Unu el la bazaj trejnadoj, kiujn ĉiu sklavo devis superi, estis la minimuma regado de la lingvo de sia mastro, por povi tiel plenumi la ordonojn de tiu kaj de liaj kontrolistoj kun akceptebla grado de kompetenteco. Kune kun la lingvo venis ankaŭ kulturaj kaj ideologiaj valoroj. Nuntempe, kiam sklaveco estas anstataŭigita per salajrata laboro, ni ne troviĝas antaŭ tre malsimila panoramo. La fundamenta diferenco eble kuŝas en tio, ke la ekspluatantoj, la burĝaro, etendas aŭ emas etendi sian influsferon al la tuta planedo, ĉar la kapitalisma sistemo estas per si mem ekspansia, kaj kune kun ĝi disvastiĝas ankaŭ la lingvo, kiun ĝi alprenis kiel propran: la angla, la lingvo de la du grandaj kaj lastaj kapitalismaj imperioj, la brita kaj la usona. Siaflanke, la lokaj burĝaroj ligitaj al la imperiisma kapitalisma sistemo, fidelaj plenumantoj de la intencoj de siaj ĉefoj, iom post iom enkondukis ĝian instruadon en la edukajn sistemojn, laŭ diversaj gradoj kaj ritmoj; paralele, la socia ĉeesto de la angla lingvo, ĝia sociiĝo, etendiĝis al diversaj kaj ĉiam pli multaj kampoj, precipe en la sfero de la kultura kaj komunikada industrio. Iam restis ekster tiu procezo, kvankam ne tute, la socialismaj landoj kaj kelkaj kapitalismaj landoj kun certaj apartaĵoj, kiuj aplikis edukajn kaj kulturajn politikojn protektantajn la propran lingvon. Inter tiuj lastaj troviĝis Hispanio, regata de reakcia elito, kies ekstrema naciismo estis neforigebla identecsigno kaj por kiu la protektado de la kastilia lingvo signifis, almenaŭ teorie, unu el ĝiaj karakterizaj politikoj; protektado kiu manifestiĝis ne nur kontraŭ tiu lingvo, kiu fariĝis la lingvo de la imperio, sed ankaŭ per diversaj ofensivoj kontraŭ la socia uzo de la minoritataj hispanaj lingvoj.

Post la morto de generalo Franco kaj la reformado de la politika sistemo naskiĝinta en 1936, la hispana burĝaro modifas siajn strategiojn de kultura dominado por adapti ilin al la novaj liberaligaj planoj de la hispana kapitalismo, heredantoj kaj daŭrigantoj de tiuj naskitaj ĉe la frankismaj teknokratoj de Opus Dei: la plena kaj senbara enmeto de la propra kapitalisma produktosistemo en la internacian, enmeto kiu signifis agnoski por Hispanio subordigitan kaj preskaŭ periferian funkcion. Por tio, la liberaligo profundiĝas je ĉiuj niveloj, procezo hodiaŭ ankoraŭ pli intensa, se tio eblas; la landlimoj malfermiĝas al eksterlanda kapitalo kaj, kun la eniro de Hispanio en la Eŭropan Komunumon, la nacia industrio kaj la publikaj servoj estas ofertataj je malalta prezo al la multnacia kapitalo, en procezo de forlaso de la ekonomia suvereneco, kies evidenteco krude montriĝas en la nuna krizo. Tiun procezon akompanas la lingva-kultura dinamiko, kiu reflektas en tiu kampo la subordigitan pozicion, kiu ekonomie kaj politike apartenas al Hispanio; al la pinto de la hegemonio leviĝas la usona kulturo kaj la angla lingvo, tiel integrante la landon en la projekton de kultura kaj lingva unuformigo, esence ligitan al la ekonomia, politika kaj ideologia unuformiga altrudo. Tiu kultura ebenigo plenumas tre klaran celon: optimumigi la ekspluatadon kaj per tio la akiron de plusvaloro kaj la kreskon de la profitkvoto de la burĝaro. Estas nepre substrekinde, ke en la koncepton de kultura unuformigo ni devas integri la ideologian kaj sociologian unuformigon, kaj paroli pri kulturo laŭ la plej forta kaj ampleksa senco de la vorto; kaj por tio la imperia lingvo estas nepre necesa instrumento. La burĝaroj de la diversaj periferioj, kaj inter ili la hispana, aliĝas al kaj antaŭenpuŝas, pro sia propra intereso kaj laŭ la loko al ili koncedita en la hierarkia skalo en kiu ili estas enigitaj, tiun unuformigan projekton, kaj logike alprenis la anglan lingvon kiel propran ilon.

