76
Ĉi tie ni pritraktas nur la gijonan kolekton de
HELECO, flankenlasante la fakton ke sama titolo
havis iam la bulteno eldonita de la E-grupo La
Verda Kolombejo de El Entrego.
Ekde ĝia ekapero, en la jaro 1976, ĝis la nuntem-
po, la revuo HELECO, presorgano de la esper-
antista organizaĵo de Gijón, estis objekto de multaj
kaj grandaj ŝanĝoj. La fakto ke unue ĝi estis pres-
organo de la Esperantista Grupo Jovellanos kaj
poste de Astura Esperanta Asocio, ne estis grava
ŝanĝo por la revuo ĉar ambaŭ organizaĵoj estis la
sama, kiu ŝanĝis sian nomon. Jam ni menciis en la
antaŭaj ĉapitroj kelkaj ŝanĝoj kiujn la revuo
ricevis en la frontpaĝa titolo. Kaj ĝis la 70a nume-
ro, kiu informas pri la Tria Astura Kongreso de
Esperanto, HELECO iomete kreskiĝis en kio ri-
latas al la nombro da paĝoj. La numero 70a havis
20 paĝojn, pli ol ĉiuj antaŭaj numeroj. En la sekv-
intaj numeroj pli kreskiĝis la paĝnombro, sed la
ŝanĝoj kiujn ricevis de tiam la revuo havis alian
karakteron kaj rilatis al gravaj zorgoj.
La startpunkto de tiu ŝanĝo-procezo estis, precize,
la Tria Astura Kongreso de Esperanto. En tiu
kongresa laborsesio, en kiu oni pritemis la pro-
blemaron de la E-movado, la informo de AEA es-
tis tre akre kritika kontraŭ la propra bulteno de la
asocio. Temante pri ĝi, la informo konkrete diras:
La eldonado de nia revuo eblas ĉefe dank’ al la
helpo de la Katedro “Jovellanos” pri Universitata
Disvastigo, en kies sidejo troviĝas la ejo de nia
Esperanto-Grupo kaj okazas nun ĉi tiu kongreso.
Nia tasko estas verki la artikolojn, akcepti la kun-
laboraĵojn kaj komposti la fotokopiendajn foliojn. Ĉi
tiu laboro estus daŭriginda se la rezulto estus bon-
kvalita publikigaĵo utila por nia E-Movado. Tamen
niaj gelegantoj bone scias ke ne estas tia la kazo de
nia HELECO. Ĝi kontribuas neniom al la disvastigo
de la Internacia lingvo kaj al la prestiĝo de nia Mov-
ado. Ĝia sola utilo estas la esprimo de la agado kaj
la ekzistado mem de nia urba E-asocio. Debati pri la
konveneco aŭ ne de la daŭrigo de tiu eldonado es-
tas alia celo de la kongreso kaj konkrete de ĉi tiu
kunsido.
En la debato kiu sekvis pri tiu temo, la ĝenerala
opinio de la kunvenantoj estis ke ĝi prefere estu
daŭrigata. La kvalito de ties enhavo devas esti pli-
bonigata, kaj ankaŭ ĝia ekstera, –presa– aspekto,
kaj profiti la fakton ke la Katedro “Jovellanos”
helpas nin en ĝia eldonado. Krome ĝi utilas por re-
gistri kaj reliefigi la agadon de nia grupo. Resum-
ante ĉies opiniojn pri tiu temo, la HEF-Prezidanto,
Antonio Alonso Núñez, diris: “Prefere konservi la
revuon, eĉ en ĝia nuna formo, ol nenio”. Sed li al-
donis sugestojn, unue pri la enhavo de la revuo,
pri kiu li diris ke la eldonado devus esti dulin-
gva… por plifaciligi la aliron al ne-esperantista
publiko, kiu konstituas la terenon de nia disvast-
igo. La enhavo, kompreneble, devus temi pri gra-
vaj informoj.
