Originala titolo: AMADEUS
Jaro: 1984
Daŭro: 161 minutoj (180 minutoj la versio de la reĝisoro)
Lando: Usono
Reĝisoro: Miloš Forman
Scenaristo: Peter Shaffer
Muziko: Neville Marriner
Fotografio: Miroslav Ondrícek
Geaktoroj: Frank Murray Abraham, Tom Hulce,
Elizabeth Berridge, Roy Dotrice, Simon
Callow, Christine Ebersole kaj Jeffrey Jones
Produktoro: Saul Zaentz
«Amadeus» estas usona filmo de la jaro 1984 reĝisorita
de Miloš Forman kaj loze bazita sur la vivo de la kompon
-
istoj Antonio Salieri kaj Wolfgang Amadeus Mozart. Oni
devas klarigi, ke la supozata rivaleco inter Mozart kaj
Salieri estas literatura rimedo transdonita al la filmo-
scenaro kaj ke ĝi ne havas historian fundamenton. La sce
-
naro estas adapto de la teatraĵo «Amadeus», de Peter Shaf
-
fer. La filmo ricevis 40 premiojn, inkluzive: ok Oskaroj,
kvar BAFTAoj, kvar Orpalmoj, kaj Premio de la Ame
-
rika Sindikato de Reĝisoroj.
Intrigo: La filmo rakontas la vivon de Wolfgang Ama
-
deus Mozart (Tom Hulce), rakontita de Antonio Salieri,
la antagonisto laŭ la filmo (F. Murray Abraham). La his
-
torio, kiu ne estas kronologia, komenciĝas kiam la mal
-
juna Salieri provas sin mortigi post sin konfesi kulpa pri
la murdo de Mozart, kiu ne estus mortinta pro strikte na
-
turaj kaŭzoj. La servistoj de Salieri, post perforta faligo
de la pordo malantaŭ kiu estis la sanga kaj forvelkanta
maljunulo, komencas ŭrĝan translokigon de la korpo al
sanatorio. Tie, pro la minaca ebleco, ke li provos mortigi
sin denove, juna pastro estas sendita al lia dormoĉam
-
bro por aŭdi lian konfeson. La pastro, nomita Vogler, el
-
diras frazon konatan kaj ofte uzatan de religiuloj: «Ĉiuj
homoj estas egalaj en la okuloj de Dio». Ĉi tiu sendanĝe
-
ra deklaro deĉenigas la plej profundan rankoron de Sa
-
lieri, kiu sarkasme respondas: «Ĉu vere estas tiele ...?»
Post ĉi tiu frazo, li decidas rakonti pri siaj gloraj jaroj ĉe la
kortego de la Imperiestro de Aŭstrio. Rakonto plena de ĵaluzo,
vulgareco kaj ankaŭ malsana admiro. La ambicia Salieri, an
-
koraŭ junaĝe, interkonsentis kun Dio; la knabo donus al Li
sian ĉastecon kaj sian fervoron labori ŝanĝe de ricevo de gran
-
da muzika talento por glori la kreinton per siaj komponaĵoj.
En la komenca etapo de la rakontado, Salieri ankoraŭ ne estis
renkontinte persone Mozart-on, sed li aŭdis pri li kaj ankaŭ
estis sekvanto de ties muziko. Antonio Salieri admiris la kom
-
ponaĵojn de Mozart kaj tre ekscitis lin la eblo renkonti tiun
en literatura salono, al kiu li estis invitita, kaj en kiu iuj el la
verkoj de Mozart estus prezentataj subgvide de la komponisto
mem. Tamen, kiam li finfine trovas Wolfgang-on, Salieri estas
seniluziigita ĉar ties vulgara personeco ne egalas la grand-
econ kiun li imagis. Fakte, la unuan fojon, kiam li koincidas
en iu salono kun Mozart, li trovas la junulon rampante sur-
planke kaj ludante kun sia estonta edzino Konstanza Weber
(postkurante ŝin kaj farante obscenajn ŝercojn).
