Recenzo. Filmo | Reseña. Película |
Agora
Agora Hispana filmo de la jaro 2009, reĝisorita de Alejandro Almenábar, kun scenaro lia kaj de Mateo Gil. Muziko de Dario Marianelli, kaj fotografio de Xavi Giménez. Produktita de Fernando Bovaira. Geaktoroj: Rachel Weisz, Max Minghella, Isaac Gutiérrez, Ashraf Barhom, Michael Lonsdale, Rupert Evans, Richard Durden… Temas pri historia dramo kiu disvoviĝis en la urbo Aleksandrio, Egiptujo, ekde la jaro 391 p. K. La ĉefrolulino (interpretita de Rachel Weisz) estas la matematikiskino, filozofino kaj astronomino Hipatia de Aleksandrio, kiu estis murdita, dismembrigita kaj bruligita far la sekvantoj de la episkopo Cirilo de Aleksandrio en la jaro 415. Inspirita en la historia romano Hypatia, la virino kiu amis la sciencon (2004) de Pedro Gálvez, la ellaborado de la scenaro, kiu komenciĝis en 2005, estis farita de Amenábar mem kaj Mateo Gil kun la kunlaborado de la ekzekutiva produktoro Fernando Bovaira. La personulo de Hipatia estas menciita en la antikvaj tekstoj de siaj disciploj Sinesio de Cirene kaj Hesikio de Aleksandrio, samkiel tiu de samtempano Sokrato Eskolastiko, inter aliaj. La historio disvolviĝas en Aleksandrio, Egiptujo, en 391 p. K. dum la Malalta Romia Imperio krisolo de la antikvaj kulturoj egipta, greka kaj romia. En tiu urbo estis la Muzeo de Aleksandrio (templo de la Muzoj) ene de kiu troviĝas la Serapeum, kun la dua Biblioteko de Aleksandrio, la Cesareum, la Via Canpica, kiu trairis Aleksandrion ebligante la interkomunikadon ekde la Agoro kun la haveno kaj la Lum-turo de Aleksandrio. Estis iu mondo kiu baldaŭ estus malaperanta antaŭ la progreso de la kristanismo kiel hegemonia religio fronte al la aliaj religioj tiam ekzistantaj (la greka, romiana, greko-egipta y la judismo). Hipatia de Aleksandrio, matematikiskino, astronomino , filozofino novplatona kaj simbolo de la saĝeco estis konsiderita kiel figuro de la paganismo far la patriarkoj de Aleksandrio. Ŝajnas ke la morto de Hipatia havis rilaton kun la batalo inter la imperiestra kaj la episkopa povoj, al kio aldoniĝis la envio de la patriarko Cirilo, instiganto de la murdo, la akuzoj pri sorĉado kontraŭ Hipatia, kaj, fine, la ebla agado de fanatikaj kristanoj, iu tumulta amaso da kristanoj, de la popolaĉo, aŭ la ortodoksaj kristanoj de la ĉirkaŭo de Cirilo. La historiisto plej proksima al la eventoj, Sokrato Eskolastiko —alte taksata pro ties senpartieco—, rilatigas Cirilon kun la murdo de Hipatia, asertante ke «ĉi tiu faro alportis ne malgrandan malhonoron tiel al Cirilo kiel al la eklezio de la aleksandrianoj». Cirilo devas esti konsiderata altgrade responsulo, ĉar li estis instiganto de la kampanjo kontraŭ la filozofino, kiel rimedo por kontraŭbatali la imperiestran prefekton kaj ĉi ties politikan grupon, kontraŭan al la troigoj de la Patriarkeco. Ene de la areo kie troviĝas la Muzeo de Aleksandrio kaj la Serapeum, Hipatia instruas pri matematiko, astronomio kaj filozofio la filojn de la elito de Aleksandrio. Inter siaj lernantoj estas Oresto (la aktoro Oscar Isaac) kaj Sinesio (la aktoro Rupert Evans). Oresto –kiu iam estos la romia Prefekto en Aleksandrio– enamiĝas al la bela kaj alloga instruistino, aspirante edziĝi al ŝi. En la urbaj kvartaloj regas malkontento, la kristanoj elmontras sian kreskantan forton primokante la paganan diaĵon Serapo, kiun ili konsideras falsan dion, paganan dion. La provoka teniĝo de la kristanoj okazigas mortigan atakon kontraŭ ili, kio estos la komenciĝo de spiralo de perforto inter la malsamaj religiaj komunumoj —kristanoj, greko-egiptanoj, judoj— kaj la diversaj pov-sferoj —la aleksandria patriarkeco kaj la imperiestra aŭtoritato—. En la unua kontraŭfrontiĝo Teono de Aleksandrio, patro de Hipatia, estas mort-vundito. La perforto kreskas senkontrole kaj la venĝo ekregas en Aleksandrio. La kristanoj, multenombraj kaj bone organizitaj sieĝas la sakralan areon. En tiu drameca situacio Hipatia protektas siajn lernantojn, ĉefe la kristanojn. La sieĝo pludaŭras. Ekde Romo la Imperiestro proklamas la tujan forigon el la areo de ĉiuj ĝiaj enloĝantoj legitimante la kristanojn. La situacio estis senespera. La forigo estas plenumata: la konstruaŭaĵoj estas disrabataj kaj detruataj. Sed daŭre ne regas paco. La provoko de la kristanoj al la judoj en iu teatra spektaklo kaj la manko de respondo far la aŭtoritatoj igas ke la judoj agadu per si mem —per iu kaptilo en kiu pereas multenombraj kristanoj— sed kiu utilas nenion ĉar la judoj estos fine masakritaj kaj forpelitaj el la urbo. Los kristanoj plifirmigas sian povon kaj uzas ĝin senkompate. La forigo de Hipatia kaj ĉi ties sekvantoj el la oficialaj kaj emblemaj konstruaĵoj —kiuj restis en la manoj de la kristanoj— ŝajnas ne sufiĉi. La kristanaj hierarkoj konspiradis kontraŭ la prefekto Oresto al kiu ili volas altrudi ke antaŭ la Biblio li forĵuru je sia fideleco al Hipatia. La vivo de Hipatia estas subdanĝere. Ŝi reprezentas la neadon de la patriarkeco kaj de la kristanaj patriarkoj: virino ne submetita al iu ajn viro, klera, fama matematikistino kaj astronomino, admirita de siaj disĉiploj, kaj kiu krome rifuzas konvertiĝi al iu religio je kiu ŝi ne kredas. Antaŭ la Biblio, la episkopo Cirilo de Aleksandrio kondamnas Hipatian kiel paganan kaj sorĉistinon kaj ordonas ŝian ŝtonumadon. La sekvantoj de la episkopo serĉas Hipatian tra la tumultaj stratoj de Aleksandrio por ŝin mortigi. La Organizo kontraŭ Religia Misfamigo protestis kontraŭ la filmo pro tio ke ĝi “provokas malamon kontraŭ la kristanoj kaj defendas falsajn kliŝojn pri la Katolika Eklezio”. La filmo komence havis problemojn por trovi distribuantojn en Usono kaj en Italio, eble pro la kritiko kiun ĝi faras rilate al la Katolika Eklezio, kvankam fine ĝi trovis distribuantojn en ambaŭ landoj. Ĝi estis cenzurita en Egipto pro “insultoj al la religio". Rilate al la “historia” enhavo de la filmo, oni devas fari kelkajn rimarkojn: - Hipatia mortis estante 50 aŭ 60-jara, sed en la filmo aperas ĉiam la juna Rachel Weisz. - Kun la historia kono je kiu ni disponas nuntempe, ne estas certeco ke estis la episkopo Cirilo kiu devus kulpi pri la murdo. - Ne ekzistas informo kiu asertu ke Hipatia malkovris la elipsan orbiton de la planedoj. - La domo de Hipatia montras pentraĵojn kaj mozaikojn kiuj estis trovitaj en Pompejo kaj Herkulano, ne en Aleksandrio. - La palaco de Oresto enhavas iun kopiaĵon de la Kapitola Lupino, spit’ al tio ke ĝi estas mezepoka statuo al kiu oni aldonis la bildojn de Romulo kaj Remo dum Renesanco. - Aleksandrio estis urbo nov-fondita de Aleksandro la Granda kaj, do, greka. Tiel la urbo kiel la Serapeo mem estis de klasika, ne egipta , arkitekturo, ĉefe en la romia epoko kiun la filmo prezentas. - La episkopo Sinesio de Cireno mortis antaŭ ol Hipatia, do li ne povis ĉeesti en Aleksandrio en la epoko de ŝia morto, kaj eĉ malpli konsenti aŭ instigi ŝian murdon, kiel estas prezentata en la filmo. Sinesio estis lernanto de Hipatia, kiel aperas en la filmo, kaj ambaŭ havis perleteran korespondadon kiu estas iu el la ĉefaj fontoj je kiuj ni disponas pri Hipatia kaj kiu montras la respekton kiun li havis al ŝi. |
