Plej ofte la du ĉefroluloj kaŝe renkontiĝas, intencante certi
-
gi ke neniu rimarkas la rilaton inter ili. Dume, Izabela la
2-a serĉas svatantinojn por edziniĝi al ŝia filo Alfonso la
12-a. Alfonso, laca de ĉi tiu situacio, alfrontas sian patr-
inon, kaj edziĝas al María de las Mercedes. Elizabeto la 2-a
ne ĉeestis la ceremoniojn ĉar ŝi ne aprobis la geedziĝon.
Bedaŭrinde, post 5 monatoj da geedzeco, María de las
Mercedes malsaniĝis grave per tifo kaj mortis. Ĉe la fino
de la filmo, Alfonso XII vidiĝas kor-rompita pro la morto
de sia edzino.
La scenaro de la filmo intermetas la romantikajn scenojn
de la historio de la geamantoj kun historiaj eventoj, kiuj
kondukis al la Restarigo de la monarkio en Hispanio: la
militista puĉo de Generalo Martínez Campos en Sagunto,
la eniro de Alfonso XII en Madrido. Aperas ankaŭ kiel
duarangaj roluloj gravaj historiaj personuloj kiel Cáno-
vas del Castillo kaj Práxedes Mateo Sagasta. Estas rimark
-
indaj la scenografio kaj la fideleco per kiuj la modo de la
elizabeta epoko estas reproduktitaj.
La filmo havis duan parton kun la titolo Kien iras, trista
ci?, de la samaj direktoro kaj scenaristoj, kiu pritraktas
la jarojn post la morto de la reĝino, la dua geedziĝo de la
reĝo Alfonso la 12-a kun María Cristina de Habsburgo.
La titoloj de ambaŭ filmoj baziĝas sur populara kanto,
kiu komencis aŭdiĝi en Madrido sekve de la morto de Ma
-
ría de las Mercedes:
¿Dónde vas, Alfonso XII,? ¿dónde vas triste de ti?
Voy en busca de Mercedes, que ayer tarde no la vi.
(Kien iras ci, Alfonso la 12-a? Kien iras, trista ci?
Mi iras serĉe de Mercedes, Kiun hieraŭ ne vidis mi)
Baldaŭ ĉi tiu kanzono furoris kaj estis inkluzivita en in-
fanaj ludoj. Sed ŝajnas ke tiu malgranda kanto ne estis no
-
va aŭ elpensita por la okazo de la morto de la reĝino, sed
estis literatura aranĝo de hispana am
-
afero el la ciklo de
amaj kaj militaj am
-
aferoj. Ĝi rakontis la historion de ka
-
valiro kiu militis en Granado kaj kiam li revenis, li mal-
kovris ke lia edzino mortis.
La dua filmo pri Alfonso la 12-a prezentas la ceteron de
lia mallonga reĝado. Proklamita la Konstitucio de 1876,
la reĝo estis ĝia fidela observanto. Paca turno de partioj,
permesis la distribuadon de la povo evitante ĝian alpre-
non perforte. La Konservativa Partio kaj la Liberala Par
-
tio, ekde 1881 alternis en la regado de la lando. Li re-
edziĝis kun María Cristina de Habsburgo-Lorena, arki-
dukino de Aŭstrio, kun kiu li havis postmortan filon, la
estontan Alfonso XIII. Suferado de tuberkulozo, liaj de-
voj kaj lia nokta diboĉado malbonigis lian malsanon. Don
Alfonso mortis la 25-an de novembro de 1885.