Salieri, kiu estis fervora katoliko dum sia tuta vivo, ne povas
toleri, ke Dio elektis estaĵon, kiun li konsideras malestim
-
indan kaj ne lin, kiel la ujon de tia pura donaco, do li finas
rezigni pri sia religio kaj ĉagrenita falas en sian malgajan am
-
bicion, jam neatenteblan. Post serio da malfeliĉaj eventoj,
kiuj ligas ambaŭ rolulojn, Salieri decidas fari ĉion laŭ sia
eblo por ruinigi la bildon de Mozart, kiun li admiras kaj sam
-
tempe abomenas. Dum la cetero de la rakonto, Salieri ŝajnigas
esti amiko de Mozart sed fakte li klopodas detrui la reputa-
cion de la komponisto kaj iom post iom malpliigi la sukce-
son de ties muzikaĵoj. Tamen multfoje la interveno de Salie-
ri mem antaŭ imperiestro Jozefo la 2
-
a estis la sola afero, kiu
permesis al Mozart, por kiu li sentas simpation, postvivi.
La rakonto, komence humura, brila kaj eĉ ŝatinda, prenas
pli kaj pli malhelajn tonojn, ĉar Salieri detruas ĉiun fade-
non, kiu ligis Mozart al la vivo: geedzecon, kiu travivis la
opozicion de ambaŭ familioj, reputacion forĝitan ekde ties
frua infanaĝo kaj fine ties sanon. La lasta sceno montras la
entombigon de la miskomprenita geniulo, sen iu ajn identigo,
en komuna tombo. Ĉirkaŭe pluvas, kaj la solaj, kiuj restas
por vidi lin veturi al la panteono, estas Konstanza kaj Sa-
lieri mem, la du homoj, kiuj amis lin. Konstanza lian perso-
non kaj Antonio Salieri lia neripeteblan geniecon.
Salieri metas finon al sia rakonto, lasante la pastron surpriz-
ita, kiu en lasta peno savi lian animon, demandas lin, ĉu li be
-
daŭras antaŭ Dio, kion li faris, kiam li estas respondonta, fleg
-
istino de la sanatorio venas kaj forportas lin por matenmanĝo.
Antaŭ la foriro, Salieri diras al la pastro, ke li ne zorgu pri li,
ĉar li nun estas «la sanktulo de la vulgaruloj», lasante la pas-
tron konfuzita. Dum la flegistino forportas Salierion per rul-
seĝo, ĉi tiu, jam tute freneza, komencas «absolvi» ĉiujn pacien
-
tojn, nomante ilin vulgaruloj... La lasta bildo montras la kom
-
poniston feliĉa dum eskortado, samtempe ke oni aŭdas la ridon
de Mozart, kiu tiom incitis Salieri. La bildo nigriĝas kaj la fil
-
mo finiĝas.
Amadeus estis komence teatraĵo verkita de brita dramisto
Peter Shaffer en 1979. Ĝi estis ludita en Londono, kun Paul
Scofield kiel Salieri kaj Simon Callow kiel Mozart. Ian
Mckellen gajnis la Tony-Premion pro sia enkarniĝo de Sali-
eri kaj Tim Curry estis kandidato en 1980 pro lia ludado de
la rolo de Mozart. En 2000, la teatraĵo estis denove prezent-
ita, kaj la aktoro David Suchet estis nomumita por la plej bona
aktorpremio. En 1981, Miloš Forman ĉeestis la Broadway-
surscenigon de Amadeus kaj alvenis al la teatron seniluzie.
Al Forman ne plaĉis la filmoj kaj biografiaj verkoj pri muzik-
istoj ĉar li trovis ilin profunde enuigaj. Tamen, post spekti la
unuan akton, li adresiĝis al Peter Shaffer kaj ekscitita, li ko-
mentis: «Se la dua akto estas tiel bona kiel la unua mi faros
la filmon». La cetero, kiel oni diras, estas historio. Kaj Peter
Shaffer kaj Miloš Forman laboris kune dum kvar lacigaj mo
-
natoj en 1982 por la verkado de la scenaro, kvankam finfine
oni agnoskis nur Shaffer kiel scenariston. La teatra libreto
malsamas en du tre gravaj aspektoj el la filmo:
- Salieri parolas al la publiko kaj ne al pastro kiam li rakon-
tas sian historion.
- La manko de muziko,
Miloš Forman prave malkovris dum li prilaboradis la scena-
ron kun Shaffer, ke la tiama filmversio havis trian rolulon:
la propra muziko de Wolfgang Amadeus Mozart. Forman su
-
gestis al Shaffer plilongigi la manuskripton, tiam montrante
tutajn scenojn de la operoj kaj muziko de Mozart por plue ilus
-
tri la malsimplan intrigon, rezultigante filmon kun scenaro tiom
solida en la teksto kiom efika en sia rolo de distrafilmo.
