70
Diferenco inter egalvaloro, egaleco kaj egalrajteco
Kvankam ofte oni konfuzas ilin kaj uzas sendiference, estas diferencoj en la signifo de la
terminoj egaleco, egalvaloro parti-egaleco, kaj egalrajteco genra justeco, diferencoj
kiujn ni sekve klarigas:
1. Egaleco: Estas la rajto propra al ĉiuj homaj estaĵoj esti agnoskataj kiel egalaj antaŭ la leĝo
sen diskriminacio pro sia genro, seksa kondiĉo, raso, religia kredaro, nacieco socia klaso
aŭ ĉiu ajn alia kialo. Ĝi konkretiĝas en egaleco en la interrilatoj inter individuoj, sociaj grupoj
aŭ komunumoj sen kondiĉoj en la publika reprezentado, la edukado, la saneco, la publikaj kaj
privataj entreprenoj. Iu ekzemplo de la depostulo pri egaleco estas tiu pri la salajro: la
depostulo ke virinoj kaj viroj ricevu saman pagon pro sama farita laboro kaj samaj pruvitaj
kapabloj.
La genra egaleco, kiel universala jura principo, estas enkalkulita en diversaj deklaracioj de
homaj rajtoj kaj estas parto el la bazaj principoj de la eŭropa Konstitucio, same kiel de la
landaj normoj, kiel la hispana Konstitucio. Ia neadekvata interpretado de ĉi tiu koncepto estas
tiu kiu igis kelkajn feministajn grupojn kritiki la leĝojn kiuj proponas specialajn kvotojn
dispoziciojn por la virinoj, kiel la Integra Leĝo kontraŭ la Genra Perforto la hispana Leĝo
pri Egaleco 3/2007.
2. Parti-egaleco: Ĉi tiu koncepto de parti-egaleco estas en rilato kun la korektado de la
manko je reprezenteco de la virinoj en la publika vivo, ĉefe en la politiko. Laŭ Alicia Miyares,
“ĝi garantias la civilan rajton de la virinoj esti elektataj kaj ankaŭ politike reprezenti la
civitanaron”. La parti-egaleco en la reprezentado laŭleĝe dispozicias en Hispanio proporcion
je 60-40 elcento, tio estas, neniu genro povas esti reprezentata laŭ proporcio malpli granda ol
40 elcento nek pli granda ol 60 elcento, ĉiam inter kandidatinoj kaj kandidatoj egalaj pri
valoro kaj meritoj por iu posteno. La parti-egaleco rilatas al la t. n. genraj kvotoj kiuj daŭre
generas rifuzon en iuj socia sektoroj. Tiele, la germana registaro lasttempe aprobis tion ke
estu almenaŭ 30 elcento da virinoj en la administraj konsilantaroj de la grandaj germanaj
entreprenoj por pretersuperi la “vitran tegmenton” kiu malpermesas al multaj virinoj okupi
postenojn de povo kaj gvido.
3. Egal-rajteco: Tiu koncepto estas pli uzata en Latin-Ameriko, en iuj okazoj kiel sinonimo
de egaleco sed kun signifo kiu preterpasas ĉi tiun ideon kaj artikigas tiel la individuajn rajtojn
kiel la sociala justeco. Ĝi prikonsideras la start-kondiĉojn kaj la specifajn kaj apartajn
necesojn de la virinoj tiamaniere ke la egaleco je kondiĉoj kaj ŝancojn povu esti efektiva kaj
ne androcentra. La latinaj feministinoj, post la Konferenco de Pekino de la jaro 1995, preferis
uzi la terminon egal-rajteco prefere al egaleco, ĉar ili estis interpretintaj la egalecon kiel
pretendi egalvalorigi la virinojn kun la viroj por povi ĝui samajn rajtojn kiel ĉi tiuj.