Akceptinte tiun proponon, la 71a numero jam estis
du-lingva: Esperanta kaj hispanlingva. Tamen oni
devas diri ke ĝi ne aperis ĝis la fino de la jaro
1991 kaj krome ne havis pli ol 18 paĝoj. Sed la
pres-kvalito iom pliboniĝis. Ni jam diris ke ekde
la 65a numero la revuo estis ellaborita tute per
komputilo. Sed la presado de la kliŝoj estis farita
per matrica presilo. Nu, la 71a numero havis kel-
kajn foliojn –ne ĉiuj– por kiuj oni uzis laser-pres-
ilon. Tiam ni ne disponis je tiu ilo, sed afable pre-
sis tiujn paĝojn Miguel Gutiérrez Adúriz per sia
komputilo. La sistemo iome estis ĝeniga ĉar ni de-
vis sendi al li la presigendan materialon, surgra-
vuritan sur disketoj, per la ordinara poŝto –ĉar ti-
am ankoraŭ ne estis ĉe ni Interreto– kaj li sendadis
al ni per la sama medio la presigitajn foliojn por
ties multobligado ĉe la Katedro Jovellanos.
En la jaro 1992 estis eldonita neniu numero de
HELECO. La numero 72a aperis fine de la jaro
1993, sed ĝi havis 38 paĝojn, kaj ĉiuj ili, escepte
la frontpaĝo, estis bele skribitaj per la leserpresilo
de samideano Adúriz kiu, krome, devis trakti niajn
skribaĵojn per teksto-programo por la presado.
El la du-lingva HELECO ni presis pli da ekzem-
pleroj ĉar estis destinita al pli ampleksa publiko ol
antaŭe. Kiam ĝi estis nur esperant-lingva, ni pres-
adis nur kelkdekon da ekzempleroj, por la mem-
broj de la E-grupo kaj por iuj E-grupoj landaj kaj
malmultaj eksterlandaj. Sed la du-lingveco estis
precize por alveni al ne-esperantista publiko. Ni
sendadis la revuon, krom al la antaŭaj kutimaj ri-
cevantoj, ankaŭ al publikaj bibliotekoj, mezlern-
ejoj, gimnazioj, civitanaj asocioj, sindikatoj, poli-
Evoluo de Heleco
77
tikaj partioj… Nia E-asocio devis elspezi neniom
ĉar la Katedro Jovellanos efektivigis la fotokopi-
adon de la revuaj folioj, sed ni devis pagi la afran-
kadon de la sendaĵoj, kaj tio postulis sufiĉe da mo-
no. Tio eksplikas la malofteco de nia eldonado.
Estis alia ŝanĝo en la revuo kiu, ankaŭ ĝi estis re-
zulto de la du-lingveco de eldonaĵo. Ĝi daŭre estis
priEsperanta kaj porEsperanta.
Sed la por-Esperanta materia-
lo dependas ĉu ĝi estas destin-
ita al esperantista aŭ al nees-
perantista publiko. La esper-
antistoj jam konas multajn afe-
rojn de la E-movado kiuj devas
esti esplikataj al la ne-esper-
antistoj. La distingo iome efi-
kas sur la enhavo de la revuo.