En antaŭa artikolo, titolita «La proceso de “akulturigo” de la Hispana Ŝtato», publikigita en «Rebelión», mi jam menciis la utilecon, kiun la lernado de la imperia lingvo havas por la burĝaro. Tiam mi diris «ke la kulturaj armeoj de imperiismo disvolvas sian lastan ofensivon, konkretigitan en tio, ke post kelkaj generacioj (du, tri, kvar?) la plimulto de la hispana loĝantaro (kaj de ĉiuj popoloj de Okcidenta Eŭropo) fariĝu dulingva, aŭ almenaŭ konanta tion, kion mi nomos “imperia angla”, kiu estas pli ol lingvo, sed la rudimento de lingvo sufiĉe komprenebla por ke la kapitalisma kaj burĝa dominanto (loka aŭ eksterlanda), kiu antaŭ longe alprenis ĝin kiel sian internacian lingvon de klasa dominado, povu pli facile kaj je multe malpli granda kosto komunikiĝi kun la laborista klaso de la tuta Okcidento. Tiel li povas pli glate inokuli siajn klasajn valorojn kaj krome pli efike starigi rektan kaj ekskluzivan hierarkian rilaton inter la diversaj popoloj kaj la centro de la kapitalisma potenco, senigante ilin ne nur je la kono de la propra kulturo, sed ankaŭ je la kono de la ceteraj kulturoj submetitaj al tiu sama procezo. Farante historian paralelon, la “grandaj” eŭropaj kulturoj spertas internacie procezon de akulturigo similan al tiu, kiu okazis (kun pli aŭ malpli granda sukceso) ĉe la malgrandaj kulturoj de la malnova kontinento (baska, kataluna, okcitana, irlanda, bretona...) kiam la kapitalisma burĝaro konstruis siajn “naciŝtatojn” kiel unuojn de ekonomia kaj klasa ekspluatado kaj bezonis (aŭ kredis bezoni) kompletan unuformecon, inkluzive kulturan kaj lingvan.» Nun venis la momento konstrui, aŭ daŭrigi la konstruadon, post la malapero de Sovetunio, ne de la naciŝtato, sed de la tutmonda aŭ planeda kapitalisma imperio; sekve, laŭ la paralelismo kun la antaŭa procezo, al ĝi apartenus unuiga lingvo kaj kulturo.

Tiu procezo de altrudo de ili estas, ĝis nun, nekontestebla, kaj kiel en ĉiu procezo de kultura kaj ideologia dominado, la objekto de ekspluatado, ĉi-kaze la salajrata amaso, alprenis laŭ diversaj gradoj la ideologiajn kaj kulturajn valorojn de la dominanto. Tiel, estas la laboristoj mem, aŭ grava parto de ili, precipe tiuj situantaj sur la socia ŝtuparo plej proksima al la etburĝaro (kaj kompreneble kaj antaŭ ĉio la membroj de ĉi tiu lasta), forlogitaj de buntaj sopiroj atingi pli altan tavolon, kiu ebligu al ili kaj al iliaj idoj materian bonfarton, iom da povo kaj iluzion pri sendependeco ene de la socia hierarkio, kiuj aplaŭdas tiun procezon kaj entuziasme aliĝas al ĝi. Tiun aliĝon la burĝaro sukcesis atingi per diversaj, senĉesaj kaj nevideblaj ideologiaj ofensivoj tra siaj socikontrolaj rimedoj (gazetaro, kino, televido, kultura industrio ktp.), uzante mensogan, sed simplan kaj efikan argumentaron, ripetatan ĝis satigo kaj prezentatan en dolĉigitaj, simpatiaj envolvaĵoj, ŝajne ne refuteblaj.

