INFORMO PRI
AFRIKO:
Kontinento plena je riĉaĵoj kaj plena je malriĉeco
KIE TROVIĜAS LA PLEJ MALRIĈAJ EL LA TERO, KUN TRE MALALTA INDICO DE
HOMA DISVOLVIĜO (IHD).
Afriko estas la Kontinente kiu plej suferas kaj kiu plej bezonas nin.
Kion mezuras la IHD?
Ĝi mezuras tri ĉefaj parametroj:
1) Espero de vivo je la naskiĝo: ĝi analizas averaĝo de aĝo de la personoj
Forpasintaj en unu jaro.
En Hispanio estas 83,38 jaroj. En Afriko estas 68 jaroj.
2) Edukado: esprimas la nivelon de Leg-kapablo de la plenkreskuloj kaj Eduka
Nivelo atingita (Unuagrada, Mezgrada, Universitato).
3) Nivelo je Inda Vivo: Ĝi mezuras la alirecon al la ekonomiaj resursoj necesaj por
ia Inda Viv-Nivelo.
PRITAKSO DE LA INDEKSO DE HOMA DISVOLVIĜO:
IDH 0 = Nula homa disvolviĝo
IDH 1 = Plejalta homa disvolviĝo.
Ia IDH de 0,500 estas TRE MALALTA Disvolviĝo
En la suba tabelo ni prezentas iujn bazajn datumojn por taksi la situacion de Afriko:
Mapo de la Indekso de Homa
Disvolviĝo de la mondo (IHD)
0,950 kaj pli= Plej
granda Disvolviĝo.
0,350 kaj malpli = Plej
malalta Disvolviĝo
Ekstrema
malriĉeco
o
La sklaveco de la
afrikaj virinoj
La dramo de la akvo
En la 1ª kolumno estas la afrikaj landoj.
En la 2ª kolumno los elmigrintoj de ĉiu lando.
En la 3ª kolumno la MEP (Malneta Enlanda Produkto por persono kaj jaro. Ekzemple:
por iu civitano de Angolo estus 2201 eŭroj jare kaj por ĉiu ulo de Burundo estus 261
eŭroj jare, t. e. ¡75 €-centonoj tage!
En la 4ª kolumno aperas la kuracistoj por ĉiu 10-milo da loĝantoj. Ekzemple: En Angolo
estus 2,1 kuracistoj por ĉiu 10-milo da loĝantoj, kaj en Burundo nur 1 (En Hispanio 61,2) .
La Sub-Sahara Afriko registras la 70 % el la patrinaj mortoj de la
m
ondo, kie ĉiutage
forpasas 800 virinoj pro problemoj en rilato kun la gravediĝo.
En la 5ª kolumno aperas la procento je malriĉuloj de ĉiu lando: En Angolo malriĉas 37 %, t. e.
el ĉiu 100 personoj estas malriĉaj 37, kaj en Burundo, el ĉiu 100 personoj estas malriĉaj 65.
En la 6ª kolumno estas la IHD (Indekso de Homa Disvolviĝo) de ĉiu lando, kiun ni supre
eksplikis.
Ĉi tiu indekso diras al ni kiel bonstatas ĉiu lando: Angolo, kun nur 0,581, statas tre malbone,
sed statas eĉ multe pli malbone Burundo, kiu havas Indekson je nur 0,433.
La datumoj de ĉi tiu tabelo rilatas al 2021-2022.
La RUĜ-koloraj datumoj rilatas al landoj kies IHD eĉ ne atingas la 0,500, kiuj tial tre
malbonstatas. Multaj afrikaj landoj, pro la Klimat-Ŝanĝo (pluvegoj kiuj detruas domojn,
rikoltojn, terojn kaj homojn, kun konstantaj sekecoj), troviĝas en situacio de ekstrema
malsato. Ekzemple: en Somalio (IHD 0,371) 12 milonoj da personoj troviĝas en situacio je
morto pro malsato kun la 5-a pluva etapo ne-realigita.
