![]() |
Ne malpli intensa ol la ekonomia ofensivo de la kapitalisma sistemo kontraŭ la iama socialista bloko —kiu kulminis per la detruo de la komunistaj reĝimoj de Orienta Eŭropo— estis kaj daŭre estas ties ideologia propagando kontraŭ la bazaj ideoj de la marksismo. Oni speciale emfazis la malakcepton de konceptoj kiel: klasbatalo, klasconscio, klasa socio, klas-strukturo, klas-rilatoj...
Nu, ni scias kiel gravaj estas tiuj ideologiaj elementoj en la klarigo de la homa historio fare de K. Marx kaj F. Engels. Per siaj verkoj, kiaj ekzemple: La 18-a de Brumero de Ludoviko Bonaparte, La Kamparana Milito en Germanio, La Enlanda Milito en Francio, La Revolucio en Hispanio, k. a., tiuj sciencaj teoriuloj de la Socialismo instruis al ni rekoni kaj taksi la ekziston de la klasa konfrontiĝo en ĉiuj kampoj, en ĉiuj homaj konfliktoj, en ĉiu socia konvulsio, en ĉiu kultura fermento, en ĉiu popola agitado... Dank' al la verkoj de Marx, ni lernis ke la klasbatalo estas la motoro de la historio; ke la tuta historio de la homaro estas la disvolviĝo de klasbatalo inter la ekspluatantaj kaj ekspluatataj klasoj; ke la historio de tiu klasbatalo konsistigas procezon de disvolviĝo; ke la homoj politike poziciigas sin laŭ siaj klasaj interesoj; ke tiel la produktad-sistemo kiel la kulturaj, juraj, politikaj kaj ideologiaj sferoj de ĉiu socio estas aranĝo de la regantaj klasoj por konservi sian gvidan kaj dominan rolon favore al siaj klasaj interesoj; ke la teknologio kaj la karaktero de la sociaj klasrilatoj konsistigas la bazan strukturon de la historia procezo...
Se tiu scio estus nur akademie neŭtrala kaj senefika, ĝi ne meritus la atenton de la ideologiaj kaj propagandaj rondoj de la sistemo. Sed okazas, ke ni, la komunistoj, intencas profiti tiun scion por ŝanĝi la mondon, faligi la sistemon kaj konstrui justan, senklasan socion, sen ekspluatado inter homoj. Kaj ni intencas atingi tiun celon per la klasbatalo mem, agante ene de ĝi kiel subjektiva faktoro. Kaj eĉ pli grave, fakte kelkaj marksistoj atingis certan sukceson en tiu klopodo: Lenin, Mao, Castro, ktp., pruvante ke la marksisma teorio estas efika ilo en sia aplikado kontraŭ la kapitalisma povo, konstruante alternativojn kaj vekante la esperon de la ekspluatataj kaj subpremataj klasoj kaj popoloj.
Do, por la kapitalistoj ne sufiĉas detrui la reĝimojn rezultintajn el la revoluciaj venkoj: ili volas ankaŭ detrui la ideologiajn radikojn de tiuj revolucioj kaj de tiuj komunistaj reĝimoj. En ĉi tiu kunteksto, oni povas klare kompreni la intensan nuntempan propagandon kontraŭ la teorio kaj la ideoj de Karl Marx. La tuta gazetaro de la sistemo “vendas” nun la ideon, ke la marksistoj estas ridindaj en ĉi tiuj momentoj. Kaj inter la marksismaj teorioj, unu precipe atakata —kiel oni diris— estas tiu pri la koncepto de klasbatalo.
La intelektaj servistoj de la sistemo klopodas reskribi la historion tiel, ke en ĝi la klasbatalo ne ludu la gravan rolon, kiun atribuas al ĝi la marksismo. Ili ŝajnigas reinterpreti la socian funkciadon sen la interveno, eĉ sen ajna mencio, de la klasa realo kaj la klas-strukturo de la socio. Laŭ la ideologia propagando prilaborita de tiuj sinjoroj, bone pagataj de la sistemo, la Ŝtato estas neŭtrala kaj staras super ĉiuj sociaj estaĵoj, la leĝo estas kreaĵo de ĉiuj por ties aplikado fare de ĉiuj, la demokratio estas la sistemo ene de kiu ĉiuj havas la samajn rajtojn...