La dialektikaj argumentoj kaj strategioj estas simplaj. La unua estas identigi je ĉiuj niveloj la kompreneblan kaj riĉigan kulturan deziron koni unu aŭ plurajn fremdajn lingvojn kun la urĝeco, se ne devigo, koni fundamente unu solan lingvon: la anglan. Tiu paŝo estas tre grava, ĉar tiu falsa egaligo kondiĉas, se ne determinas, la trompan interpreton de la ceteraj rezonadoj. Tiel, la socikontrolaj rimedoj kaj la burĝaj registaroj mem eĉ atingas la punkton malŝati kaj forĵeti la studadon de aliaj lingvoj, des pli se ili ne estas lingvoj de lando apartenanta al la centro de la kapitalisma sistemo. Sekvante sian rezonvojon, kiu jam ekiris erare, oni devigas nin daŭrigi ĝis ĝia dua premiso, kiu provas prezenti la nekonon de fremda lingvo (jam identigita, danke al la antaŭe menciita misprezentado, kun la lingvo de la imperiestro) kiel signon de kultura malprogreso kaj eduka postrestinteco, ne nur je individua nivelo sed ankaŭ (kaj eble ĉefe) je kolektiva, socia nivelo. Plistreĉante la ĉirkaŭigon, la diskurso atakas per tria argumento, prezentante la studadon de tiu lingvo kiel neceson, por ne diri neeviteblan kondiĉon, por akiri laboron aŭ almenaŭ por trovi bonan laboron; la kvara estas kompara kaj celas kompari, ĉiam por malhonorigi, ĉi-kaze la hispanojn, la nivelon de fremdlingva kompetenteco (mi ripetas, kvankam eble tio ŝajnas ripetema, ke oni provas identigi la konon de lingvoj kun la kono de la angla) kun la nivelo en aliaj eŭropaj landoj. Ekzistas multaj aliaj argumentoj, sed ĉi tiuj kutime estas la ĉefaj.

Malgraŭ tio, ke ili povas ŝajni nekontesteblaj, mi tamen kredas, ke ili ne estas tiaj. Komencante per la anstataŭigo de la studado de fremda lingvo (kial nepre fremda?) per tiu de la angla, ne necesas tro longe disvolvi la argumenton, ĉar mi jam insistis pri tio supre. Tiu simpla truko, kombinita kun la aliaj juĝoj, servas por riproĉi la nekonon de la angla al ĉiu, kiu rifuzas studi alian lingvon ol la gepatran, ĉar efektive ne estas facile, en vaste interkonektita mondo, defendi la maltaŭgecon de dua lingvo. Sed la taktiko estas tiel simpla, ke ĝi fariĝis travidebla, kaj mi opinias tre necese insisti pri la rompo de tiu identigo, ne nur ĉar ĝi estas mensoga kaj misformanta, sed ankaŭ ĉar gravas klarigi, ke, post kiam ĝi estos rompita, oni devas defendi kaj antaŭenpuŝi la konon de unu aŭ pluraj negepatraj lingvoj, inkluzive, kompreneble, de la angla (sen mencii la minoritatajn naciajn lingvojn kaj tiun, kiu iam povus esti la internacia komunikilo de la laborista klaso: Esperanto).