La intrigo de la filmo de Miloš Forman giras ĉirkaŭ Mozart,
Salieri kaj la romantika legendo pri la morto de ĉi tiu unua
komponisto. En la reala vivo, Salieri eĉ ne vidis la morton de
Mozart. Tamen estas vere, ke Mozart ricevis la komision kom
-
poni rekvieman meson, Rekviemon K.626, kiun li ne povis fi-
ni pro sia malsano. La misteraj cirkonstancoj sub kiuj naskiĝis
la verko estigis amason da romantikaj legendoj. Lasttempaj
studoj prilumis ĉi tiun misteron. La vero estas, ke grafo Franz
von Walsegg, bonega muzikadoranto, kiu gastigis muzikajn
vesperojn ĉe sia hejmo, komisiis la rekviemon.
La 14-an de februaro 1791 mortis la juna edzino de la grafo,
kiu ankoraŭ ne aĝis 21 jarojn. Honore al ŝi, la grafo von Wal-
segg volis komponi specialan rekviemon, kiu estos premierita
ĉe lia hejmo ĉe la entombigo. Tiel, li mem komisiis unu el siaj
servistoj fari ĉi tiun oferton al Mozart, sed li volis sekretigi la tu
-
tan aferon. Ĉi tio klarigas kial la servisto de la grafo aperis
kovrita kaj kapuĉita kiam li iris al la domo de la komponisto.
Fine oni malkovris, ke la grafo volis proklami sin kiel la sola
aŭtoro de la funebra komponaĵo, kiun li komisiis, kaj tiel kovri
sin per gloro antaŭ siaj kolegoj. Mozart komencis la kompon-
adon dum la lastaj monatoj de sia vivo kaj eĉ ekkredis, ke li
verkis la rekviemon por sia propra funebro pro la deliroj de la
malsano, kio kredigis lin, ke la Morto donis al li averton, por ke
li povu formi sian lastan muzikan pecon. Li komencis rapide
plimalboniĝi la 4an de decembro 1791 kiam la peco de «Lacri-
mosa» finiĝis. Tiun saman tagon, kelkaj amikoj renkontiĝis ĉe
lia domo kaj prezentis la framenton
a cappella
, dum la kompon-
isto estis enlite. La sekvan tagon, li mortis pace enlite, en la aĝo
de 35 jaroj. Laŭ la kuracistoj kaj raportoj, li mortis pro akra reŭ
-
matisma febro, kvankam tiam ekfluis la onidiro, ke li estis venen
-
ita de iu envia komponisto, fakto kiu neniam povus esti pruvita.
La 6an de decembro la kadavro estis benita en la viena katedra
-
lo kaj poste portita al la tombejo Sankta Marko, situanta 5 kilo
-
metrojn de la urbo, kie li estis entombigita. Lia edzino Constan
-
za ne povis provizi al li niĉon aŭ tombon, pro la financa emba
-
raso, kiun travivis ilia geedzeco. Kiam ŝi finfine volis meti tom
-
bon sur la kadavron de sia edzo, la entombigisto ne memoris, kie
li enterigis tiun, mistero, kiu ankoraŭ restas nesolvita hodiaŭ.