La milito de Ukrainio estas okazigante enorman damaĝon, ĉar 25 afrikaj landoj dependas el
la provizado je tritiko el Rusio y Ukrainio, kio plialtigis la malabundon kaj la prezoj de la
bazaj nutraĵoj: kilogramo da terpomoj plialtiĝis de 0,14 € al 0,62; kilogramo da fazeoloj
plialtiĝis de 0,23 al 1,17.
92 % el la provizado de tritiko al Somalio dependas de Rusio, y la dependiĝo de Eritreo estas
100%. Fakte, la prezo de kilogramo da tritika faruno triobliĝis. Rusio kaj Ukrai nio provizas
29 % el la tritiko, 24 % el la hordeo kaj 15% el la maizo el la tuta mondo, samkiel 69% el la
heliant-oleo.
La tutmondiĝo estas portante la sekvojn de la milito al la tuta mondo, sed multe pli al la
malriĉaj landoj, tio estas, MALRIĈIGITAJ.
La malvarmaj ciferoj de la statistika tabelo enhavas senfinajn suferojn, ne nur de la pli ol
13.000 afrikaj mortintoj, en la procezo de elmigrado, dum la lastaj 8 jaroj, plejmulte el ili
dronintaj en la Mediteraneo, Atlantiko, aŭ transirante la dezerton, sed ankaŭ de siaj devenaj
familioj, kiuj perdis ilin por ĉiam. Inter ili estas pli ol 800 infanoj kaj multaj aliaj homoj, pri
kiuj ne estas registro.
En la tabelo ni vidas ke Afriko havas pli ol 26 milionojn da elmigrintoj.
Estas 19 afrikaj landoj kie oni enspezas eĉ ne 1000 eŭrojn jare kaj por persono, dum en
Hispanio oni pretersuperas averaĝon je 30.000 eŭroj.
Preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj havas tre malmultajn kuracistojn por dekmilo da loĝantoj: ili havas
nur averaĝon de 3,7, dum en Hispanio estas 61,2 kuracistoj por ĉiu 10-milo da loĝantoj.
Milionoj da afrikanoj vidas eĉ ne unu solan kuraciston laǔlonge de sia tuta vivo.
Estas malriĉaj aŭ tre malriĉaj 42,6 % el la loĝantaro, kaj en 31 landoj, t. e., pli ol duono el
Afriko pretersuperas 45% da malriĉuloj aŭ tre malriĉuloj.
La averaĝa IHD de Afriko estas nur 0,689, kaj tiu de Hispanio estas 0,906, multe pli alta kaj
eĉ tiele ni havas multajn personojn suferante grandajn problemojn kaj necesojn.
La IMS (Interprofesia Mínimuma Salajro) averaĝa de 37 afrikaj landoj, el kiuj ni havas
datumojn, atingas eĉ ne 60 eǔrojn.
Vivi de rubo kaj kun
rubo. En Afriko estas
la plej granda tekno-
logia rubujo en la
mondo, fonto de
danĝera poluo.
Plej malbone estas por la 17 landoj kiuj ankoraǔ restas kun un IHD pli malalta ol 0,500, kio
signifas ke 419 milionoj da afrikanoj estas extreme malriĉaj, inter ili estas 350 milionoj kiuj
havas eĉ ne 1 eǔron tage, kaj apartenas al familioj kie unu aǔ du infanoj mortis pro
malsato, krom tiuj kiuj mortas pro aliaj kialoj kiel kronikaj epidemioj. Temas pri personoj kiuj
multe suferas, malsatas ĉiutage kaj sen ion maĝi laǔlonge de tutaj tagoj, estas granda
maltrankvilo en la loĝantaro, ili sentas la bezonon elmigri, iri al rifuĝejoj aŭ loĝi en rubejoj
(el la 48 plej grandaj rubejoj en la mondo, 18 estas en Afriko).
