Originala titolo: LIBERTARIAS
Jaro: 1996
Daŭro: 125 minutoj
Lando: Hispanio
Reĝisoro: Vicente Aranda
Scenaristoj: Vicente Aranda, José Luis Guarner kaj
Antonio Rabinad
Muziko: José Nieto
Fotografio: José Luis Alcaine kaj Juan Amorós
Geaktoroj: Ana Belén, Victoria Abril, Ariadna Gil,
Blanca Apilánez, Laura Mañá, Loles León,
Jorge Sanz, José Sancho, Joan Crosas,
Antonio Dechent, Miguel Bosé, Paco Bas,
Greg Charles, Maria Pujalte, Claudia Gravy,
Francisco Maestre
Produktoro:
Andrés Vicente Gómez
La temo de la filmo estas bazita sur romano de Antonio
Rabinad titolita «La liberecana monaĥino», publikigita
en la jaro 1985. Ĝi estas fikcia filmo dediĉita al la His-
pana Enlanda Milito, kun originala vidpunkto: la kon-
flikto vidata flanke de liberecanaj virinoj.
La agado disvolviĝas en Katalunio, kelkajn semajnojn
post la fiasko de la frankisma puĉo de la 18-a de julio de
la jaro 1936. Mobilizitaj spontane kaj en krizo, la
milicoj de la Nacia Konfederacio de Laboro (CNT) kaj
la Unio Ĝenerala de Laboristoj (UGT), post dispremado
de la frakcioj, tenas la fronton vid-al-vide de la regula
armeo. Ĝi estas la komenco de la socia revolucio kaj la
civita milito...
En urbeto proksime de Barcelono, Maria (Ariadna Gil),
novica monaĥino, estas devigita forlasi sian monaĥejon
rekviziciitan de respublikanaj milicoj. Ŝi unue rifuĝis en
bordelo kaj poste estis akceptita de Pilar (Ana Belén),
anarkiista kaj feminista aktivulino apartenanta al la
liberecana virina organizo Mujeres Libres ("Liberaj vir-
inoj" en la hispana).
Kiam la bordelo estis fermita, al Maria restas nenie kien iri.
Timante pri sia sekureco, ŝi restas ĉe la flanko de Pilar, esper-
ante, ke la pli forta virino povas ŝirmi ŝin kontraŭ la realaĵoj
de milito, kaj de socia revolucio, kiun ŝi ne komprenas. Laŭ la
pasado de la tempo, Maria venas simpatii kun la anarkiistoj
al kiuj ŝi aliĝis, miksante sian propran religian idealon kun
anarkiisma deziro al komunuma socio fondita sur liberigo.
Kun sia grupo de liberecanaj batalantoj, plejparte konsist-
antaj el teksaj laboristinoj kaj prostituitinoj, ili aliĝas al la
Kolumno Durruti (nomita laŭ la anarkiisto Buenaventura
Durruti) kaj foriras al la fronto de la Ebro, proksime al Zara-
gozo. Iom post iom Maria adoptas liberecanajn ideojn. Ili
ankaŭ partoprenas armitajn batalojn kontraŭ la frankismaj
ribelintoj. La malsamaj karakteroj de la virinoj kreas streĉan
etoson en la grupo. Alie estas la konvinko de la kvar virinoj
kontraŭ tradiciaj ideoj en sia propra tendaro Mujeres Libres.
Ilia grupo de milicanoj partoprenis en la kapto de la urbo
San Román (komunumo Bierge, provinco Huesca), kiu mon-
triĝis ne ĉefa milita celo. Kvankam Maria neniam prenas
fusilon por ilia milita celo, ŝi finfine iĝas sufiĉe forta por fina
inversigo de roloj, ĉar ŝi donas moralan apogon al Pilar en la
finaj momentoj de la filmo.
La eposa speco de reprezentado, en kiu la malsamaj niveloj
de konflikto fariĝas kompreneblaj per ekzemplaj portretitaj
roloj, daŭras en la plua kurso de la intrigo. Miguel Bosé,
ekzemple, ludas la rolon de defalinta pastro, kiu sin dediĉas al
la Respubliko, sed samtempe devas trakti siajn konsciencajn
konfliktojn. La filmo ne trarigardas aŭ romantikigas la mili-
ton kontraŭ la puĉistoj. Prefere, ĝi prezentas la civitajn mili-
tajn jarojn inter 1936 kaj 1939 kiel draman epokon, kiu
krom politika espero rezultigis suferon kaj mizeron kaj pos-
tulis dramajn decidojn de multaj el la implikitoj. La realisma
priskribo estis certigita, interalie, de prezentado de la agado
de historie garantiitaj figuroj. La filmo finiĝas kun la morto
de ĉiuj milic
-
soldatoj, inkluzive de Pilar, krom Maria kiu
estas sendita al malliberejo.
Se la filmo intence poziciiĝas flanke kun la virinoj, kiuj bata-
las kaj por la socia revolucio kaj por ilia specifa emancipiĝo,
ĝi ne ignoras la maltrankviligajn demandojn: la urĝaj ekze-
kutoj de dekstruloj, kaj ĉiu cetera perforto, detruo de religiaj
konstruaĵoj… ne estas kaŝitaj. Ankaŭ ne estis evitita la de-
mando pri disciplino sur la fronto kaj aliaj kontraŭdiroj de la
anarkiista mond-konceptado.