Montserrat Barba Pan
estas ĵurnalistino interesita pri ĉio ri-
late al la feminisma afero, la problemaro de la virinoj… Ŝi
posedas la titolon je “Agento pri genra egaleco” aljuĝita de la
Generalitato de Katalunio kaj verkis multenombrajn artiko-
lojn kaj eseojn pri la virin-afero. Per jenaj tekstoj ŝi klarigas
iujn konceptojn kiuj dumlonge estis temo de intensaj debatoj
en la sino de la feminista movado.
71
Diferencoj inter la Feminismo de la Egaleco
kaj la Feminismo de la diferenco
La «feminismo de la egaleco» kaj la «feminismo de la diferenco» estas du feministaj ten-
dencoj kiuj aperas post la florado de la radikala feminismo en la jardeko de 1970. Ili estis
objekto de debatado pri la vojo kiun devus sekvi la movado post etapo de refirmiĝo kaj
memkonscio de iu kulturo propra de la virinoj. Ekde la feminismo de la egaleco oni
alprenas ian kritikan teniĝon rilate al la vira mondo, la seksa tasko-divido kaj la
patriarkeco.
Ĝi havas sian originon en la Klerismo kaj la redifinado de la koncepto de civitaneco kaj
universaleco (Celia Amorós) same kiel la sufragetismo kaj la partioj kaj organizaĵoj de
maldekstraro. Ĝi negocas leĝo-donajn kaj normo-farajn ŝanĝojn por atingi la egalecon de la
virinoj kun la viroj kaj elimini ĉiun ajn artefaritan diferencon surbaze de la sekso, la
privilegiojn de unu sekso sur alia. (Empar Pineda). Ekde la freminismode la diferenco oni
akuzis ĝin je junkulpeco kaj identiĝo kun la opresanto.
Inter la plej elstaraj aŭtorinoj de tiu movado estas Christine Delphi, Celia Amorós
Empar Pineda.
Siaflanke, la feminismo de la diferenco estas iu kritika tendenco rilate al la aspiroj de la
feminismo de la Klerismo pri la atingo de egaleco en androcentra mondo. Ili demandas:
kial aspiri havi la povon se la viroj estas agresemaj kaj perfortemaj dum la virinoj povas
krei iun mondon en kiu oni refortikiĝu la virinaj diferencoj?
Ilia devizo estas: “Esti virino estas bele”.
Ili ne parolas pri malegaleco sed pri diferenco. Kaj ili prikonsideras la egalecon inter vir-
inoj kaj viroj, neniam la egalecon de la virinoj kun la viroj (Sendón de León). Fronte al la
liberalismo, la marksismo kaj aliaj ideologioj kiujn ili konsideras vir-seksaj , ili proponas
konstrui ian feminecon kiu estus per si mem “revolucia subjekto”. Tiele la liberigo de la
virinoj postulus rimarkigi ĉi ties seksan diferencon kaj ĉesi havi la virojn kiel referenco-
punkto.
“La malo de la egaleco ne estas la diferenco sed la malegaleco. Ni kontraŭmetis egal-
econ al diferenco kiam reale ne eblas atingi veran egalecon ne konservante la diferen-
cojn. La malo estus nenion pli ol trudita koloniigado (Victoria Sendón de León, artikolo:
Kio estas la feminismo de la diferenco?
Inter la plej elstaraj aŭtorinoj de la feminismo de la diferenco, heredinto de la usona t. n.
kultura feminismo (kiu laboradis en la konstruado kaj rekuperado de ia kulturo propra de
la virinoj), elstaras la francinoj Luce Irigaray kaj Annie Levlerc, la italino Carla Lonzi kaj
la agado kaj debatado de la Libraro de Virinoj de Milano, kaj la hispanino Victoria Sendón
de León.
Kun Irigaray ni komencis konstati ke ni estis feministinoj de la diferenco. Kial? Ĉar
nia vojo al la librereco startis ĝuste de nia seksa diferenco. Tiu estis lafilozofa ŝtono”.