En ĉi tiuj landoj la ŜMI (Ŝtata
M
alfortika Indekso
)
estas tre
alta, kio diras al ni, ke ni estas
antaŭ Malsukcesa Ŝtato, en kiu
la Registaro ne kapablas kon-
tentigi la bazajn bezonojn de la
loĝantaro; ne garantias sekur-
econ, justecon; Ne estas res-
pondo al krimo, korupto aŭ
plenumo de la leĝoj. La ŜMI
estas mezurita en poentoj, kie
0 poentoj estas totala sekureco
kaj 120 poentoj estas totala
malfortikeco. Laŭ ĉi tiu skalo,
Afriko havas averaĝe 85 poen-
tojn, kaj Eŭropo 35 poentojn.
Dek tri afrikaj landoj estas
super 90 poentoj kaj 8 pliaj
super 100 poentoj, kiel Gvineo,
Zimbabvo, Ĉadio, Sudano,
Respubliko Kongo, Somalio,
Sud-Sudano..., en kiuj homoj
estas en tre malbona situacio,
mankas la plej bazaj rajtoj kaj servoj. El la apuda mapo ni vidas, kiel estas multaj afrikaj
landoj, kie pli ol 90% de la loĝantaro eĉ ne atingas 150 € monate.
Jen la ĉefa demando: KIAL AFRIKO STATAS TIOM
MALBONE?
¿KIUJ ESTAS LA KIALOJ DE TIOM KRITIKA SITUACIO?
Sintezita respondo:
Ni iris al Afriko por negoci por akiri ĝiajn riĉaĵojn, ĝiajn terojn, ĝiajn mineralojn, ĝian lignon,
ĝiajn akvojn, eĉ ĝiajn sklavojn por intertrakti kun ili:
1) Ter-rabado:
La ter-kaptado tra la mondo nuntempe sumiĝas al proksimume 262 milionoj da hektaroj,
el kiuj 72 milionoj rilatas al Afriko, la plej fekundaj destinitaj por produkti manĝaĵojn,
agrofuelojn kaj minadon por evoluintaj landoj, uzurpitaj de milionoj da kamparanoj fare
de siaj propraj registaroj por vendi ilin al multnaciaj korporacioj subtenataj de la BM
(Monda Banko), la IMF (Internacia Mona Fonduso) kaj grandaj bankistoj de Wall Street,
profitante la mankon je proprietaj titoloj, tial afrikaj registaroj konsideras sin la veraj
posedantoj de la tero.
La aĉetintoj estas grandaj multnaciaj kompanioj el Saud-Arabio, Usono, Ĉinio, Hindio,
Britio, Kanado kaj Eŭropo. Terkaptado estas ne nur destinita por agroindustrio kaj
biofueloj, sed ankaŭ por minindustriaj operacioj. Ĝi estas distribuata tiele:
Nutraĵ-produktado: 23.050.000 hectaroj.
Brulaĵ-produktado: 27.047.000 hectaroj.
Mineral-ekspluatado: 21.902.138 hectaroj.
Milionoj da familioj restis sen la teroj kiujn ili kultivadis ekde antikvaj tempoj..
La multnaciaj kompanioj protektataj de siaj respektivaj registaroj kaj grandaj financaj
korporacioj faras monumentan kaj silentan genocidon en Afriko.
2) Klimat-Ŝanĝo: la klimat-ŝanĝo okazigita de la disvolvigitaj landoj kiu pli damaĝas
la malriĉajn landojn, efikas sur ĉio. Afriko respondecas nur pri umi minimuma proporcio
(-10%) el la Forcejaj gasoj, sed suferas tre gravajn sekvojn: en 2022 pli ol 110 milionoj da
afrikanoj estis grave damaĝitaj de klimataj fenomenoj con perdoj je 8500 milionoj kaj pli ol
5000 mortintoj, la vivo de 55 % el la afrikanoj dependas de la agrikulturo, sed la Klimat-ŝanĝo
okazigis jam malpliiĝon de 34 % el la agrikultura produktado.
