La unuan de majo 2004 eniris en Eŭropan Union 10 novaj ŝtatoj inkluzive de Ĉehio kaj 9 novaj oficialaj lingvoj, en kiujn oni devis traduki leĝaron de EU (83 mil paĝojn). Kvankam čiuj civitanoj rajtas komuniki kun la organoj de EU en sia gepatra lingvo, du el la lingvoj estas pli egalaj ol la ceteraj, nome la angla kaj la franca (la Bruselaj instancoj favoras la anglajn kaj francajn denaskulojn kiel oficistojn, do okazas certa diskriminacio). CehaT elevido ekzamenis niajn parlamentanojn pri la du lingvoj, nur7 personoj sciis bone, la scion de la germana, hispana aŭ itala oni ne kalkulis. Sed estas demando, ĉu la oficiala subteno estos pli forta ol la náturo - nome la germanan parolas 90 milionoj da eŭropaj denaskuloj, la francan 70, la anglan 59, la italan 57, la hispanan 40. La germana estas do la plej forta, kaj la itala kun la hispana estas kompareblaj, post kelkaj jardekoj la situacio povas ŝanĝiĝi.

Nian solvon - Esperantan - la Eŭropa Parlamente rifuzas. Dum aprila voĉdonado en Strasburgo la radikala parlamentano proponis, ke Esperanto estu almenaŭ studata kiel unu el la eblaj solvoj, sed la voĉdonantoj malakceptis la proponon asertante, ke Esperanto ne havas kulturan. Pozitive estas, ke oni unuafoje devis trakti la temon kaj ke oni atentigis, ke nia movado devas pli okulfrape elstarigi sian kulturan. Kaj oni povas supozi, ke novaj problemoj kaj nur 25-procenta sukceso en lernado de la angla povas future gravigi ankaů la rolon de Esperanto.

En la maja numero de revuo Esperanto la Prezidanto de Eůropa Esperanto-Unio Seán O Riain kaj Prezidanto de UEA Renato Corsetti skribas en la komuna ĉefartikolo: „ Unu afero, tamen, ŝajnas ne-dubeble vera: se la parolantoj de Esperanto ne estos multnombraj kaj loĝantaj en ĉiu unuopa vilaĝo de Eŭropo, neniu atentos Esperanton nur pro la beleco de la ideo. Do, se vi volas konkeri Bruselon, unue konkeru vian lokán lernejestron aii urbestron, kiu subtenu kurson če vi. Ĉio cetera sekvos, ne inverse “.

Ne estas problemo aranĝi kursojn, problemo estas akiri kursanojn, ĉar ankaŭ la ordinaraj civitanoj sentas la samajn antaŭjuĝojn kiel la parlamentanoj. Unue do necesas konvinki la publikon, ke Esperanto havas propran kulturon, due ke ĝi estas preparita servi kiel internacia komunikilo kaj trie ke ekzistas komunumo de seriozaj uzantoj, en kiun la novaj adeptoj povas eniri.

Esperanta kulturo

Esperanto havas jam sufiĉe riĉan originalan beletron, sed la ekstera mondo pri ĝi ne scias, čar mankas nacilingvaj broŝuroj pri tiu ĉi juna literaturo. Tial la publiko kredas, ke Esperanto konsistas sole el vortaro kaj gramatiko, ke ĝi estas nura komunika kodo, sed ne vera lingvo. Tiu krédo estas grava psikologia baro kaj fonto de fortaj antaŭjuĝoj. Niaj nacilingvaj broŝuroj kutime celas persvadi la leganton al studado de Esperanto, pro tio la literaturon ili mencias nur marĝene kiel unu el argument oj. Ankaŭ niaj gazetaraj artikoloj propagandas la lingvon, la literaturon ili nur aludas. Rezulto estas, ke nemovadanoj rifuzas legi tiajn propagandilojn, ĉar neniu deziras esti „tumita al alia krédo“. Kiam la leganto sentas, ke la teksto volas lin kvazaŭ religie konverti, li tuj ĉesas legi.