Sekvante la burĝan idearon, iom malpli defendebla estas la aserto, ke la nescio pri dua lingva komunikilo estas signo de nekulturo aŭ eduka postrestinteco. Foje, male, povas okazi ĝuste la malo, kiel povus bone atesti kelkaj instruistoj de la dulingvaj lernejoj en Madrido. Ekzemple, la Asocio de Instruistoj pri Filozofio de Madrido publikigis mallongan sed trafan analizon, en kiu oni emfazas la malbonan edukadon ricevat, kiun ricevas la lernantoj de tiuj programoj. Unuflanke, la teksto informas pri la malalta preparo de la «dulingvaj» instruistoj por instrui la asignitajn fakojn, ĉar ili ne devas plenumi iun pedagogian postulon por esti elektitaj, krom la regado de la koncerna lingvo. Aliflanke, daŭrigas la artikolo, la anglaj konoj de la infanoj ne sufiĉas por kompreni lecionon faratan en tiu lingvo, kaj tial ne restas alia solvo ol malaltigi la instruajn enhavojn de la fakoj, tiel malaltigante ankaŭ la kulturan nivelon, «ĝis la plej malaltaj aspektoj», laŭ tiu kolektivo. «Tiel, la lernantoj, kiuj iras al tiuj centroj, nepre ricevos malpli da enhavo, ĉar la instrumento por transdoni ĝin estos pli deficita pro ilia malalta kono kompare kun la hispana. Tamen, kaj tio estas la ŝlosila punkto, ili sendube eliros el tie sciante pli da angla, instrumentan scion». Ĝuste tiu instrumenta scio interesas la burĝaron, ĉar ĝia celo estas nenio alia ol provizi la laboristajn klasojn per komunikilo utila al la generado de plusvaloro. Sekvante la argumentan linion de la artikolo, ni diros, ke la kapitalismo ne interesiĝas pri eduka modelo, kiu prioritatas la integran formadon de la homo, sed pri tiu, kiu ofertas al la produktosistemo laborforton (pli aŭ malpli) preparitan

. Koncerne la laborkampon, sufiĉas turni la kapon 360° kaj observi la malgajan hispanan panoramon de la nuntempo: senlaboreca indico de pli ol 27 % kaj pli ol 50 % inter la plej junaj, ĝuste la loĝantaro kun la plej granda scio de la angla, kiun oni havis dum la lastaj jaroj. Ni imagu, ke ĉiuj tiuj milionoj da junuloj, kaj ne nur junuloj, perfekte parolus la anglan; ĉu tiel la senlaboreco malaperus? Respondu vi mem. Kaj inverse. Ĉu do la 73 % de la aktiva loĝantaro, kiu hodiaŭ laboras, scias la anglan? Demandu vin mem kaj tiujn ĉirkaŭ vi, tiujn kiuj havas laboron kaj tiujn kiuj ne havas ĝin: amikojn, konatojn, familianojn, kolegojn... Evidente la angla lingvo estas necesa por multaj laboroj, sed nur por malplimulto el ili. Por kontentigi la amikojn de statistikoj kaj citaĵoj, mi aludos al la enketo farita en la jaro 2000 kaj publikigita unu jaron poste, ellaborita de la Ĝenerala Direkcio pri Edukado kaj Kulturo de la Eŭropa Unio kaj titolita «La eŭropanoj kaj la lingvoj: speciala enketo de Eurobarometer», en kiu oni konstatas, ke la ĉefa uzo de la duaj lingvoj okazas dum ferioj en fremdaj landoj, ne en la labormondo. Tio validas por la angla, same kiel por la franca, germana, hispana kaj itala. Sed rilate al la angla, ĝia dua uzo estas spekti filmojn, la tria retumado kaj nur en la kvara loko konversacioj en la laboro. Ke la angla estas ĝenerale pli necesa ol iu ajn alia lingvo estas nekontestebla evidenteco, interalie pro tio, kio estas montrata en ĉi tiu artikolo, sed ke ekzistas sektoroj, en kiuj aliaj lingvoj estas pli necesaj, estas alia evidentaĵo — lingvoj, kies studadon la burĝaj socikontrolaj rimedoj kutime ne antaŭenigas, eĉ ne konsideras, en strategio de kaŝado kongrua kun tiu unuformiga projekto.

