patroj havas nenian respondecon rilate al la gefiloj, kiuj ĉiam loĝas en la patrina klano edukitaj de
siaj onkloj.
Dum la festoj de Novjaro mi ĉeestis la “Ceremonion de la Jupoj” en la domo de la familio Ĥio, de la
mosua etno. La ritualo de inicado de la virino al la adolta monto. Kizujuki metita sur la korpo de unu
porko sekigita per la suno, kiu simbolas la prosperon, estas vestata de sia patrino per iu blanka ju-
po, ruĝa kaj ora kazako, kolora zono kaj iu nigra kotona peruko kun floraj kaj perlaj ornamaĵoj. Poste
sidante apud ŝi la matriarkino ĉi tiu konsilis sian nepinon: “Estu bonkora, ne diskutu, respektu la plej-
aĝulojn kaj studu por la bono de la familio, ĉio estas facila”. Morgaŭ ĉio estos malsame. Kizujuki
scias ke ŝi havos unu privatan ĉambron, kie iam ŝi ricevos la vizitojn de amoro kaj havos sian
propran familian respondecon.
Mi kunvivis dum unu monato kun la mosuoj, dormis en iliaj simplaj lignaj domoj, foje en malkonfortaj
situacioj ĉar dumnokte tre malaltiĝis la temperaturo kaj malvarmis. Mi estis regalita per butera teo
kaj maizaj bulkoj, rizo, legomoj. La inoj ĉirkaŭ la sakrala fajro de la prauloj eksplikis al mi historiojn
de siaj kutimoj, sia sento. Komence ili estis timidaj, hontis esti fotitaj, rezistis miajn demandojn per
rideto, kaj fuĝadis.
En la lago Lugu, en Ĉinio, foje mi konversaciadis kun Jaremina (matriarkino de la familio kiun mi
ofte vizitadis), pri mia vivo, mia familio, mia filo. Ŝi, estis preparante la teon, kaj oferis al mi panon el
rizo, dum aŭskultadis min. Iutage mi rakontis al ŝi ke en nia socio la viro kapablas torturi iun virinon,
eĉ, mortigi ŝin. Jaremina fikse rigardis min kaj ŝajnis nekapabla kompreni ke io tia povus okazi. Mi
pensas ke en ies menso povas esti akceptata nur tion kion oni travivis aŭ eble ankaŭ aliajn similajn
spertojn. Tion malsaman, foje, oni ne povas kompreni.
Ene de la familio la matriarkino estas elektata surbaze de sia kvalito kaj kapablo, ne pro sia aĝo kaj
aliaj cirkonstancojn de hereda aŭ konstanta karaktero. Ĉi tiu povo estas nek celata nek speciale
dezirata, oni travivas ĝin kiel ia natura estmaniero. Foje dum ni konversaciadis kun Jaremina (apud
mi ĉiam, Li, la juna tradukisto de la najbara provinco) kaj mi demandis al ŝi ĉu ŝi estis feliĉa, ŝi mon-
tris al mi la stelojn kaj ridis… kaj tiele mi kunhavis kun Jaremina tre belajn momentojn.
Mi legas en la libro “La simileco de la mondo” de Mercedes Fernández Martorell, antropologiistino
de la Universitato de Barcelono: “La teorio de la simileco proponas ke nuntempe la interrilatoj inter
ĉiuj popoloj el la mondo” estas markitaj de la tre fluaj medioj kiuj ni produktis por la interkomunikado
kaj ke ĉi tiu cirkonstanco povus favorigi kaj ebligi la komunumecon de la speco”.
Nun mi pensas ke ĉiuj ni estas egalaj en niaj kapabloj, en niaj korpoj, en nia animo, sed malsamaj
en la kontemplado, en la historio, en la boneco de niaj koroj, en la subtileco de nia penso.
Nur, mi diras al mi, ke estas io senŝanĝa en nia ĉiutaga sperto: la suno, la luno, la steloj (kaj per tio
mi memoras Jareminon). La suno kiu elsavas nin el la nigra mallumo de la nokto. La luno vojaĝ-
kunulino kiu, per allogaj kaŝoj, sendas mesaĝojn al ni kaj malfermas nin al la kono. Kaj la steloj kiuj
parolas al ni pri aliaj sferoj. Kaj fine denove ni akompanataj de aliaj. La aliuloj, la similuloj, la amikoj,
ili: civilizacioj kaj kulturoj, blindaj armeoj, etaj eroj kiuj formas sociajn retojn.
Ĥuĉitano. Meksikio.
En Ĥuĉitano (Juchitan), sude de Meksikio, en la istmo de Tehuantepeco, la komercado kaj la ne-
gocado estas demarŝataj sub la kontrolo de la virinoj, zapotekaj indiinoj, kiuj kontrolas la ekonomian
vivon de la urbo. Ili posedas multekostajn manlaboritajn kostumojn kaj orajn juvelojn kiuj estas he-
redataj de patrinoj al filinoj. Ili estas agnoskataj en tuta Meksikio pro ilia inteligento, kuraĝo, lerteco
kaj aŭdaco. La municipo troviĝas en iu ebenaĵo. Norde de Sierra Madre (Patrina Montaro). Trafluas
la urbon la rivero de la Hundoj. La urbo havas trinkeblan akvon kaj publikan iluminadon. La personoj
pergajnas sian vivon en la kamparo, kultivante sorgon kaj fazeolojn, la riverborda fiŝkaptado de la
palemono kaj en iu ajn fabriko de frid-trinkaĵoj aŭ farboj. Kvankam estas ankaŭ turismo, altirata de
ĝiaj festoj kaj ĝiaj bazaroj. Frida Kahlo, kies patrino estis de tiu regiono, ofte elmontris en siaj mem-
portretoj la tradiciajn kostumon kaj la juvelojn de la terzono.
En la urbo estas 78.493 enloĝantoj, el kiuj 37.936 estas viroj kaj 40.557 virinoj, kaj ĉi tiuj, de kiam
estas memoro, ĝuas aŭtoritaton kaj sendependecon eksterkutiman en iu patriarkeca kulturo kia
estas la meksika.
Kunvivadas iu matriarkeco kaj iu patriarkeco: “Sed jes ja, en ĉiutaga interbatalo” asertas la ĥuĉiteka
sociologiistino Marina Meneses. Ĉiu sekso havas sian propran teritorion. En Ĥuĉitano la inoj havas
sian spacon: la komerco, la organizado de festoj kaj “veloj” (popolaj festoj), la domo kaj la strato. La
viroj havas la sian: la kamparo, la fiŝkaptado, la politiko kaj la kantino. Kaj notindas la ekzistado de
iu ekonomio de viv-tenado en kiu la viro alportas la krud-materialon kaj la virino okupiĝas