Ĉi tiu produktiva malkresko signifas, ke ĉirkaŭ la jaro 2025, la nutraĵimportado de la afrikaj
landoj plialtiĝos de la nunaj 35 miliardoj al 110 miliardoj. Ĉu ili povos pagi ilin aŭ ĉu ili mortos
pro malsato?
Laŭ la Afrika Centro por Klimata Politiko, la perdoj kaj damaĝoj kaŭzitaj de Klimata Ŝanĝo
okazigos al Afriko, en la periodo 2020 ĝis 2030, perdojn kiuj povus atingi 440.000 milionoj
da eŭroj.
3) Prirabado de la naturaj rimedoj:
Afriko posedas pli ol sesdek malsamajn tipojn je mineraloj.
Mineral-produktado de Afriko en milionoj da tunoj:
Estis 15.400 milionoj da tunoj laŭlonge de nur 17 jaroj, multaj el ili kun
ega teknologia valoro: Ĉiu tuta senmezura riĉaĵo estis portita foren de
Afriko, al la plej disvolvigitaj landoj. Temis pri ia tre bedaŭrinda
novkoloniigado de Afriko.
JAROJ
Afriko sole havas trionon el ĉiuj mineralaj rezervoj en la mondo, kaj pli ol 60% el la
diversaj tipoj je mineraloj, iuj de tre alta teknologia valoro: ĝi havas 90% el la plateno,
80% el la koltano, 60% el la la kobalto, 70% da tantalo, 46% da diamantoj, 40% da oro,
fero, baŭksito, same kiel mangano, nikelo, litio, titanio, kupro, fosfatoj, nafto, ktp.
En la jaro 2022, ĉirkaŭ 200 kompanioj surteriĝis en 48 afrikaj landoj, avidaj de petrolo,
gaso kaj karbo. Totala petrol-produktado en Afriko en 2019 estis 8,452 milionoj da
bareloj kun ĉi tiuj cel-lokoj:
Ĉiuj tiuj grandegaj rimedoj estas en la manoj de eksterlandaj privataj kompanioj, kiuj
portas siajn profitojn al la bankoj de siaj respektivaj landoj aŭ al impostaj paradizoj,
kaj tiuj, kiuj kontrolas ilin, permesas la ŝtelon de grandaj riĉaĵoj el Afriko, kiu posedas
60% el la kultiveblaj teroj sur la planedo, ofte poluitaj per oleo-ekstraktado.
“La disvolviĝo estos perdita kaŭzo en Afriko dum ni daŭre deprenos miliardojn ĉiujare
pere de la ekstraktaj industrioj de multnaciaj firmaoj”.
4) Manko je teknologia disvolviĝo: Granda parto de krudaĵoj estas
komercita en financaj merkatoj, kiuj evitas la kontrolon de politike malfortaj
produktantaj landoj: ĝi estas la batalo de argila poto kontraŭ fera poto.
En Afriko ĝenerale mankas teknologia evoluo, do ili eksportas siajn krudaĵojn, kaj tiel la
aldonvaloro de ilia traktado iras al landoj teknike pretaj por prilabori ilin.
70% de la produktado de kobalto venas de la Demokratia Respubliko Kongo, sed 80% de ĝi
estas rafinita en Ĉinio.
Tute ne interesas ke Afriko havu ĉi tiun teknologion, kaj se la koncerna registaro trudas
sian traktadon ĉe la fonto, kiel ili faras en Zimbabvo, Tanzanio aŭ Ruando, ili fine devas
fari tion en multnaciaj uzinoj kiel Anglo American.
