![]() |
La homa historio estas la historio de la klasbataloj. Tiu formulado, kiu aperas plurfoje en la verkaro de Marx, estas ĝenerale atribuata al tiu pensulo. Tamen ŝajnas, ke li prenis ĝin, por disvolvi ĝin, de aliaj antaŭaj teoriuloj. Kio estas vere marksisma estas la ideo, ke la klasbatalo devas kulmini per la Komunisma Socio, en kiu por ĉiam malaperu ĉia ekspluatado de homo fare de homo, kaj ke tiu celo estos atingita per la protagonismo kaj venko de unu socia klaso —la proletaro— kiu ne povos liberiĝi sen samtempe liberigi la tutan homaron.
Sur tiu ideo baziĝas la ekzisto de la komunistaj partioj. La komunistaj partioj sin difinas kiel instrumento de la proletaro por ĝia batalo kaj ĝia tasko de socia emancipiĝo. Ni ne povas ignori, ke la termino “proletaro” estis kaj estas sufiĉe polemika. En la marksisma literaturo, dum sufiĉe longa tempo, “proletaro” estis sinonimo kaj ekvivalento de “laborista klaso”, kaj pli konkrete de “industria laborista klaso”. Sed en vasta senco, proleto estas ĉiu homo, kiu kiel vivrimedon posedas nenion krom sian laborforton kaj estas devigita vendi ĝin por vivteni sin. Tio inkluzivas en la proletaron vastajn homamasojn, en la industriigitaj landoj kaj en la malriĉigita Tria Mondo, kiuj multe superas la industrian laboristan klason. Ni ankaŭ ne povas ignori, ke, same kiel okazas ĉe la burĝaro kaj aliaj sociaj klasoj, la proletaro, ĉu ni konsideras ĝin en ĝia mallarĝa aŭ en ĝia vasta senco, estas subdividita en multajn tavolojn, sociajn grupojn, ŝtupojn, nivelojn, aŭ kiel ajn oni volas ilin nomi, kiuj markas sociajn kaj ekonomiajn diferencojn inter diversaj kolektivoj. Ĉio ĉi ne estas senimporta, ĉar pro diversaj kaŭzoj, ĉefe pro la grado kaj la formo de interveno en la produktadprocezon, iuj proletaraj kolektivoj troviĝas en pli bonaj kondiĉoj ol aliaj por influi la procezon de socia transformiĝo.
Laŭlonge de la pli ol jarcento pasinta de kiam Karlo Marx kaj Frederiko Engels formulis siajn teoriojn, tiuj teorioj estis alfrontitaj al la realo. Hodiaŭ ni povas fari ian bilancon por kontroli la rezulton de tiu alfrontiĝo. Dum tiu tempo ĉio okazis en la mondo. Okazis aferoj, kiujn la teoriuloj de la Marksismo antaŭvidis, kaj aliaj, kiujn nek ili nek iu ajn alia povus imagi:
- Proletaraj kolektivoj, kiuj gvidis revoluciojn, unuj venkintajn kaj aliaj malsukcesintajn.
- Venkitaj revolucioj faritaj de proletaraj kolektivoj, kiuj teorie havis neniun eblecon sukcesi.
- Malsukcesintaj revolucioj de proletaraj kolektivoj, kiuj havis ĉion favore al si.
- Proletaraj kolektivoj, kiuj ne profundigis la revoluciajn atingojn, permesante unue la stagnadon kaj poste la retroiron de la atingitaj pozicioj.
- Proletaraj kolektivoj, kiuj ne povis aŭ ne sciis antaŭenpuŝi la transforman procezon, nek per revolucio, nek eĉ per evoluo de la socio.
- Proletaraj kolektivoj, kiuj ne volis alpreni sian protagonistan rolon en la emancipa batalo.
- Kaj eĉ proletaraj kolektivoj, kiuj pasive akceptis, kiam ili ne aktive subtenis, ekspluatantajn, faŝismajn, imperiismajn reĝimojn...