Agora Película española del año 2009, dirigida por Alejandro Almenábar, con un guión suyo y de Mateo Gil. Música de Dario Marianelli, y fotografía de Xavi Giménez. Producido por Fernando Bovaira. Actores: Rachel Weisz, Max Minghella, Isaac Gutiérrez, Ashraf Barhom, Michael Lonsdale, Rupert Evans, Richard Durden… Es un drama histórico que se desarrolla en la ciudad de Alejandría, Egipto, a partir del año 391 d. C. La protagonista (interpretada por Rachel Weisz) es la matemática, filósofa y astrónoma Hipatia de Alejandría, que fue asesinada, descuartizada e incinerada por los seguidores del obispo Cirilo de Alejandría en el año 415. Inspirado en la novela histórica Hypatia, la mujer que amó la ciencia (2004) de Pedro Gálvez, la elaboración del guion, que comenzó en 2005, ha corrido a cargo del mismo Amenábar y Mateo Gil con la colaboración del productor ejecutivo Fernando Bovaira. El personaje de Hipatia aparece mencionado en los antiguos textos de sus discípulos Sinesio de Cirene y Hesiquio de Alejandría, así como de su contemporáneo Sócrates Escolástico, entre otros. La historia se desarrolla en Alejandría, Egipto, 391 d. C., durante el Bajo Imperio romano, crisol de las antiguas culturas egipcia, griega y romana. Esa ciudad contaba con el Museo de Alejandría (templo de las Musas dentro del que se encontraba el Serapeum, con la segunda Biblioteca de Alejandría, el Cesareum, la Vía Canópica, que atravesaba Alejandría permitiendo la comunicación desde el ágora con el puerto y el Faro de Alejandría. Un mundo que iba a quedar sepultado ante el ascenso del cristianismo como religión hegemónica frente a las otras religiones existentes (la religiones griega, romana, greco-egipcia y el judaísmo). Hipatia de Alejandría, matemática, astrónoma, filósofa neoplatónica y símbolo de la sabiduría era considerada una figura del paganismo por los patriarcas de Alejandría. Parece que la muerte de Hipatia tuvo que ver con la lucha entre el poder imperial y el poder episcopal, a la que se sumaba la envidia del patriarca Cirilo, inductor del asesinato, las acusaciones de brujería y hechicería sobre Hipatia, y, finalmente, la posible acción de cristianos fanáticos, de una turba de cristianos, del populacho, o los cristianos ortodoxos del círculo de Cirilo. El historiador más cercano a los hechos, Sócrates Escolástico —muy valorado por su ecuanimidad—, vincula a Cirilo con el asesinato de Hipatia, al manifestar que «este suceso acarreó no escaso oprobio tanto a Cirilo como a la iglesia de los alejandrinos». Cirilo debe ser considerado responsable en gran medida, por ser el instigador de la campaña contra la filósofa, como medio de combatir al prefecto imperial y su facción política, contraria a los excesos del Patriarcado. Dentro del recinto donde se encuentra el Museo de Alejandría y el Serapeum, Hipatia enseña matemáticas, astronomía y filosofía a los hijos de la élite de Alejandría. Entre sus alumnos está Orestes (el actor Oscar Isaac) y Sinesio (el actor Rupert Evans). Orestes -que llegará a ser el Prefecto romano en Alejandría- se enamora de la hermosa y cautivadora maestra, pretendiéndola en matrimonio. En los barrios de la ciudad reina el descontento, los cristianos muestran su creciente fortaleza burlándose del dios pagano Serapis, a quien consideran un falso dios, un dios pagano. La actitud provocadora de los cristianos desencadena un ataque mortal contra ellos que será el comienzo de una espiral de violencia cruzada entre las distintas facciones religiosas -cristianos, greco-egipcios, judíos- y los distintos estamentos de poder -el patriarcado alejandrino y el poder imperial-. En la primera refriega Teón