5) La senarbarigo: Afriko registris la plej altan jaran indicon de senarbarigo inter
La plej poluaj landoj estas:
Ĉinio, Usono kaj Hindio,
sed pagadas, spiradas kaj
manĝadas ĝin ĉiuj ni
2010 ĝis 2020 kun perdo de 3,9 milionoj da hektaroj da arbaro, ĉu por unukulturaj bienoj aŭ
por arbohakado-ekspluato, kun tre grava damaĝo por la loĝantoj kiuj kultivis ilin, por la
ekosistemoj, la malapero de pluvo, la flaŭro, la faŭno kaj la akvostreso kiuj draste malpliigis
la haveblecon de akvo.
6) Detruaj insektaj invadoj, ligitaj al Klimata Ŝanĝo, rapide elĉerpas
kultivaĵojn kaj vegetaĵaron, malsatantaj brutaron kaj sekve la vivtenon de milionoj da
homoj.
7) La indiferenteco de la riĉaj landoj, kiuj en nur unu monato mobilizis 16
miliardojn da eŭroj por respondi al la milito en Ukrainio, kaj nur 88 milionojn el la 4.400
kiujn UN petis, kontraŭ la malsato en Somalio, Etiopio kaj Kenjo, kiu; ĉiutage mortigas
pli ol 1 000 homojn, kaj suferas la plej malbonan sekecon en jardekoj pro Klimata
Ŝanĝo, al kiu ĉi tiuj tri landoj kontribuas per nur 0,1%..
8) La ĉiama marĝenigo de la virinoj en ĉiuj aspektoj de la vivo. Se en preskaŭ la tuta
mondo virinoj estas en malfavora situacio, des pli en Afriko ĉar ili estas submetitaj al pli
granda grado de vundebleco kiel rezulto de malmulte da aliro al sano, edukado, heredo kaj
proprieto de tero, kaj estas laŭleĝe diskriminaciataj, krom esti submetitaj al kruelaj antikvaj
ritoj kiel ekzemple ina genitala kripligo, kiu, malgraŭ esti ĉiam pli malpermesita, nur en 2013,
121,4 milionoj da virinoj estis mutilitaj. Tamen, la virinoj estas tiuj, kiuj subtenas la familion:
kiam ili malsukcesas, la familio malaperas. Ili ĉiam pli batalas por siaj homaj rajtoj, ekzemple
atinginte, ke pli ol duono de afrikaj landoj subskribis la protokolon pri Virinaj Rajtoj en
Afriko.
PROMOCIANTINOJ DE EVOLUADO
Aliaj kialoj: l la politika kaj juĝa korupto, la subaĉeto kaj uzuro de multnaciaj, terorismo,
milita elspezo, militoj, malstreĉo de internaciaj organizaĵoj...
ALIAJ BILDOJ, KIUJ ILUSTRAS ĈI TIUN INFORMON:
Senarbarigo:
Ĝi ampleksas enormajn
areojn
,
detruas biodivers
-
econ
, m
alplenigas kaj
m
al-
riĉigas la teron kaj ruin-
igas la
m
algrandajn farm-
istojn.
Ministo de Ganao eliras el iu minejo de oro:
Unukulturado:
Metiaj
Ministoj
Easte de la
D
e
m
okratia
Respubliko
de Kongo
Metia or-
minejo en
Kongo
Ministaj infanoj
En Afriko
Kabano de diamant-ministoj en Angolo: Kia
terura ironio!!
Grandaj industriaj minejoj, kiuj tre erozias la teron
kaj poluas ĝin tiel ke ĝi restas neŭzebla por la
agrikul turo kaj ofte ankaŭ sen akvo por la loĝantaj
komunumoj.
En 2018, laŭ statistiko de
Kimberley Process, la
totala kvanto de krudaj
diamantoj produktitaj de
Angolo estis 8,4 milionoj
da karatoj kun valoro de
ĉirkaŭ 12 miliardoj da
eŭroj.