Nuntempe ni troviĝas en etapo, en kiu la proletaro, preskaŭ tutmonde, ne kapablas entrepreni sian liberigon pro manko de entuziasmo kaj fido je la estonteco. Nia malvenko, la malvenko de la Socialismo en tiu fino de la 20-a jarcento, ne estis milita malvenko. Ja okazis ekonomia malvenko de la socialisma bloko rilate al la kapitalisma mondo, sed tio ne estis kaŭzo, sed sekvo, de alia pli grava malvenko, kiun la proletaro spertis kaj en Oriento kaj en Okcidento: la ideologia malvenko.
La retroiro de niaj pozicioj en la mondo havis objektivajn kaŭzojn, kiel la fakto, ke la socialismaj ekonomioj, kiuj estis eksperimentataj, ne kapablis akceli la disvolviĝon de la produktivaj fortoj en la konkurado kun la kapitalisma ekonomio. Sed ĉe la radiko de tiu handikapo troviĝas ankaŭ subjektiva kaŭzo, nome la fakto, ke oni ne kapablis certigi la superecon de moralo aŭ etiko, de progresemaj proletaraj valoroj, kiuj povus kontraŭstari la valorojn de la burĝa kaj kapitalisma socio. Tio estas la radika kaŭzo de nia fiasko kaj de la nuna stagnado. Kaj ni devas esti kapablaj ĝisfunde ekzameni tiun malfavoran situacion.
Ni kontribuas plifortigi kaj eternigi la klasan ekspluatadon, kiun la burĝaro praktikas kontraŭ ni, laŭmezure kiel ni alprenas la valorojn kaj ideologiajn skemojn de niaj dominantoj:
- Kiam ni kultas la personan sukceson kaj la konkurencemon je la kosto de la solidara rilato kun la aliaj homoj.
- Kiam ni agas laŭ la postuloj de individuismo anstataŭ zorgi pri la ĝenerala intereso de la homaro.
- Kiam ni aspiras akiri por nia propra familio avantaĝojn, kiuj ne estas komune ĝueblaj.
- Kiam ni celas salajrajn plialtigojn super la ĝenerala mezumo.
- Kiam ni sopiras ĝui altan konsumnivelon en mondo, kiu ne povas provizi tian vivnivelon al la tuta homaro.
- Kiam ni komforte ekloĝas en nia socio kaj malinteresiĝas pri la solidara helpo al la loĝantoj de malfavorataj geografiaj regionoj.
- Kiam ni kontribuas al la plifortigo de la kultura dominado de la imperiisma sistemo, rezignante pri la lernado de la angla, la lingvo de la imperio, anstataŭ antaŭenigi la starigon de universala kaj neŭtrala lingvo.
- Kiam ni konceptas la plenumadon de publikaj postenoj kaj respondecoj kiel ŝancon por persona progreso kaj ĝuo, anstataŭ kiel servon al la komunumo.
- Kiam ni toleras maĉismajn sintenojn kaj aliajn sintenojn, kiuj malpliigas la rajtojn kaj dignon de marĝenigitaj homgrupoj.
- Kiam ni serĉas bazi nian personan prosperon sur rimedoj, kiuj ne devenas de honesta, konstanta kaj regula laboro.
- Kiam ni donas pli da graveco al la akiro de kontrolo de la socio ol al ĝia transformado.
- Kiam ni faras aŭ permesas ĉion tion, ni kontribuas al la eternigo de sistemo, kies viktimoj ni estas, kio estas sufiĉe malagrabla, sed kies kulpuloj kaj komplicoj ni ankaŭ estas, kio estas multe pli malbona. La alpreno de tiuj valoroj de niaj klasaj malamikoj estas la mezuro de la ideologia malvenko de nia proletara klaso.
En tiuj cirkonstancoj, la funkcio de progresema kaj revolucia organizaĵo kiel nia Komunista Partio estas esti instrumento de etika kaj ideologia regenerado de la socia klaso, al kiu estas konfidita la alta historia misio transformi la socion. Gravas, ke la proletaro reakiru la entuziasmon kaj la aspiron atingi la Utopion. Tiu ideologia plifortigo estas nepra por alfronti la batalon por nia celo.
Decembro 1994
