Hispanio 2006. Direktoro kaj scenaristo: Agustín Díaz Yanes. Geĉefaktoroj: Viggo Mortensen, Unax Ugalde, Ariadna Gil, Elena Anaya, Eduardo Noriega,
Pilar López de Ayala, Javier Cámara, Enrico Lo Verso…
Menciindas tio ke ĉi tiu filmo –kies produktado estis tute hispana- estis la plej multekosta el la hispana filmaro, ĝia kosto preskaŭ atingis la sumon je 20
milionoj da dolaroj. Tiom alta buĝeto permesis kontrakti tre famkonatajn aktorojn kiel la menciitajn Viggo Mortensen en la rolo de Diego Alatriste, Eduardo Noriega
rolante kiel la Grafo Guadalmedina, Javier Cámara kiel la Graf-Duko Olivares kaj tiel tiel plu ĝis tuto da 68 geaktoroj kaj pli ol 10000 figurantoj.

La filmo Alatriste (en la hispana lingvo) baziĝas sur la fama samnoma mantel-ponarda romankolekto verkita de de Arturo Pérez Reverte.
Tiu romanaro rakontas la aventurojn de la kapitano Alatristo, la historio de spertaj veteran-soldatoj de la hispanaj Flandriaj Legioj kiuj pergajnadis sian vivon kiel dungitaj
spadistoj en la hispana ĉefurbo dum la 17a jarcento. Iliaj danĝeraj kaj pitoreskaj batal-situacioj mergigas la legantojn en la intrigojn de la Kortumo de ia Hispanio
korupta kaj dekadenca.
Kiam okazis la filmado estis jam publikigitaj kvin numeroj el tiu kolekto, kaj poste aperis kromaj aliaj. La filmo intencas resumi parton el la tiam
publikigita materialo kulminante per la morto de la kapitano Alatristo kaj siaj maljunaj kamaradoj en la batalo de Rokrojo (france Rocroy), lasta stertoro de la tiam agonianta
hispana imperio. Tiurilate, la adaptiĝo de la romanaro al la filmo ne estis tre feliĉrezulta. La film-kritikistoj koincidas pri tio ke la kunaĵo rezultinta de la
elprenitaj disaj partoj el la romanaro prezentas senkoheran rakonton en kiu perdiĝis grandan parton el la intrigo de la romano.
Tamen ne mankas meritoj en la filmo. Estas fajna la prezentado kiun ĝi faras pri la medio kaj la etoso de la Madrida Kortumo kaj ceteraj scenoj kaj okazaĵoj de la historia
epoko en kiu disvolviĝis la agado priskribita de la filmo, kiuj konstituis la fonon de la aventuroj de la kapitano Alatristo kaj ties kunuloj de la Flandraj Legioj.
Surbaze de la tiamaj pentraĵoj de Velázquez kaj Ribera oni povis rekonstrui la etoson de la epoko: la sinuecajn kaj tenebrecajn stratojn de la Madrido de la
Habsburga dinastio, la malvarmon kaj severan stilon de la tiamaj palacoj de tiu kortumo, la fremdajn batalajn scenojn de Bredo kaj Rokrojo, la vestaron kaj aspekton de la
historiaj personoj de la filmo: Quevedo, la Grafo-Duko Olivares, la Reĝo Filipo la 4a…
Sed la ĉefa intereso de la filmo, same kiel tiu de la romanaro sur kiu ĝi baziĝas, estas la pristudo de la psikologio de tiuj dungitaj spadistoj kiuj roladis
kiel soldatoj de la legioj de tiu hispana imperio dronanta en korupteco, malefiko kaj mizero. Specialan atenton estas dediĉata al la moralaj ecoj de tiuj soldatoj
respegulataj en la simbolo de Alatristo: kuraĝo, lojaleco, rezisto, orgojlo, bonaj amikoj de siaj amikoj kaj kruelaj malamikoj de siaj malamikoj. Jen tiu estas
la pretendo de la farintoj de la filmo, sed rezultis ke la prezentataj historiaj personoj: La Graf-Duko Olivares, la Reĝo, Quevedo… kaj homtipoj: soldatoj kiaj Alatristo
kaj siaj kunuloj, inkviziistoj k.a. estas karikature priskribitaj, akcentigante tian aŭ tian trajton, sen psikologia profundeco kaj komplekseco.
Resume, la filmo ne tedas kaj krome utilas al la studanto de historio por mergiĝi en la etoso kaj la vivstilo de iu grava kaj decida etapo de la hispana historio.
|