Dume, eĉ ne unu sola vorto pri la ekonomiaj privilegioj de iuj klasoj super aliaj. La esprimo mem “socia klaso” apenaŭ estas menciata en la amas-komunikiloj, kaj eĉ malpli la termino “klasbatalo”. Se temas pri la kontraŭ-starantaj fortoj: komunismo kaj kapitalismo, preferinde en tiuj medioj ambaŭ vortoj estas anstataŭigataj per la du sekvaj: “totalismo” kaj “demokratio”; kaj tiel la klasa enhavo implica en la vortoj “komunismo” kaj “kapitalismo” malaperas kaj estas ignorata. Tiel, la komunismo estas difinata (por senkreditigi ĝin) laŭ unu sola el ŝiaj karakterizoj, la totalismo, kiu ne estas al ĝi esenca, sed nur akcidenta kiel rezulto de la historiaj kaj geografiaj cirkonstancoj de la venkintaj revolucioj. Dume, la kapitalismo, en kiu ne mankis nek mankas totalismaj reĝimoj, estas difinata (laŭdo-cele) per abstraktaĵo: demokratio, kiu havas nenian feliĉan konkretiĝon en iu ajn angulo de la kapitalisma mondo.
Sed jen tiu ekzilito, la klasbatalo, kiu krome ne ekzistas (laŭ la doktrino de tiuj sinjoroj), prezentas sin nun obstine kaj obscene antaŭ niaj okuloj en la politika konflikto kiu ekestis en Rusio. Ĉi tiu artikolo estas verkata dum la tagoj, kiam en Moskvo la Parlamento, nuligita laŭ la kontraŭleĝa dekreto de la prezidanto Jelcin, rezistas kontraŭ tia maljustaĵo. Sendepende de tio, kiel finfine disvolviĝos ĉi tiu afero, nun ekestis interesa situacio kiun mi volas traktadi por montri kiel poziciigas sin ĉiuj implikitoj en ĉi tiu konflikto (tiom la subtenantoj de Jelcin kiom la simpatiantoj de la Parlamento) laŭ la postuloj de la respektiva klasconscio, de la klasa intereso, per unu vorto, de tiu ekzistado de klasbatalo kiun oni provis nei.
Tiuj, kiuj juĝas ĉi tiun aferon, ne verdiktas malvarme laŭ la neŭtrala intereso de la abstraktajxo “demokratio”. Ĉiuj, tiie ni kiel niaj malamikoj, poziciiĝas pasie laŭ la koncerna sento kaj laŭ la postuloj de la respektivaj klas-interesoj. La konstruaĵo de la parlamento kaj la parlamentanoj nun sieĝataj de la policaj fortoj, laŭ ordono de Jelcin, estas la samaj kiuj, antaŭ iom pli ol du jaroj, estis sieĝataj de la militistaj puĉistaj fortoj favore al la restarigo de la soveta komunista povo. En tiu okazo, Jelcin mobilizis sufiĉe grandnombran homamason favore al tiu Parlamento, kiu kontraŭstaris la agadon de la puĉistoj, kaj finfine sukcesis ĉesigi ilian intencon. Laŭ la oficiala doktrino de la kapitalismo —pardonon!, de la demokratio—, tiu kuraĝa homamaso mobiliziĝis favore al la demokratio. Tamen hodiaŭ, kiam la sama demokratio postulas la defendon de la sama Parlamento kontraŭ alia speco de puĉistoj, tiu homamaso restas komforte hejme, kaj parto el ĝi eĉ manifestacias subtene al la nuna puĉisto Jelcin. Se la demokratio estus la vera instigo, ili kaj Jelcin estus tre nekoheraj. Tamen ni, la marksistoj, scias ke ili estas tre koheraj, ke tiel en aŭgusto 1991 kiel en septembro 1993 ĉi tiuj tavoloj de la rusa loĝantaro agis kaj plue agas ne favore al la demokratio, sed favore al la detruo de la strukturoj de la komunista reĝimo kaj al la reveno al kapitalismo. Pro tio, en ambaŭ kazoj ili ĝuas la subtenon de la registaroj de la okcidentaj landoj. Ĉiuj ili estas tre koheraj kun sia klasa intereso; ĉiuj