Kaj koncerne la lastan manovron, kompari la nivelojn de lingvokonoj inter la landoj por antaŭenpuŝi aŭ sproni la malfruintojn atingi la «idealan» nivelon (de la angla, kompreneble), ĝi estas preskaŭ infaneca, se ĝi ne estus same bazita sur certa misformado kaj kaŝado de la realo. Koncerne Hispanion, la gazetaro konstante referencas la hispanan socion kulpigante ĝin pro ĝiaj malaltaj konoj de fremdaj lingvoj, komparante ĝin kun la landoj, kies procentoj estas pli altaj, aŭ kun la mezumo de la Eŭropa Unio. Sed ni konstatas, ke laŭ freŝdata enketo, el la jaro 2012, la diferenco inter la lingvaj kapabloj kaj konoj de la hispanoj kaj tiuj de la eŭropanoj estas sufiĉe malgranda. 54% de la civitanoj de la Unio kapablas konversacii almenaŭ en unu fremda lingvo, kontraŭ 46% de la hispanoj. Kaj 18% el ĉi tiuj lastaj almenaŭ en du lingvoj, kontraŭ 25% de la eŭropanoj. Sed ne nur tio: tiu sama studo («Speciala Eurobarometer n-ro 386. La eŭropanoj kaj iliaj lingvoj — Resumo», publikigita de la Eŭropa Komisiono en junio 2012) montras, ke dum la lastaj jaroj la lingvokonoj malpliiĝis en konsiderinda nombro da eŭropaj landoj, inter kiuj Hispanio ne troviĝas, sed troviĝas aliaj kiel Belgio, Hungario, Pollando aŭ Portugalio. Ĉiukaze, tiu taktiko de vipado montras nenion alian ol la sopiron, kiu aperas ĉe la skribistoj de la kapitalo, ke la hispana laborista popolo diligente kaj ĝustatempe prezentu siajn taskojn antaŭ la anglalingva mastro.

Tamen, malgraŭ tio, profitante kaj sin pravigante per tiu persista kaj efika kampanjo, ili daŭrigas siajn klopodojn por enradikigi en la laboristaj konsciencoj la komunikilon, kiun iliaj ekspluatantoj alprenis kiel sian: vastigo de la dulingvaj lernejoj, pligrandigo de la nombro de lecionhoroj pri la angla lingvo, foje malprofite por la hispanaj minoritataj lingvoj, misuza kaj nenecesa uzado de anglicismoj en la komunikiloj kaj akademiaj medioj, kaj de vortoj kaj de esprimoj, kio rekte rezultigas malriĉigon de la vortprovizo kaj esprimkapablo de kaj la parolanto kaj la kastilia lingvo mem (kaj de la ceteraj hispanaj lingvoj), manko de tradukoj en televidaj, kinejaj aŭ reklamaj mesaĝoj, longaj citaĵoj en la angla sen traduko en akademiaj kaj universitataj studoj, «edukaj» televidprogramoj kaj kanaloj por lerni la anglan, mesaĝoj en tiu lingvo per la laŭtparoliloj de la antaŭurbaj trajnoj, fragmentoj aŭ rubrikoj en gazetoj verkitaj en la angla... Ĉio ĉi kune kun alia same aŭ eĉ pli grava fenomeno, nome: la forgeso, nekono, malinteresiĝo, malestimo, se ne simpla malakcepto, de iuj manifestiĝoj de la propra kulturo, precipe tiuj iel rilataj al la lingvo: muziko, folkloro, kino, literaturo ktp., akompanataj de trotaksado kaj troa laŭdado de la usona estetika-kultura tradicio.

Bedaŭrinde, la respondo al tiu strategio ŝajne ne estas prioritata inter la grupoj, kiuj nuntempe batalas en la sino de la malfortigita laborista movado. Sammaniere falis en forgeson kaj la bezono teorie pripensi kulturajn demandojn kaj la kontribuoj de tiu, kiu eble estis la plej grava batalanto en tiu kampo, la marksisma pensulo Antonio Gramsci, kies teorioj devus esti reakiritaj kaj adaptitaj al la nunaj bezonoj de la lukto. Ĉiukaze estas klare, ke la kulturo, kaj la lingvo ene de ĝi, ĉiam estis elektitaj de la burĝo kiel privilegiita batalokampo, dum liaj kontraŭuloj ne ĉiam konsideris tion tiel. Tial mi defendas la urĝan devon fronti la burĝan ofensivon en la kultura kaj lingva kampo, irante laŭ la vojo de plifortigo de la propraj kulturaj tradicioj (kio kompreneble ne signifas malestimi fremdajn influojn, inkluzive de la usona), kaj de reakiro de la kontraŭkapitalismaj kaj kontraŭimperiismaj kulturaj teorioj, sen malestimi pasintajn proponojn kiel tiun de la esperantista movado, kiu siatempe antaŭenpuŝis internacian komunikilon inter la laboristaj klasoj, respektantan la kulturojn kaj lingvojn de la tuta mondo.

Joaquín Rodríguez Burgos