Originala titolo: SPARTACUS
Jaro: 1960
Daŭro: 197 minutoj
Landoj: Usono
Reĝisoro: Stanley Kubrick
Scenaristo:: Dalton Trumbo
Muziko: Alex North
Fotografio: Russell Metty
Geaktoroj: Kirk Douglas, Laurence Olivier, Charles
Laughton, Jean Simmons, Peter Ustinov,
Tony Curtis, John Gavin, John Dall, Nina
Foch, John Ireland, Herbert Lom, Charles
McGraw, Joanna Barnes, Harold J. Stone,
Woody Strode, Peter Brocco, Paul Lambert,
Robert J. Wilke, Nick Dennis, John Hoyt...
Produktoroj:
Edward Lewis kaj James C. Katz
La scenaro de la filmo baziĝas sur la samnoma historia
novelo de Howard Fast. En 2017, ĝi estis konsiderata
"kultura, historie kaj estetike signifa" far la Usona Bi-
blioteko de Kongreso kaj elektita por konservado en la
Nacia Filmregistro. La filmado estis farita en la hispana
urbo Alcalá de Henares, konkrete en la Pordo de Madri
-
do, la “Paseo de los Curos” kaj la “Cerros de Alcalá”.
Intrigo: En ŝtonminejo en Libio, sklavo nomita Sparta-
cus (Kirk Douglas) provas helpi maljunulon, kiu falas
elĉerpita de la pezo de sia ŝarĝo, por tio, Spartacus estas
vipita de la gardistoj. Tiam Lentulus Batiatus (Peter Us-
tinov), sklavisto kaj estro de gladiatora lernejo en Capua,
alvenas kaj decidas kunporti Spartacus. Jam en Capua,
Espartaco komencas batali trejnita de la provokema
Marcelo, emerita gladiatoro kaj igita doktoro (spertulo).
Laŭ la pasado de la tempo, Spartacus enamiĝas al sklav-
ino nomita Varinia (Jean Simmons), kiun li decidas ne
tuŝi kiam li estis devigita pasigi nokton kun li. Du romi-
anoj, Crassus (Laurence Olivier) kaj Glabro, akompan-
ataj de du patriciaj sinjorinoj, alvenas al la luktejo de
Batiatus por postuli spektaklon de batalado de du paroj
Batiatus por postuli spektaklon de batalado de du paroj da
gladiatoroj ĝis la morto, batalo malavare pagata de Crassus,
kiu ankaŭ, kiel geedziĝa donaco, donas al Glabro la ko-
mandon de la garnizono de Romo.
Crassus aĉetas Varinian kaprice, kaj por la amuzo de siaj
kunuloj aranĝas, ke Spartacus kaj tri aliaj batalu ĝis la
morto. Kiam Spartacus estas senarmigita, lia kontraŭulo,
afrikano nomita Draba (Woody Strode), ŝparas lian vivon
ribeleme kaj atakas la romian spektantaron, sed estas mort
-
igita fare de arengardisto kaj Crassus. La sekvan tagon,
kun la atmosfero de la ludus ankoraŭ streĉa pro ĉi tiu epi-
zodo, Batiatus forportas Varinian al la domo de Crassus en
Romo. Spartacus mortigas Marcellus
-
on, kiu mok
-
incitis
lin pro lia amo, kaj ilia batalo kreskas en tumulton. La
gladiatoroj superfortas siajn gardistojn kaj eskapas en la
italan kamparon.
