En kio rilatas al Matilda, la lasta sceno en kiu ŝi aperas,
iomete antaŭ la murdo de Becket, tute ne estas historie
ebla ĉar ŝi estis mortinta en 1167, tri jarojn antaŭe. Kaj la
antaŭaj aperoj ŝiaj, de epoko kiam ŝi ankoraŭ estis viv-
anta, ne ŝajnas eblaj ĉar dum tiuj lastaj jaroj de sia vivo ŝi
loĝadis ne en Anglio sed en Normandio. Krome, ŝia rilato
kun Becket ne estis tia kian montras la filmo. Oni scias ke
la reĝo konsultadis ŝin pri politikaj aferoj. Matilda estis im
-
plikita en provoj de mediacio inter Henriko kaj Becket
kiam ili kverelis. Antaŭe malfavora al la nomumo de Bec-
ket, kiam oni petis al ŝi privatan renkontiĝon nome de
Becket por serĉi ŝian opinion, ŝi donis moderan konside-
ron pri la afero. Ŝi klarigis, ke ŝi malkonsentis kun la
provoj de sia filo kodigi la anglajn morojn -kontraŭ kiuj
Becket sintenis
-
sed ŝi ankaŭ kondamnis la fuŝan administr
-
adon de la angla Eklezio kaj la obstinecon de Becket.
Pli maltrafa estas la bildo kiun la filmo prezentas pri Ele-
onora de Akvitanio, la edzino de la angla reĝo. La reala
Eleonora de Akvitanio tute ne similis al la kompatinda vir
-
ino kiun prezentas la filmo. Ĉi tiu prezentas bildon de fe-
bla, malkuraĝa kaj bigota ino. Ŝi estis ĝuste male: estante
11 jarojn pli aĝa ol sia edzo, ŝi vivis ankoraŭ multajn ja-
rojn post la morto de Henriko la 2-a, al kiu ŝi naskis kel-
kajn idojn. Antaŭe ŝi estis akuŝanta du filinojn al sia unua
edzo, la reĝo de Francio, Ludovkiko la 7-a.
En iu el la filmaj scenoj la reĝino plendas antaŭ Henriko
tial ke li mistraktas ŝin, kaj aldonas ke ŝi plendos antaŭ
sia patro kaj sia onklo la imperiestro. Nu, la vera historia
Eleonoro de Akvitanio havis neniun onklon imperiestron
kaj krome ŝia patro estis mortinte kiam ŝi estis infanino.
Kaj ŝi tute ne estis bigotino aŭ fervora preĝantino; ŝiaj
samtempanoj, ĉefe la Eklezio abomenis ŝin pro ŝia liberec-
ana temperamento kaj vivmaniero. Ŝi estis la muzo de la
tiamaj trubaduroj kaj la vivanta simbolo kaj inspirantino
de la kavalireska literaturo. La nuntempa feminismo kon-
sideras tiun reĝinon kiel mezepoka pionirino de la virinaj
rajtoj. En la fina etapo de la konflikto inter la reĝo Hen-
riko kaj Becket, ŝi ne estis loĝanta en Anglujo sed en sia
dukejo de Akvitanio en situacio de fakta separiĝo el la re-
ĝo. Oni supozas ke ŝi demarŝis la koncesion de azilo al Bec
-
ket en la kortego de la franca reĝo, eksedzo de Eleonora.
Do ni troviĝas antaŭ realaj historiaj faktoj kaj situacioj tu
-
te malsamaj ol tiuj kiujn prezentas la filmo. Eble la scen-
aristoj de la filmo foroferis la historian veron favore al
unu el la tezoj de la filmo, konkrete, ke la amikeco de la
reĝo al Becket sufiĉe fortis por kontraŭfronti la abome-
non al ĉi tiu far la reĝinoj kaj la baronoj.