Rafinejo de afrika Kobalto en Ĉinio, kiu profitas la
plusvaloron...
Jen kiel la evoluintaj
landoj traktas Afrikon:
Evidentas, ke tio, kion ni faras kun Afriko, estas
terura maljusteco: dum ili mortas pro malsato
kaj suferas sklavlaboron, ni montras en niaj
juveloj la brilon de ilia oro kaj la brilojn de iliaj
diamantoj.
Ĉada Lago: antaŭ la klimata ŝanĝo ĝi estis eta maro, nun nur izolitaj
lagetoj, ĉar ĝi perdis 90% de sia surfaco en nur 40 jaroj, pasante mezuri
25.000 kvadratajn kilometrojn al nun havi nur 2.500, el kiuj dependis 40
milionoj da homoj por havi trinkakvon, fiŝkaptadon kaj aliajn
kultivaĵojn.
Jen kiamaniere Afriko estas vendita
kaj aĉetata, sen la afrikanoj...
La evoluintaj landoj, kun niaj bankoj
kaj niaj multnaciaj kompanioj, estas la
malamikoj de Afriko.
Kiel estas tio ke ekzistante tiom multe nuntempe en ĉi
tiu mondo, iuj havas tiom multe, kaj multaj aliaj
posedas tiom malmulte?
Tia kia ĉi tiu mondo statas, aŭ ni ĉiuj montras solidarecon
unu kun la alia, aŭ neniu el ni havos estontecon. Sed ĉar
ĉiuj kaj ĉio volas havi estontecon, nia engaĝiĝo al
solidareco devas esti ĉiam pli firma kaj pli granda por la
bono kaj feliĉo de ĉiuj kaj de la tuta Kreitaro.
NOTO:
Jen ekzemplo, kiu konfirmas tion, kio estis dirita
en la antaŭaj paĝoj:
Proksimume 5.000 blank-rasaj familioj
monopoligas pli ol duonon de la tuta kultivebla
tero en Namibio (kiu havas areon de 824.292
kvadratajn metroj), inter ili iu galego, José Luis
Bastos Carballo, kiu posedas bienon de 100.000
hektaroj, kiun vizitis politikistoj, financistoj,
toreistoj, aktoroj kaj elitaj sportistoj serĉantaj
ĉas-trofeojn, kontraŭ pago de 6000 eŭroj
semajne (Fonto: Vikipedio).
Namibio posedas unu el la plej gravaj merluĉ-
kaptejoj, kie Bastos posedas grandan fabrikon
kune kun Pescanova kaj aliaj firmaoj, kiuj
laŭtakse kaptas 7 el ĉiu 10 merluĉojn kaptitajn en
Namibio, pro kio miliardoj da namibiaj dolaroj
venas al Hispanio kaj aliaj landoj. La mono ne
estas investita en Namibio. Ne estas plusvaloro
por Namibio en la fiŝkapta industrio... La riĉeco
forlasas Namibion, dum triono de la geloĝantoj de
la lando vivas per malpli ol 1 eŭro ĉiutage.
La plej granda fiŝkaptista kompanio de Islando
pagis pli ol 70 milionojn da dolaroj en subaĉetaĵoj
al namibiaj politikistoj kaj oficialuloj, dum S-ro
Bastos malkaŝe deklaris, ke li fiŝkaptas super la
kvoto kaj tute ne zorgas pri monpunoj. (Informo
en Heimildin 11/13/2019; rtve23/07/2013)
IUJ DATUM-FONTOJ POR ĈI TIU INFOR MO:
UN, FAO, WMO (Monda Meteologia Organizo), Afrika Centro por Klimata
Politiko, Honest Accounts, Eos Data Analytics, Land Matrix, GRAIN, PNUD, Datos-
macro, Mundo Negro, Umoya, AFRICA @COOP27, OXFAM INTERMON. OIT-
ILOSTAT.
Verkis: Faustino Vilabrille Linares