Alia afero estas broŝuroj pri fremdlingvaj literaturaj. Tiujn la homoj legas aŭ almenaŭ trafoliumas volonte, ĉar informiĝi pri gravaj aŭtoroj kaj verkoj de fremda lingvo ne necesigas studi la lingvon mem. La leganto ne sentas sin atakata kaj trankvile legas. Se li almenaŭ trafoliumus broŝuron pri Esperanta literaturo, li estus surprizita, ke en Esperanto ekzistas tiom da verkistoj kaj tiom da verkoj. Li pro tio ankoraŭ ne komencos studi Esperanton, sed en lia animo alte leviĝos respekto al tiu lingvo, kiun liĝis tiam opiniis senkultura. Kresko de ĝenerala respekto al Esperanto estas grava kondiĉo por multiĝo de ĝiaj studantoj.

Bedaŭrinde tiaj nacilingvaj broŝuroj, dediĉitaj ekskluzive nur al Esperanta literatura, preskaŭ ne ekzistas. Nia kulpo. Same grave estus sendadi al la naciaj gazetoj artikolojn pri esperantlingvaj aŭtoroj kaj verkoj. Prefere ne asertu, ke Esperanto estas bonega lingvo. Pli efike estas, kiam la leganto venas al tia konkludo mem, surbaze de priskribitaj literaturajoj.

Ni devas subteni klopodojn traduki la plej gravajn verkojn en naciajn lingvoj n, sed aperas danĝero, ke nekvalita traduko povas malutili.

Prepariteco de Esperanto

Por multaj hezitantoj, ĉu lerni aŭ ne lerni Esperanton, estas grava demando, kiel estas Esperanto preparita en ilia gepatra lingvo por la rolo de la internacia komunikilo. Ekzisto de lernolibro kaj poŝvortaro ne sufiĉas, tiuj donas nur bazajn sciojn. Kompreneble, neniu bezonas scii la tutan lingvon parkere, sed ĝuste pro tio estas necesaj grandaj kaj fakaj vortaroj, en kiuj oni trovos specialajojn, kiujn oni ne portas en la kapo. Kiam la hezitanto vidas, ke en lia gepatra lingvo tiaj vortaroj ne ekzistas, sekve li ne povul utiligi Esperanton en sia laborfako, plej ofte li decidas lerni prefere alian lingvonSame grava estas ankaŭ kvanto kaj kvalito de literaturo, ĉefe la faka, kaj kiel ĝi estas alirebla por la interesatoj.

En Hungario pasintjare 6 mil homoj ekzameniĝis pri Esperanto, sed ni scias, ke temas pri studentoj, kiuj volis nur facile plenumi la leĝon pri dua fremda lingvo apud la angla. Ili ne volas fariĝi movadanoj, kaj čar nia faka literaturo estas minimuma, ili perdas intereson pri la lingvo tuj post ekzameniĝo. Multaj esperantlingvaj libroj estas malfacile akireblaj, aŭ pro prezo aŭ simple tial, ke ili estis eldoni taj antaŭ jardekoj kaj ekzistas nur kelkaj ekzempleroj en nemultaj bibliotekoj. Neakirebla libro havas por leganto nulan valoron. Tial gravas enkomputiligado de verkoj, ilia ekspo-nado en la interreto kaj stokado sur kompaktaj diskoj, kompreneble kun respekto de la aŭtoraj rajtoj.

Esperanto-komunumo

Hezitanto ankaŭ volas scii, ču ekzistas komunumo, kiu praktike uzas la lingvon por utilaj aferoj, por interŝanĝi informojn pri diversaj fakoj, koncize dirite, ču lřpovos eniri la komunumon kaj la lernitan lingvon apliki. Trafoliumado de niaj gazetoj donas impreson, ke esperantistoj diskutas pri nenio alia ol pri Esperanto mem, pri ĝia propagando kaj venkigo, pri klopodoj favorigi por Esperanto la ŝtatajn kaj interŝtatajn instancojn, sed preskaŭ ne ekzistas normalaj temoj, kiujn onitrovas en nacilingvaj gazetoj.