(Victoria Sendón de León, artikolo: Kio estas la feminismo de ladiferenco?
Preter la intensaj debatoj inter la defendantinoj de la feminismo de la egaleco kaj la femin-
ismo de la diferenco, ĉefe dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, kaj kvankam daŭre estas nu-
ancoj kaj diskutado, ambaŭ tendencoj troviĝas inter la feminismoj jam ekde la komenc-
iĝo de la tria ondo.
72
La tri ondoj de la feminismo
Kvankam la polemikoj kaj invididuaj protestoj pri ĝia destino datumas jam de Mezepoko, la okcidenta feminismo
naskiĝas en la 17-a jarcento kaj manifestiĝas kiel kolektiva movado en la batalo de la virinoj en la dua duono de la
19-a jarcento. Laŭ la filozofino Ana de Miguel, la feminismo komenciĝas en la momento kiam artikiĝas “tiel en la
teorio kiel en la praktiko, kohera aro da depostuloj” kaj la virinoj organiziĝas por ilin atingi, konsciaj pri la ekzist-
ado de la seksa diskriminacio. Konsiderante ĉi tiun kriterion, oni povas temi pri tri grandaj feministaj etapoj
ondoj. Por ilin priskribi ni sekvos la kriterion de Amelia Valcárcel, profesorino de Morala kaj Politika Filozofio de
la UNED (Landa Universitato de Instruado de Malproksime). Tiel Valcárcel kiel Celia Amorós komencas sian kla-
sifikadon en la Klerismo, kontraŭ la anglosaksaj teorioj kiuj prezentas la komenciĝon de la unua ondo de la femin-
ismo en la sufragetismo:
La unua ondo: la klerisma feminismo
Ĝi postulas la civitanecon de la virinoj kaj ĝia plej karakteriza verko estas “Depostuloj de la rajtoj de la virinoj” de
Mary Wollstonecraft. Ĝiaj ĉefaj karakteraĵoj estas:
- Ĝi etendiĝas ekde la Franca Revolucio ĝis meze de la 19-a jarcento.
- La debato centriĝas sur la egaleco de la inteligento kaj la depostulo de edukiĝo.
- Ĝi bazigas siajn depostulojn sur la penso de la Jarcento de la Lumoj, spite al tio ke multaj aŭtoroj kiel Rousseau
metas la virinon duarange ene de la liberala ŝtato.
- Ĝiaj ĉefaj aŭtoroj estas Poullain de Bafrre, Olympe de Gouges kaj Mary Wollostonecraft, same kiel la civitaninoj
kiuj prezentis en 1789 al la franca Asembleo sian “kahieron de reformoj”, kiu jam enkalkulis la voĉdon-rajton, la
reformon de la geedzeco, la zorgadon de la gefiloj kaj la aliro al la instruiĝo.
- La rajtoj de la virinoj komencas ĉeesti kaj politikajn kaj intelektajn tribunalojn. Unu el la grandaj pensuloj, la
ĝironda revoluciuloj Condorcet, patro de la laikismo en la instruado, verkis en 1790 la eseon “Pri la akcepto de la
virinoj en la urba rajt-kodo”: “La faktoj pruvis ke la viroj havis aŭ kredis havi interesojn tre malsamajn ol tiuj de
la virinoj, ĉar ĉie ili faris kontraŭ la inoj opresajn leĝojn aŭ, almenaŭ, starigis inter la seksoj ian grandan mal-
egalecon.” (“Letero de iu burĝulo de Newhaven al iu civitano de Virginio”, 1789 Condorcet).
La dua ondo: liberala sufrageta feminismo
- Ĝi depostulas ĉefe la voĉdon-rajton de la virinoj kaj ĝia ĉefa verko estas “La submetiĝo de la virino”, de John
Stuart Mill kaj Harriet Taylor en 1869, kiu starigis la bazojn de la sufragetismo. Ĝiaj ĉefaj ecoj estas:
–Ĝi etendiĝas ekde meze de la 19-a jarcento ĝis la jardeko de 1950 (fine de la Dua Mond-Milito).
