La Internacia Descendo aŭ Malsupren-navigado de la Rivero Sella,
populare konata kiel la pirogo-festo (fiesta de les piragües en la
asturia lingvo), okazas en la unua sabato de la monato aŭgusto
(kondiĉe ke ĝi estu post la 2-a tago de la monato) inter la urboj
Arriondas (starto) kaj Ribadesella (fino de la itinero ) en distanco de
20 km., t. e. la lasta sekcio de la rivero Sella ĝis ĝia enfluejo en ĉi-
lasta grandurbo.
La descendo de la Rivero Sella, konsiderata de Universala Turisma
Intereso, estas organizata de la Hispana Federacio de Pirogismo,
kaj delegite de CODIS (Organiza Komitato por la Internacia
Descendo de la Sella-Rivero) kaj la Federacio de Kanuado de la
Princlando de Asturio..
La instigantoj de tiu ĉi festivalo estis tri amikoj: Dionisio de la
Huerta, Manés Fernández kaj Alfonso Arguelles, kiuj antaŭe faris
ekskurson tra alia Asturia rivero: Piloña.
Estas en 1932 kiam estas konstatite ke la komenco estas en
Arriondas kaj la fino de la itinero en Ribadesella. Dionisio de la
Huerta decidas ke la descendo devus esti sabate, ĉar tio estis la tago
kiam pli da homoj povus vidi ĝin ĉar tiel ĝi koincidus kun
merkattago en Arriondas.
Ekde tiu malproksima dato ĝi estas festata ĉiujare , la unuan sabaton
post la 2-a de Aŭgusto. En ĉi tiu jaro de 1932, estis festita la unua
eldono de la descendo kiel konkurso, ĉar ĝin partoprenis dek tri
kanuistoj el urboj Oviedo, Gijón, Infiesto kaj Ribadesella, donante al
ĝi la karakteron de Provinca Descendo. Estis en la jaro 1935 kiam
alvenis la unuaj sursriboj de ne-asturiaj kanuistoj.
Pasis 7 jaroj sen okazigo de iu festo pro la Hispana Enlanda Milito,
sed jam en 1951 la unuaj eŭropaj partoprenantoj el Italio kaj
Portugalio aliĝis.
Iom post iom pli populariĝis la Descendo de la Rivero Sella kaj jam
en 1994 pli ol 1.400 pirogoj ekis sur la bordo de la rivero, en
Arriondas, en kiu ĝi estas nuntempe konsiderata la plej grava evento
en la monda kanuado.
La tagojn antaŭ la dato de la festo de la Descendo, la urboj Arriondas,
Ribadesella, kaj ankaŭ la urbeto Llovio kaj ĝia kampadejo, estas
okupitaj de amaso da kamploĝantoj kaj vizitantoj el la tuta hispana
teritorio kaj eĉ el eksterlando, kaj iliaj urbaj centroj estas baritaj al
trafiko kaj prenita da homamaso.
Partoprenantoj povas esti virinoj aŭ viroj, hispanaj aŭ eksterlandaj,
kiuj posedas la koncernan konkursan licencon por la jaro en kiu
okazas la descendo, kun minimume 60 tagoj antaŭ la evento kaj devas
troviĝi dekstren de la riverbordo kun siaj boatoj ekstere de la rivero
kaj okupante la postenojn kiuj estis asignitaj al ili. Kanuoj ankaŭ
povas esti unuopaj aŭ duoblaj.
La remiloj de la partoprenantoj antaŭ la komenco de la malsupreniro
estas ŝlositaj ene de metala strukturo reguligita per semaforo kiu
liberigas ilin kiam la semaforo ŝanĝiĝas de ruĝa al verda.
La entrepreno FEVE (Hispanaj Fervojoj de Mallarĝa Vojo) disponigas
al ŝatantoj la tagon de la Descendo, la tiel nomata “Riveran Trajnon”
kiu, ekirante de Arriondas, kuras paralele al la rivero, kaj haltas en
diversaj strategiaj lokoj por ke tiuj, kiuj elektis tiun ĉi trans-
portmanieron, povu malsupreniri por rigardi de proksime la remantojn
kaj kuraĝigu ilin per siaj voĉoj. Alveninte la Rivera Trajno, aparta
parado komenciĝas tra Arriondas kun ornamitaj veturiloj kaj
popolgrupoj. Ĝuste antaŭ la komenco de la vetkuro oni kantas la
himnojn de la kanuoj kaj tiun de “Asturia, amata patrujo”.