Esperantistoj cerbumas multe pli pri tio, kiel trudi la lingvon al aliaj personoj, ol kiel ĝin utiligu ili mem.

Praktikan aplikon ili faras nur tiam, kiam ili havas spektantojn, al kiuj ili povus demonstri utilecon de Esperantodo denove ili pensas nur pri propagando, la praktika apliko estas por ili propaganda rimedo, sed ne celo.

Kiam aperas nova vortaro, ili ne demandas, kiel ĝi helpos al sciantoj de la lingvo pli bone komuniki, sed ču ĝi akiros novajn komencantojn?

Tio estas grava manko de nia movado, ofte ripročata de eksteruloj: „Esperantistoj volas nur disvastigi sian lingvon, ne interkonsiliĝi pri sia profesio, ne interŝanĝi ideojn kaj informojn. Sed ĝuste pro tio Esperanto ne povas disvastiĝi, čar ĝi ne plenumas taskojn, kiujn la mondo bezonas“.

Celo de internacia komunikado ne estas venkigo de iu ajn lingvo, sed perado de informoj inter la homoj, precipe inter la politikistoj, ekonomoj, industriistoj, sciencistoj, teknikistoj kaj turistoj. La čefa taško de iu ajn lingvo ne estas varbi novulojn, sed servi al tiuj, kiuj ĝin jam scias.

Tion ni ofte forgesas. Por ni pli gravas, ke oni parolu Esperante, ol pri kio oni parolas, sed tiel ni iras kontraŭ la náturo de komunikado. Niaj pensoj rotacias ĉirkaŭ la ideo, kiel venkigi Esperanton super la angla kaj kiel varbi multajn novulojn, sed la problemon kiel ebligi utilan aplikon al la finlernintoj, ni metas flanken. La varbitoj ellernas la lingvon kaj poste ne scias, kion fari per ĝi.

Esperanto ne fariĝos utila, kiam ĝin lernos multaj homoj, sed multaj homoj ĝin lernos, kiam ĝi estos utila. Kaj utila ĝi estos tiam, kiam ni en utileco vidos celon de nia movado, ne nur varban rimedon.

Kiam du kuracistoj komunikos Esperante por savi vivon de paciento, ne por varbi trian kuraciston al Esperanto. Kiam ni uzos niajn librojn por legado kaj vortarojn por verkado de tekstoj, ne por impresi la publikon. Kiam la eksteruloj vidos, ke esperantistoj pli pensas pri utiligo de Esperanto ol pri ĝia propagando, kaj ke ili utiligas ĝin ĉiutage, ne nur antaů hazardaj spektantoj.

Nur kvarono de neanglaj Eŭropanoj kapablas komuniki angle, do por Esperanto restas sufiĉe da libera loko sub la suno. Allogaj proponoj de praktikaj servoj flanke de nia movado povas esti pli eftkaj ol eventuala oficialigo flanke de Bruselo, kiu male povus esti sentata kiel trudo kaj elvoki grandan malamon kontraŭ lingvo tiamaniere trudata.

Ni devas zorgi, ke ni ne elĉerpu ĉiujn niajn fortojn por agoj kun necertaj rezultoj, kiuj dependas de eúropuniajn instancojn, kiuj estas al ni malfavoraj, sed ankaŭ normalan varbadon kaj kursojn, ĉar ankaŭ ĉiuvarbato mem decidas, ĉu li lernos kaj eltenos aŭ ne. Plie multaj post unu du jaroj forlasas la movadon. Ni rezervu sufiĉe da fortoj ankaŭ por laboroj, kies rezultoj dependas sole de nia diligento kaj estas daŭraj, ekz. libroj, vortaroj, TTT-ejoj, diversaj turismaj servoj k. s.

Kompare kun la ebloj, kiujn donas al ni komputiloj, ni faris ankoraŭ tro malmulte. Nia movado ankaŭ inklinas trompi sin mem per diversaj deklaroj kaj subskribaj kampanjoj, kiuj donas iluzion de grava laboro, anstataŭ fari ion vere utilan kaj daŭran.

Mi kredas, ke Esperanto havas en EU ankoraŭ grandajn eblojn, precipe elsube.