Originala titolo: Four Horsemen of the Apocalypse
Jaro: 1962
Daŭro: 153 minutoj
Lando: Usono
Reĝisoro: Vincente Minnelli
Scenaristoj: John Gay, Robert Ardrey (Surbaze de iu
novelo de Vicente Blasco Ibáñez)
Muziko: Andre Previn
Fotografio: Milton R. Krasner
Geaktoroj: Glenn Ford, Ingrid Thulin, Charles Boyer,
Paul Lukas, Karlheinz Böhm, Lee J. Cobb,
Yvette Mimieux, Katryn Givney, Paul Hen
-
reid, Marcel Hillaire
Produktoroj:
Metro-Goldwyn-Mayer, Moctezuma Films
La temo de la filmo estas bazita sur samnoma romano
de Vicente Blasco Ibáñez publikigita en la jaro 1916.
La versio estas sufiĉe libera: ja, laŭ la romano la ag-
ado okazas dum la Unua MondMilito, sed ĉi tiu filmo
situigis ĝin en la Dua MondMilito. Jam oni faris alian
filmon, en kiu aktoris Rodolfo Valentino, en 1921 kun
la sama titolo kaj temo.
La intrigo komenciĝas en 1936, en Argentino. Madaria
-
ga estas 80
-
jara patriarko de granda ranĉo de best-
bredado. Li havas du nepojn: Julio, filo de la franca
bofilo Marcelo, kaj Heinrich, filo de la germana Karl.
Henriko revenas hejmen de studado en Germanio por
riveli ke li fariĝis naziisto.
Madariaga akre rifuzas tian teniĝon kaj antaŭdiras ke
la Kvar Rajdantoj de la Apokalipso: Milito, Malsato,
Pesto kaj Morto ree atakas la Teron. Ja, li komprenas
ke la progreso de la naziismo en Eŭropo, krom la ega
misfortuno kiun ĝi alportos al la mondo, disigos la du
branĉojn de lia familio. La franca branĉo, estrata de
Julio Desnoyers (Glenn Ford), alfrontos la germanan
branĉon, la Von Hartrott, kies nazia militemo permesos
al ili okupi gravajn postenojn en la
Wehrmacht
. Fine,
kiam eksplodis la dua mondmilito (1939-1945),
ambaŭ familioj trovis sin dividitaj kaj malakordaj.
Ambaŭ familioj forlasas Argentinon, la Desnoyers des
-
tine al Francio, kaj la Hartrott al Germanio. Dum la
mondmilito, la konflikto inter la du branĉoj, unu fran
-
ca kaj la alia germana disvolviĝas sur la fono de la
germana okupado de Parizo. Julio Desnoyers kondutas
kiel bonvivanto en tiu urbo. Lia kuzo Henriko rolas
kiel SS-oficiro tie. Julio, nekuracebla Donjuano daŭre
dediĉiĝas al sia diboĉa vivo akompanita de Margue-
rite Laurier, kies edzo Etienne troviĝis en la fronto.
Dume Chi-Chi, la juna Desnoyers, eniras la parizan
Rezistadon kaj estas arestita de la naziistoj kune kun
iuj kamaradoj. La patro Marcelo Desnoyers sukcesas
kune kun Julio akiri la liberigon de la knabino dank’
al la helpo de siaj parencoj Karl von Hartrott kaj Hein
-
rich, kun la promeso, ke tio ne plu okazos.
Etienne Laurier revenas de malliberigo en malbona sta
-
to kaj estas salutita de mirigita sinjorino Lurier. Dume
Julio daŭrigas sian ŝajnan diboĉan kaj plezurigan vi-
von, sed fakte vundita de la novaĵoj pri la morto de
Chi-Chi, mortigita post esti denove arestita kaj tor-
turita. Konvinkita, ke lia propra neŭtraleco ne plu ha
-
vas sencon, li siavice eniras en la Reziston. En ĝi li
kontaktas kun Etienne Laurier, kiu proponas, ke li
renkontiĝu kun lia kuzo Heinrich en sekreta SS-rifuĝo,
utiligante sian parencecon, por permesi al la alianc-
anoj lokalizi kaj bombardi ĝin.
Julio akceptas la mision kaj renkontiĝas kun Henri-
ko en Normandio. Heinrich scias ke Julio estas en la
Rezisto (Etienne Laurier, kaptita, konfesis) kaj estas
pridemandonta lin, sed dum ilia konversacio komenc
-
iĝas furioza bombardado: la aŭto de Julio (ekipita per
signalo) permesis la aliancanajn aviadilojn lokalizi la
rifuĝon… La fina sceno montras la kvar ĉevalistojn
de la Apokalipso kiel simbolon de la misfortuno gener
-
ita de la homa perfortemo kaj egoisma konduto.