![]() |
Por la reĝimo de Fidel Castro la aferoj neniam estis facilaj: komunisma reĝimo ĝuste antaŭ la nazo de la unua imperiisma potenco de la mondo! Ekde la venko de la revolucio en Kubo, la 1-an de januaro 1959, la kastrisma reĝimo devis elteni ĉiajn malamikajn agojn fare de la usona registaro.
Dum tiuj tri kaj duona jardekoj sinsekvis naŭ prezidantoj de Usono: Eisenhower, Kennedy, Johnson, Nixon, Ford, Carter, Reagan, Bush kaj Clinton. Ĉiuj ili estis tre malsamaj inter si, kun malsamaj regadstiloj kaj kun malsamaj politikoj pri multaj demandoj. Sed ĉiuj ili koincidis en sia malamikeco kontraŭ la kuba reĝimo. Malgraŭ la Malvarma Milito, malgraŭ la militoj en Koreio, Vjetnamio kaj Afganio, malgraŭ la konfrontiĝo inter la du grandaj blokoj en Mezoriento kaj en aliaj lokoj de la planedo, ofte ne mankis bonaj komercaj, kulturaj kaj alispecaj rilatoj inter Usono kaj Sovetunio kaj la aliaj socialismaj landoj. Eĉ hodiaŭ, post la disfalo de la komunistaj reĝimoj en Orienta Eŭropo, ekzistas kaj plifortiĝas la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj de Usono kun landoj kun komunistaj reĝimoj, kiel Ĉinio, Vjetnamio, Nord-Koreio... Sed Kubo ĉiam restis ekskludita el tiu civilizita traktado.
Inter la malamikaj agoj kontraŭ la kuba revolucio eĉ okazis invado fare de dungosoldatoj trejnitaj kaj financitaj de la nordamerika imperiisma potenco, same kiel la organizado de serio da atencoj kontraŭ la kuba gvidanto Fidel Castro kaj aliaj figuroj de la revolucio.
Pli persistaj agoj estas la kontraŭleĝa okupado de la bazo de Guantanamo kaj la komerca blokado de la insulo. La helpo de la socialisma bloko ebligis al Kubo rezisti dum multaj jaroj al la imperiisma blokado kaj konsiderinde mildigi la efikojn de la embargo sur la vivkondiĉojn de la loĝantaro.
Hodiaŭ, post la malapero de tiu socialisma bloko, la persekutado de la kuba reĝimo intensiĝas, la embargo fariĝas pli severa por provoki la ribelon de la kuba loĝantaro kontraŭ siaj gvidantoj, kaj, ĉefe, oni organizas kolosan informan kampanjon por senkreditigi la registaron de Fidel.
Sciante, kiu regas la grandajn novaĵagentejojn de la mondo, ne devas surprizi, ke Fidel Castro kaj la revoluciuloj ĝenerale ne ĝuas bonan gazetaran traktadon. La plej uzata argumento por ataki kaj senkreditigi la kuban reĝimon estas tiu pri la manko de libereco kaj demokratio. Oni insistas pri la sofismo egaligi demokration kun politika plurismo, supozante, ke kie unu sola partio monopoligas la politikan potencon, tie ne povas ekzisti demokratio, dum kie ekzistas politika plurismo, tio — jam per si mem — egalas al demokratio. Sed la realo estas, ke estas tro konataj la politikaj sistemoj, en kiuj, malgraŭ la ekzisto de politika plurismo, iu ajn el la partioj alternantaj en la potenco regas kaj agas malantaŭ la dorso de la popolo kaj kontraŭ ĝiaj interesoj.
Male, povas okazi — kaj tio estas la kazo de Kubo — ke partio, kiu monopoligas la politikan potencon, vere respondas al la interesoj kaj aspiroj de la plimulto de la loĝantaro. Ĉar, finfine, demokratio estas la potenco de la popolo, la realigo de la popolaj aspiroj; kaj tiuj povas realiĝi sub diversaj formoj de politika potenco; ili povas esti perfekte kontentigitaj sub unueca politika potenco kaj, male, resti frustritaj sub plurisma reĝimo.
Kiam ekzistas popola subteno al revolucia reĝimo, kiel okazas en Kubo, kiel okazis en la sandinista Nikaragvo, la imperiismo recurras al la ĉantaĝo per invadoj de dungosoldatoj aŭ „contras“ kaj per ekonomiaj embargoj. La imperiismo uzas sian gazetaron por postuli, ke la popoloj povu libere kaj demokratie elekti siajn regantojn, sed samtempe ĝi premas kaj ĉantaĝas tiujn samajn popolojn, por ke ili elektu la regantojn konvenajn al la imperiismo mem. Fakte, tiaj ekonomiaj embargoj kaj la mizeraj kondiĉoj, kiujn ili generas, faras neebla ĉian demokration en la koncernataj landoj, nek kun politika plurismo nek sen ĝi. Kaj tio estas la celo celata rilate al Kubo.
La nordamerika imperiisma potenco ne povas permesi al si la lukson, ke revoluciaj reĝimoj kiel tiu de la kastrisma Kubo kaj de la sandinista Nikaragvo fariĝu lumturo por la popoloj de Latin-Ameriko. Ne temas nur pri tio, ke la iamaj kubaj posedantoj kaj la nordamerikaj kapitalistoj de la turisma industrio reakiru siajn havaĵojn sur la insulo. La prioritato por la imperiismo estas, ke al la latinamerikaj popoloj manku eĉ la referencpunkto kaj la espero pri liberigo. Latin-Ameriko estas la postkorto, la privata bieno, de la jankia kapitalismo. Por ĉi tiu lasta estas necese, ke la popoloj de tiu kontinento rezignu pri sia nuna situacio kaj ne havu perspektivojn por ĝin ŝanĝi.
Tial estas tre interesa por la nuna sistemo de dominado, ke la revolucio en Kubo kaj en la tuta Latin-Ameriko estu ideologie venkita. Tio estas la celo de la nuna kampanjo de senkreditigo kontraŭ la Kubo de Castro; temas pri damaĝi la prestiĝon de la kuba revolucio per la bildo de balseroj, kiuj forlasas la insulon por elmigri al Usono. La propaganda aparato laciĝas ripetante, ke tio estas la rezulto de pluraj jardekoj da komunismo: la loĝantaro fuĝas el la komunisma „paradizo“, alfrontante la danĝerojn de marvojaĝo sur flosiloj.
Sed se ni memoras, kiel oni alvenis al tiu situacio, ni ne povas ne konsideri, ke tio, kio okazas, ne estas frukto de la komunisma reĝimo — kiel asertas la imperiisma propagando — sed de la blokado, per kiu la imperiismo ĉantaĝas la kuban popolon. Dume, ni vidas, ke la ekonomia situacio ne estas pli bona en multaj latinamerikaj kaj triamondaj landoj, perfekte enkadrigitaj en la strukturojn de la monda kapitalismo, kaj kie la koncernaj regantoj ĝuas ĉiujn simpatiojn de Usono. Kaj, kurioze, multaj el tiuj regantoj estas aŭ estis veraj diktatoroj, kiel Fujimori aŭ Pinochet, sed en ilia kazo ne ekzistas minaco por la stabileco de la monda imperiisma sistemo.
Dum Fidel Castro kaj lia reĝimo reprezentas tian minacon por la ekspluatantoj de la homaro, ni sentas nin tre fieraj solidarigi nin kun ilia rezisto, kaj ni alvokas subteni per ĉiuj rimedoj tiun reziston.
Septembro 1994