Oni devas insisti, ke la intenco de Shaffer kaj Forman ne estis
fari biografion aŭ dokumentan filmon pri Mozart; prefere la
ideo estis krei fantazion bazitan sur populara mito en la 18-a
kaj 19-a jarcentoj (Mozart kontraŭ Salieri), por prezenti la
veran temon de la verko: viro kontraŭ Dio. Tiel la filmo kons-
truas grandan miton, ke por iuj sekvantoj de Mozart estis eĉ
ofenda, kaj estis protestoj kontraŭ la ideo, kiun la produktanto
alprenis, ĉar ĝi supozeble kontribuis al damaĝo de la bildo de
Mozart kaj degradado de lia statuso de muzika geniulo al
bonŝanca stultulo. Protestoj aparte, la vero estas, ke Amadeus
montras kinematografie ekscitan kaj allogan Mozart. Iuj dife-
rencoj kun la realo estas:
- Antonio Salieri estis tre alte taksata en Vieno, kaj eĉ pli aklam
-
ata ol Mozart. Ĉi tiu estis konsiderata nerekonita muzikisto
kaj, sekve, ne trovis laboron tiel facile, kaj liaj novaj ideoj ne
kongruis kun la interesoj de la burĝaro. Ĉi tiu situacio igis la
imperiestron Jozefo la 2-a de Habsburgo diri, ke Mozart uzis
tro multajn notojn. Salieri siaflanke kutime malkaŝe agnoskis
la laboron de Mozart kaj ne sentis minacon aŭ bagateligon
la laboron de Mozart kaj ne sentis minacon aŭ malplivalor-
igon rilate al ĉi tiu. La mito pri ilia alfrontiĝo estas kreita el
tio, ke Leopold Mozart diris en letero: «Salieri kaj liaj akoli-
toj farus ĉion, por ke Mozart ne triumfu en Vieno».
- Salieri ne nur ne oferis sian ĉastecon al Dio, kiel li aperas en
la filmo, sed li edziĝis al Therese von Helferstorfer, havis sep
filinojn kaj plurajn amantojn, inter kiuj estis la aktorino kaj
kantistino Caterina Cavalieri, kiu ja aperas en la filmo,
kvankam kiel amantino de Mozart.
- La akra humursento de Mozart estis vera, same kiel lia ton
-
dra rido kiel infano. Tamen aspektoj kiel ekzemple ke Mozart
estis ano de framasonaro ne estas menciitaj en la filmo.
- Kiam en la filmo Mozart estas ĉe festo kaj kaj oni petas al li
ludi ion de Händel, Mozart diras, ke tiu ne plaĉas al li, sed
reale Mozart estis granda admiranto de Händel.
- Post kiam Mozart edziĝis al Konstanza Weber, lia patro
Leopoldo (kiu ĉiam kontraŭis tiun geedziĝon) limigis sin al
perpoŝta komunikado kun sia filo kaj neniam plu vizitis ilin.
- Salieri, pro sia pozicio kiel kortega komponisto, apenaŭ po-
vis kontakti kun Mozart kaj eĉ malpli kun Konstanza, do ili
neniam intime rilatis kiel prezentite en la filmo.
- La pianokomponaĵo, kiun Mozart ludas, kiam li alvenas
antaŭ la imperiestro Jozefo la 2-a kaj ke Salieri supozeble
verkis, estas fakte de Mozart, specife la ario «Non piú an-
drai», de La geedziĝo de Figaro.
- Emanuel Schikaneder serĉis Wolfgang por oferi al li verki
«La Sorĉan Fluton» kiam li moviĝis tra tavernoj en Vieno
kaj estis sola, ĉar tiam Konstanza estis translokiĝinta al Ba-
deno dum kelka tempo por prizorgi sian delikatan sanon, kaj
ne en la teatro, kie Schikaneder aperis kun la opono de Kons
-
tanza. Krome ambaŭ muzikistoj travivis tre malfacilan etapon
tiutempe, do la asocio bonegis por ambaŭ.
- Mozart kutime ne skribis sur bilarda tablo, kvankam estas
ĝuste, ke la ideoj venis al li dum li ludis ĝuste tiajn ludojn
kun siaj amikoj. Io, kio ne estas menciita, sed vide sufiĉe eks-
plicita, estas, ke Mozart havis certan inklinon al mon
-
ludado,
io kiu plimalbonigis lian financan situacion.
- En la filmo, Mozart hezitas instrui; fakte tio okazis male,
ĉar li ne povis permesi al si rifuzi salajron esencan al li.
- En la filmo, Mozart svenas kaj mortas horojn post la pre-
miero de «La Sorĉa Fluto». Sed fakte li ŝajne iomete svenis
dum la premiero de tiu opero, kaj li povis fini reĝisoradon de
la premiero, kaj fari kelkajn pliajn prezentojn dum iuj mona
-
toj, antaŭ ol malsaniĝi por neniam resaniĝi. Li mortis tri mo-
natojn post la premiero de sia lasta opero.
- Franz Xaver Süssmayr, la lernanto de Mozart, estis kiu
diktis la Rekviemon dum ĉi tiu kuŝis enlite, kaj ne Salieri.