de Alejandría, padre de Hipatia, es herido de muerte. La violencia crece sin control y la venganza se adueña de Alejandría. Los cristianos, numerosos y bien organizados sitian el recinto sagrado. Ante esta dramática situación Hipatia protege a sus discípulos, de manera especial a los cristianos. El sitio perdura. Desde Roma el Emperador proclama la inmediata expulsión del recinto de sus moradores legitimando a los cristianos. La situación es desesperada. La expulsión se consuma: los edificios son expoliados y arrasados. Pero la paz no llega. La provocación de los cristianos a los judíos en una representación teatral y la falta de respuesta de la autoridad hace que estos se tomen la justicia por su mano -con una encerrona en la que mueren numerosos cristianos- pero que de nada servirá ya que los judíos serán finalmente masacrados y expulsados de la ciudad. Los cristianos consolidan su poder y lo aplican sin misericordia. La expulsión de Hipatia y los suyos de los edificios oficiales y emblemáticos -que han quedado en manos de los cristianos- no parece ser suficiente. Los jerarcas cristianos confabulan contra el prefecto Orestes a quien quieren obligar ante la Biblia a que abjure de su fidelidad a Hipatia. La vida de Hipatia está en riesgo. Ella representa la negación del patriarcado y de los patriarcas cristianos: una mujer no sometida a ningún hombre, culta, reconocida matemática y astrónoma, admirada por sus discípulos que además se niega a convertirse a una religión en la que no cree. Ante la Biblia, el obispo Cirilo de Alejandría condena a Hipatia por pagana y bruja y ordena su lapidación. Los seguidores del obispo buscan por las calles tumultuosas de Alejandría a Hipatia para ejecutarla. El Observatorio Antidifamación Religiosa protestó contra la película por "promover el odio a los cristianos y el refuerzo de falsos tópicos sobre la Iglesia Católica". La película en un principio tuvo problemas para encontrar distribuidores en Estados Unidos y en Italia, posiblemente por la crítica que señala en relación a la Iglesia Católica, aunque finalmente encontró distribuidores en ambos países. Ha sido censurada en Egipto por "insultar a la religión". En relación al contenido “histórico” del filme, hay que hacer algunas precisiones: - Hipatia murió entre los 45 y 60 años, mientras que la película muestra a una joven Rachel Weisz. - Con los datos históricos con los que contamos hoy en día, no existe la certeza de que fuera el obispo Cirilo quien estuviera tras el asesinato. - No hay datos que aseveren que Hipatia descubriera la órbita elíptica de los planetas. - La casa de Hipatia presenta frescos y mosaicos que se han encontrado en Pompeya y Herculano, no en Alejandría. - El palacio de Orestes contiene una copia de la Loba capitolina, pese a ser esta una escultura medieval a la que se añadieron las imágenes de Rómulo y Remo en el Renacimiento. - Alejandría fue una ciudad de nueva fundación de Alejandro Magno y, por consiguiente, griega. Tanto la ciudad como el propio Serapeo eran de arquitectura clásica y no egipcia, máxime en la época en la que transcurre la película, en pleno dominio romano. - El obispo Sinesio de Cirene murió antes que Hipatia, por lo que no pudo estar presente en Alejandría en la época de la muerte de ella ni, mucho menos, consentir o alentar su asesinato, tal como se narra en la película. Sinesio fue alumno de Hipatia, como se muestra en la película, y ambos mantuvieron una relación epistolar que es una de las principales fuentes que tenemos sobre Hipatia y que muestra el respeto que él le profesaba. |