Je la 12-a horo tagmeze eklumiĝas la semaforoj. La verda lumo de la
semaforo igas kelkajn volontulojn malfermi la metalan strukturon cele
liberigi la padelojn kaj poste la Rivera Trajno kaj la karavano de aŭtoj
daŭrigas la Descendon tra la apud-rivera ŝoseo. La malfacilaĵoj
renkontitaj de pagajistoj en la 20 kilometroj kiuj distancas Arriondas
kaj Ribadesella estas multaj. La kontrolo-fermo estas efektivigita 30
minutojn post la alveno de la unua boato de ĉiu kategorio kaj klaso.
La hispanoj klare estis tra la historio de tiu ĉi evento, la grandaj
gajnintoj, sed ankaŭ por esti justaj necesas klarigi, ke ili ankaŭ estis
tiuj, kiuj partoprenis la plej multajn Descendojn kaj eĉ pli, tiuj, kiuj
plej bone konas la riverfluon kaj profundon de ĝiaj akvoj en
strategiaj lokoj. Ankaŭ al la granda nombro da kanuoj de la
partoprenantoj oni devas aldoni la torentaĵojn de la rivero Sella,
same kiel la ŝanĝiĝantajn nivelojn de ĝiaj akvoj, kio signifas, ke en
ĉiu eldono, la malsupreniro estas malsama.
En la tielnomita area Rokego, forkiĝo de la akvo originas du
branĉojn, postlasante “La Isla de la Boticaria” en la mezo. Se la
tajdo estas alta je la fino de la Descendo, eblas trapasi la Insulon tra
la ĝusta zono, pli proksime al la urba centro de Ribadesella kaj la
fervojo, kiu akompanas la vetkuron; male, se estas ĉe malfluso, la
Sella Internacia Subflua Organiza Komitato indikos en la Test-
regularo aŭ per posta noto, kiel oni devas plenumi la paŝon por
garantii, ke ĉiuj sportistoj estas en egalaj kondiĉoj.
En internaciaj konkursoj, Hispanio estas la klara gajninto kun 50
venkoj, sekvata de Danio kun 6, Belgio kun 3, Sudafriko kun 2 kaj
aliaj landoj kun 1. Ankaŭ en unuopaĵoj kaj paroj estas elstaraj
nomoj. Duope, kelkaj el la partoprenantoj sukcesis plurfoje gajni la
Descendon, kun malsamaj partneroj.
En la unuaj Descendoj la tempoj uzataj por trairi ekde la ponto de
Arriondas ĝis la ponto de Ribadesella ne estis taŭge kontrolitaj, sed
ekde 1945 jam komencis esti dece registritaj kaj estas fifame observi
kiel, jaron post jaro, la tempoj ankaŭ malpliiĝis de 2 horoj 15
minutoj kiuj estis kalkulita tiun jaron kaj la sekvan 1946, ĝis 1 horo
7 minutoj 47 sekundoj en la jaro 2019. Kaj eĉ en la jaroj 2013, 2017
kaj 2018 estis kontrolitaj plej bonaj tempoj sur la cellinio, kiel
ekzemple la jaro 2009, en kiu estis establita tempo de 1 horo, 1
minuto kaj 14 sekundoj kio jam ŝajnas nesuperebla afero.
La Provinca Trafika Ĉefsidejo memorigas, ke la veturiloj, kiuj
sekvas la descendon de Arriondas, devas cirkuli je prudenta rapideco, sen ke neniu
aŭtomobilo aŭ motorciklo intencu preterpasi aŭ malrapidigi, malhelpante tiujn, kiuj
singarde cirkulas.
La Internacia descendo de la rivero Sella estas nuntempe konsiderata kiel la plej grava
evento en la monda kanuado.
AFIŜOJ
La dezajnoj de la afiŝoj kiuj estis faritaj ĝis nun por anonci la Internacian Descendon de la
Rivero Sella estas de malsamaj stiloj. Kelkaj el la artistoj, kiuj desegnis ilin, estas
mondklasaj kaj tre prestiĝaj, tial estas granda nombro da kolektantoj de la menciitaj afiŝoj.
POŜTMARKOJ KAJ POŜTAĴOJ
MONUMENTO
Monumento honore al la kanuistoj
en Ribadesella, en la Promenejo
Reĝino Letizia
FOTOJ