-Ĝi komenciĝas per la Deklaro de Seneca Falls, de 1848. Inter 100 kaj 300 virinoj kaj viroj (la nombro varias de-
pende de la fontoj) apartenantaj al socialaj movadoj kaj organizoj, liderataj de Elisabeth Cady Stanton kaj Lucrecia
Mott, kunsidis en Seneca Falls (Usono) kaj, surbaze de la usona Deklaro je Sendependiĝo, postulis la sendepend-
iĝon de la virino el la decidoj de patroj kaj edzoj samkiel la labor-rajton al kiu ili asignis prioritaton sur la voĉdon-
rajto. La dek-du principoj formulitaj postulis ŝanĝojn en la kutimoj kaj la moralo de la epoko kaj en la atingo de la
plena civitaneco de la virinoj.
-En Anglujo aperas la sufragetinoj, liderataj de Emmeline Pankhurst, kaj la debato pri la universala voĉdonado iĝas
pli kaj pli intensa. Dum la unua duono de la 20-a jarcento, enkondukiĝis en la demokratiaj leĝaroj, foje limigita laŭ
aĝo aŭ socia deveno. Tiu estis la unua depostulo pacisma kaj ĝi enkondukis la terminon “solidareco”.
- Socie, la aktivismo etendiĝas al la meza kaj malalta klasoj. Ankaŭ oni ligas al aliaj celoj de la civilaj rajtoj, kiel la
abolo de la sklaveco en Usono. Tiusence elstaras la figuro de Sojourner Truth kaj ties diskurso “Ĉu mi ne estas vir-
ino?” de 1851.
- Daŭras, paralele al la postulo pri voĉdon-rajto, aliaj pri aliro al la edukiĝo kaj, ekde 1880, oni komencas akcepti
virinojn en la universitatoj, kvankam tio ankoraŭ estis escepta tiam. Antaŭe la virino estis atingante la alirecon al la
elementa kaj meza lernado, kvankam ankoraŭ sub la preteksto esti bona patrino kaj edzino.
La tria ondo: la nuntempa feminismo
- Ĝi postulas valor-ŝangon kaj ke la justico leĝigu pri aspektoj antaŭe konsiderataj kiel “privataj”. Verkoj pri ĝi es-
tas: “La dua sekso” de Simone de Beauvoir, kaj “La mistiko de la virineco”, de Bety Friedan. Ĝiaj ĉefaj ecoj estas:
- Ĝi ekas per la revolucioj de la 60-aj jaroj ĝis la nuntempo, sed iuj teoriulinoj situas ĝian finon en en la 80-aj jaroj.
Oni batalas kontraŭ la virino kiel seksa stereotipo en la komunikad-medioj, arto kaj reklamado. La 50-aj jaroj
difinas iun tipon je virineco, pri kiu oni faras reklamadon en la televido kaj la kino. La 60-aj kaj 70-aj jaroj
pripensas tiujn modelojn kaj kontraŭfrontas ilin.
- Ĝi petas la abolon de la patriarkeco: Estas konscio ke preter la voĉdon-rajto, la edukado kaj aliaj atingoj de la
unuaj feministinoj, la socia strukturo provokas malegalecon kaj daŭre generas hierakiojn favore al la viroj.
- Per la devizo “tio persona estas politiko” eniras en la debaton la ina sekseco, la perforto kontraŭ la virino, la virina
sano, la abortigo la kontraŭcipado, interalie.
- Ekde la 80-aj jaroj, akiras specialan gravecon la virinaj diversecoj, la multikulturismo, la ina solidareco,
kaj la debato, pli kaj pli intensa, inter la diversaj tendencoj de la feminismo.