La 73a numero de HELECO
estis eĉ pli multpaĝa: 40-paĝa,
kaj estis la sola numero de la
jaro 1993. Ĝia ĉefa temo estis
la 78a Universala Kongreso
de Esperanto kiu, tiujare, estis
en nia lando, konkrete en Va-
lencio. Por la leser-presado de
tiu revuo ne estis necesa la in-
terveno de Adúriz. Tiam ni
jam disponis de tia ilo kaj po-
vis presi ĉiujn paĝojn tre alt-
kvalite. Tiurilate ŝajnis ke ĉi
tiu HELECO-numero devus
esti plena sukceso sed tamen la
afero ne estis tia: okazis vera
katastrofo. La fotokopiilo de la
Katedro Jovellanos tiam mal-
bonstatis kaj ties servistino,
spit’ al ĉio, faris la multenom-
brajn fotokopiaĵojn kiuj, ja, es-
tis vera fuŝaĵo. La presita teks-
to estis tre nigra, kaj la fotoj
multe pli. Preskaŭ ĉiuj paĝoj
estis malpure nigraj, ne indaj
por prezentado kaj eĉ ne eble
legeblaj. De tiam ni sciis ke ni
ne plu povos kalkuli je la foto-
kopiado de nia revuo far de la
Katedro. La revuo ne estis sen-
dita al ties kutimaj ricevantoj;
tiurilate oni povas diri ke la kolekto restis ne-
kompleta. Post iom da tempo, elektante inter la
malplej malpuraj paĝoj ni povis aranĝi iun ekzem-
pleron relative akceptinda de la revuo por nia ar-
kivo, ĉar krome ne eblis rehavi la kliŝojn. Tiun ar-
kivan ekzempleron ni estas uzanta nun por meti
ĝin en la interreta paĝo de nia Asocio. Kiam la
legantoj de tiu retpaĝo povos vidi tiun numeron de
HELECO ili konstatos ke eĉ se la teksto de la
artikoloj estas legebla, tamen la fotografaĵoj estas
tro nigraj, escepte iuj kies bildo ni povis rekonstrui
kaj kiuj aperas eĉ kolore. Celante plibeligi la el-
donaĵon, en tiu numero kaj en la sekvaj por la ko-
lekto en nia interreta paĝo estis iome kolorigitaj
laŭeble kvankam la eldonaĵo
estis nigr-inka.
En la jaro 1994 ne estis eldon-
ita iu ajn numero de HELE-
CO. Post la fiasko en la foto-
kopiado de la antaŭa numero ni
restis iom perpleksaj ne sciante
kion fari, ĉu daŭre ellabori la
revuon aŭ ne. Poste ni povis
profiti okazon kiam tiu foto-
kopiilo de la Katedro funkciis
relative kontentige.
En la 74a numero de la revuo
estis raporto de Julio Argüelles
pri la 79a Universala E-Kon-
greso, en Koreujo, kiun li ĉe-
estis. Estis ankaŭ kelkaj kontri-
buaĵoj de Luis Serrano, inter ili
iu resumo de la komenco de la
E-movado en Hispanio, specia-
le destinita al la ne-esperant-
istaj legantoj de HELECO.
Post la eldonado de la 74a nu-
mero ni estis sen revuo dum
kelkaj jaroj. Dum tiu tempo la
E-grupo ne ĉesis funkcii. Daŭ-
re estis E-kursoj eĉ se kun ne
multaj gelernantoj.
Ankaŭ daŭris la kutimo festi la
Zamenhofan tagon ĉiujare, me-
ze de monato decembro. De tiu
epoko la kutimo estis ke unu
jaron la festado okazis en Gi-
jón kaj sekvan jaron en Avilés.
La membroj de ambaŭ asturaj
E-grupoj kuniris en la koncer-
nan urbon kaj tie estis ofero de
florbukedo (En Avilés estis in-
aŭgirita parka promenejo kun
la nomo Esperanto), poste estis
meso en Esperanto kaj fine la
bankedo en restoracio.
Restas al ni nur informi pri tio ke en ĉi tiu periodo,
konkrete la 4an de aŭgusto de la jaro 1996, mortis
samideano Adonis González Meana, kiu dum
multaj jaroj aktivis en La Verda Kolombejo, de
El Entrego, kaj en nia E-asocio en kiu li rolis en
kiel Vicprezidanto.
78
Dum la lastaj jaroj de la 20a jarcento nia Astura Esperanta Aso-
cio plu ricevis vizitojn de landaj kaj eksterlandaj gesamideanoj.
79
Dum la jaroj 1991 al 1998 la geesperantistoj de Gijón kaj Avilés kunfestis la Zamenhofan Tagon
alterne en ambaŭ urboj. La festado kutime estis meso en Esperanto kaj frata bankedo. Foje estis
iu prelego aŭ simila kultura akto. Ankaŭ oferado de florbukedo en strato kaj placo Esperanto.