![]() |
Se oni demandus min, kion mi pensas pri Usono en ĉi tiuj momentoj, mi dirus senhezite, ke ĝi troviĝas en la plej profunda morala krizo de sia historio, pligravigita de Donald Trump.
La koncentriĝo de kapitalo en tre malmultaj manoj kaj la grandega prirabado de submetitaj, atakataj, invadataj aŭ kontrolataj landoj per la tiel nomataj molaj, elektaj aŭ juraj puĉoj rompis la tradiciajn skemojn de financa eksportado.
Tio estis la bazo de ĝia ekspansiismo. Nun, sekve de tiu koncentriĝo de kapitaloj, ĝia internacia kredindeco tiel forte falis, ke ĝia kultura, politika, diplomatia kaj eĉ filozofia influo devis esti anstataŭigita per milita forto.
La internaj negativaj sekvoj de tiu perdo de internacia prestiĝo, kaj la konsekvencoj de la prirabado, tradukitaj en migradajn ondojn al la teritorio de la ŝtelisto kaj liaj komplicoj en Eŭropo, estis la akvoj, kiuj amasigis tiujn montojn da koto, kiuj hodiaŭ kovras instituciaron senigita je ĉiu respekto kaj insultitan konstitucion.
La usonan tragedion Trump ne kaŭzas, sed li pligravigas ĝin per sia malagrabla retoriko, sia aŭtokrata regostilo, la cinikeco kaj krueleco de siaj agoj, propraj al lia egocentrismo.
Kio erodis la demokration kaj la kredindecon de tiu nacio estas la ĝeneraligita malmoraleco de la registaro de Trump, kies plej profundaj radikoj troviĝas en malnoviĝinta produktmaniero kaj malnoviĝintaj sociaj rilatoj, kiuj reagas per tiuj negativaj sintenoj al la nova vivo, kiu klopodas antaŭeniri.
Per sia malhonesteco kaj manko de etiko, Trump aldonis la moralan faktoron al la spirita krizo de la usona socio, tiel poluante unu el la bazaj kolonoj de la nacia kohezio.
Oni povus fari longan liston de la kaŭzoj de tiu morala krizo, sed sufiĉas citi kelkajn el ili, kiel agadi super la demokratiaj kaj konstituciaj normoj, la teruran degeneron de lia publika diskurso, la senkaŝan instituciigon de la sistema mensogo, la kalumnion kaj la konspirajn teoriojn.
Estas multaj pli: insultoj kontraŭ minoritatoj, atakoj kontraŭ la demokratiaj institucioj, malmoderna aŭtoritatismo, rompi la internajn politikajn, ekonomiajn kaj eĉ religiajn ekvilibrojn, same kiel tiujn de la ekstera politiko, inkluzive de ignorado de la internacia juro.
Sen mencii la krimajn deliktojn, la instigon al la atako kontraŭ la Kapitolio, la mortigan subpremadon de migrantoj, la amasmortigojn en alta maro, piratadon, atakojn kontraŭ aliaj nacioj sen ia jura pravigo, kaj la malkaŝan ŝtelon de naturaj resursoj de aliaj nacioj.
Ne indas listigi la kontraŭleĝajn naciajn kaj internaciajn kruelaĵojn, kiuj tiel grave influis la moralon de la usonanoj kaj kiuj estas tiel bone konataj de internaciaj organizaĵoj kiel UN, de tribunaloj kaj de institucioj pri homaj rajtoj.
Kio maltrankviligas estas, ke oni vidas nek en Usono nek en la cetera mondo racian kaj logikan, laŭleĝan aŭ juran reagon, bazitan sur la Internacia Juro, kiu ekzistas malgraŭ tio, ke li ĝin malobservas, por haltigi lian manon, kiu povas konduki al holokaŭsto.
Oni ne vidas tion nek flanke de UN kiel gvida institucio, nek flanke de la internacia komunumo, kio kredigas, ke la perdo de morala aŭtoritato estas tutmonda.
Unu demando por fini: Kiel eblas akcepti, ke ŝtatestro fanfaronu pri tio, ke li ordonis la murdon de mondaj gvidantoj, mallevigu ŝipojn, minacu aliajn registarojn, moku internaciajn intertraktadojn post subskribo kaj engaĝiĝo al interkonsentoj, aŭ senhonte proklamu, ke li gajnis miliardojn da dolaroj per la venezuela nafto, kaj ke nenio okazu?
Ĉiuj akceptas, ke Trump politike polarizis Usonon kiel neniu alia, malgraŭ la granda danĝero, kiun tio implicas. Sed neniu rimarkas, ke li kreas socian balkaniĝon, fragmentigante ĉiujn tavolojn de la socio, aparte la mezan klason kaj la laboristan burĝaron.
Ĝi estas la formulo trovita por malfortigi liajn kontraŭulojn kaj fari tre subpreman batalon kontraŭ tio, kion li nomas la maldekstro, inkludante per tiu termino ĉiun, kiu kontraŭas lin, eĉ se tiu estas ekstremdekstrulo.
Alproksimiĝas tempoj de ŝtormoj. La ekstera ŝuldo de Usono falos kiel fulmo sur la amasojn de la socio, kaj estos la plej senprotektaj, kiuj plej intense suferos pro ĝi. Eĉ se okazos memmortigoj de bankrotintaj milionuloj, kiel dum la granda banka kraŝo de 1930, antaŭsigno de la Dua Mondmilito.
Usono jam estas viktimo de sia propra ekonomia kaj financa feroco, sed ĝi ankoraŭ ne suferas pro ĝi. La 39 duilionoj da dolaroj de ĝia ekstera ŝuldo pezas tro multe, kaj kiom ajn pli da nafto ĝi daŭre ŝtelos de Venezuelo, ĝi ne solvos la problemon.
Ĉi-foje la milito —la kazo de Irano— ne estis solvo, kiel en aliaj okazoj. Ĝi estis eĉ pli malbona. Iu spertulo kun kredindeco devus diri al la usonanoj, ke Trump kolapsigas ilian landon, kaj instigi ilin agi por haltigi lin. Sed oni ne vidas volontulojn ĉe la horizonto.
La morala krizo estas tro forta, potenciale eksplodema. La eventoj rapidegas. La mezperiodaj elektoj de la 3-a de novembro jam estas tuj antaŭ la pordo. En ili estas ludataj la 435 seĝoj de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj triono de la 100 seĝoj de la federacia Senato. Ne estas tempo por rigardi la taŭron de malantaŭ la barilo.
Luis Manuel Arce Isaac