ili agas logike ene de la postuloj de tiu klasbatalo kiu (laŭ ili) ne ekzistas. Se iliaj klasinteresoj koincidas kun tiuj de la demokratio, kiel okazis en aŭgusto 1991, des pli bone! Sed se ili ne koincidas, kiel okazas nun, ne gravas: oni konstruas novan teorion kiu pravigas la agadon kaj pruvas ke ĝi estis necesa laŭ la plej altaj interesoj de la sama demokratio. Hodiaŭ mem (la 28-an de septembro) grava ĵurnalo de mia lando publikigas artikolon celantan pravigi la agadon de Jelcin. Inter la argumentoj uzataj, sendube la plej peza estas tiu ke la konstitucio perfortita de Jelcin estis tiel neperfekta, ke ĝi eĉ ne konsideris la eblecon antaŭenigi la daton de la balotoj. Mi ne scias ĉu la aŭtoro de tiu artikolo memoras, ke la usona konstitucio, kiu estas respektata ekde antaŭ pli ol du jarcentoj, estas egale rigida ĉi-rilate. En tiu lando, kiel estas konate, la balotoj ĉiam okazas, laŭ la Konstitucio, en difinita dato kiu ne povas esti ŝanĝita. Ĉu la aŭtoro de tiu artikolo asertas, ke tio rajtigas la usonan Prezidanton nuligi la Parlamenton kaj la Konstitucion? Mi pensas ke tion li farus (kohera kun sia klasa poziciiĝo) se la usona Parlamento estus malhelpo por la funkciado de la kapitalismo en tiu lando. Resume: por la teoriuloj de la sistemo, ĉio kio kontribuas al la restarigo, fortigo kaj konservado de la kapitalismo estas “bona”, “demokratia” kaj “tre laŭdinda”. Kontraŭe, estas “malbona”, “totalisma”, “kontraŭdemokratia” ĉio kio povas endanĝerigi la burĝan povon.
Sendube, ni, la komunistoj, estas egale koheraj rilate al nia klasa poziciiĝo, kvankam ni konservas kontraŭdirojn rilate al la demokratio. En Hispanio, dum la kvardek jaroj da diktaturo de F. Franco, la komunistoj estis la ĉefa forto luktanta por la demokratio. Dume, la tiam ekzistantaj komunistaj reĝimoj estis unupartiaj sistemoj, sen la demokratiaj rajtoj pri gazetara libereco kaj politika plurismo. Sed ni neniam faris flagon el la demokratio kaj el ties formalaj (eksteraj) aspektoj. En nia skalo de valoroj, kun prioritato super la demokratio kaj super aliaj pli-malpli formalaj valoroj, troviĝas en la unua loko la interesoj de la ekspluatataj klasoj de la mondo. Ni ŝatas la demokratiajn atingojn de la popoloj kaj ni aspiras profundigi la progreson de la demokratiaj rajtoj ĝis la kompleta venko de la komunismo, kiu estos ankaŭ la kompleta venko de la demokratio. Sed en la konkretaj kazoj, sufiĉe oftaj en nia malfeliĉa epoko, kiam okazas kontraŭdiro inter la klasinteresoj de la subprematoj de la mondo kaj la formalaj aspektoj de la demokratio, ni ne hezitas —kaj ni tre fieras pri tio— meti antaŭen la defendon de la sklavoj kaj de la malsatuloj de la tero, antaŭ ĉiuj pli-malpli demokratiaj formalaĵoj. Ne estas kialo por honti pro tia nia elekto. Ĉu iam la ideologia aparato de la ekspluatantaj klasoj povos agnoski, sam-sincere, ke ankaŭ tiuj klasoj agas laŭ sia propra intereso, ĉu tio konvenas aŭ ne al la demokratio? Mi kredas ke ne. Mi kredas ke ilia literaturo kaj iliaj voĉoj neniam tion konfesos. Tamen, ilia agado kaj ilia konduto krias klare kaj laŭte, spite al ili mem, ke SPITE AL ĈIO, MARX PRAVIS PRI LA KLASBATALO.
Faustino Castaño Vallina - Gijón, fino de septembro 1993
