ecoj, kaj kunlaboras kun la Asocio de Cidroverŝist(in)oj kiu ĝin organizas. La celoj de la jara festo de la Oficiala
Ĉampioneco estas:
*Agnoski kaj plibonigi la kategorion de la cidroverŝist(in)o taksante la manieron kiel ĉi tiu trinkaĵo estas servita.
*Krei kategorion de profesiaj cidroverŝist(in)oj , kiuj reprezentas la lokojn, kie ili kutime laboras.
*Antaŭenigi kaj plibonigi la asturian bildon per verŝado en la diversaj urboj de la regiono
Lastatempe en Villaviciosa okazis la responda verŝada konkurso al la jaro 2021 pro la lokaj festoj, honore al la
Virgulino del Portal, patronino de la urbo, en kiu partoprenis 34 verŝist(in)oj. La vendon de glasoj anoncantaj la
eventon, la Organizo decidis asigni al la Kanceresplorado.
Ĉi tiu unua eldono, promociita de la Reguligita Konsilio de la DOP Sidra de Asturio kunlabore kun la Asocio de
Cidroverŝist(in)oj de Asturio, traktas dinamikan formaton de 4 programeroj, en kiuj la matĉoj de la pariĝoj
okazos ekde la oka finalo, kvaronfinalo, duonfinalo kaj finalo, kun la ideo proklami la Mondĉampionon de
verŝado 2020. En ĝi partoprenas la 16 plej bone klasifikitaj de la Aŭtonoma Ĉampioneco, kiuj estos transiritaj
pro sia pozicio en la menciita klasifiko (1-a kontraŭ 16-a, 2-a kontraŭ 15-a, 3-a kontraŭ 14-a...) al rekta elimino.
La gajnintoj de tiu unua fazo iros rekte al la sekva fazo, forigante la venkitajn kontraŭulojn. La taksadskalo de la
ĵurio koncentriĝos pri analizo de la tempo necesa por verŝi la 6 “kuletojn” (maksimuma poentaro de 6 poentoj),
la kvanto, kiun la glasoj enhavas (maksimuma poentaro de 60 poentoj), kaj la stilo kun kiu ili verŝas la cidron.
Rilate al la konkurso por venki la rekordon Guinness pri samtempa verŝado, ĝi okazas la lastan semajnofinon de
Aŭgusto, sur la Poniente-strando de Gijón. La nombro de partoprenantoj en la jaro 2017 estis 9.403 kaj en la
jaro 2018 estis kontrolitaj 9.580 partoprenantoj. La konkurso post plurjara ripetado jam fariĝis klasikaĵo. Dum
pli ol du horoj, miloj da homoj fervoraj partopreni, eltenas longajn vicojn atendante por povi aliri la strandon
per la aliroj rajtigitaj de la Organizo kiu tiamaniere eblas kalkuli la nombron de partoprenantoj, kiuj estos
atestitaj de grava notario de la urbo. Laŭ kalkuloj de la Organizo, pli ol 30.000 litroj da cidro konsumiĝas en la
konkurso kaj ĉirkaŭ
10.000
glasoj kun
m
alsa
m
aj bildoj je ĉiu jaro estas vendataj.
D
u
m
la atendado por la ko
m
enco
de la konkurso la sakŝalmo-bando Villa de Xixón, distras la konkursantojn per popolaj asturaj kantoj.
De tempo al tempo laŭtparoliloj instalitaj en la konstruaĵo, kie troviĝas la organizantoj de la evento, anoncas al
la publiko la nombron de eblaj konkursantoj, kiuj eniras la plaĝon. Ĉi tiuj devas esti provizitaj per glaso, aĉetebla
en rajtigitaj butikoj kaj kies totala kvanto servos kiel donaco al la Asocio Alarde (artlernejo por handikapuloj). La