Spartacus estas elektita ĉefo de la fuĝantoj kaj decidas kon
-
duki ilin for el Italio kaj reen al iliaj hejmoj. Ili prirabas
romiajn bienojn dum sia irado, kolektante sufiĉe da mono
por aĉeti maran transporton de la malamikoj de Romo, la
piratoj de Kilikio. Sennombraj aliaj sklavoj aliĝas al la
grupo, igante ĝin same granda kiel armeo. Unu el la nov-
alvenintoj estas Varinia, kiu eskapis liverigante sin el Cras
-
sus. Alia estas sklava amuzisto nomata Antoninus (Tony
Curtis), kiu ankaŭ fuĝis de la servo de Crassus post kiam ĉi
tiu sugestis, ke li atendis, ke Antoninus fariĝos lia seksa
sklavo. Private Spartacus sentas sin mense netaŭga pro sia
manko de edukado dum jaroj de sklaveco. Tamen li montr
-
iĝas bonega gvidanto kaj organizas siajn diversajn anojn
en malmola kaj memproviza komunumo. Varinia, nun lia
neformala edzino, gravediĝas de li, kaj li ankaŭ konside-
ras la bravan Antoninon kiel specon de filo.
La Roma Senato pli kaj pli timas, kiam Spartacus venkas
la multnombrajn armeojn, kiujn ĝi sendas kontraŭ li. Iuj
el ĝiaj membroj krias pri helpo de Pompejo, sed alia se-
natano, Tiberio Sempronius Gracchus (Charles Laughton),
sugestas, ke la romia garnizono de Glabro detruos la skla
-
vojn, kaj la senato akceptas. Gracchus, popolana kontraŭ-
ulo de Crassus scias, ke lia rivalo provos uzi la krizon kiel
rimedon por atingi la komandon de la romia armeo. Por
provi malhelpi tion, Gracchus proponas asigni kiel eble
tiom multe da milita potenco en la manojn de sia propra
protektato, juna senatano nomata Julio Cezaro (
John Gavin
).
Baldaŭ poste, la riĉa Crassus alvenas en sian luksan vilaon
kaj, post parolado kun Glabro pri la afero, iĝas al ili
evidentaj la veraj planoj de Gracchus .
Spartacus revizias novajn rekrutojn, kaj asignas al ili tas
-
kojn akorde al iliaj kapabloj. Post detruado de la romia
garnizono, Spartacus skizas sian planon fuĝi per maro,
per ŝipoj de la kilikaj piratoj, kiujn li pagus per la rab-
aĵojn kiujn la armeo de sklavoj efektivigas.
Romo sendas armeojn plurfoje por sufoki la ribelon, sed
Spartacus venkas ĉiujn. Crassus abdikas de la Senato,
ŝajne por partumi kun sia amiko Glabro la malhonoron
de ekzilo kiu estas lia puno pro lia malvenko antaŭ la
armeo de la klavoj. Gracchus suspektas, ke li nur atendas,
ke la situacio evoluos liafavore, kiam la senesperaj senat-
anoj konsentus lian diktatorecon, tiel neŭtraligante la ri-
valan popolaran partion kiun Gracchus gvidas. Ĉi tiu ma-
novras por helpi la sklavojn eskapi tiel ke la ŝanco de Cras
-
sus eskapas el liaj manoj. Kvankam Cezaro ne sentas la
malestimon de Crassus por la popolaj klasoj de Romo, li
konfuzas la rigidan viv-konceptadon de la viro kun nobel-
aro. Tiel, kiam Gracchus malkaŝas, ke li subaĉetis la
kilikojn por forporti Spartacus
-
on el Italio kaj liberigi Ro
-
mon de la sklava armeo, Cezaro rigardas tiajn taktikojn
kiel neindaj je li kaj transiras al la partio de Crassus. Ĉi
tiu uzas propran subaĉetaĵon por igi la piratojn perfidi
kaj forlasi Spartacus-on kaj atingas la komandon de la
romia armeo sekrete devigante la ribelantojn foriri el la
marbordo direkte al Romo. Meze de la paniko, pro la
ebla atako de Spartacus al la urbo, la Senato donas al
Crassus absolutan armean kaj politikan povon.
Ja, kiam la sklavoj alvenas al la marbordo, la sendito de
la kilikiaj piratoj diras al ili, ke li ne povos enŝipigi ilin,
ĉar Crassus pagis ilian floton por malproksimiĝi. Li nur
ofertas enŝipigi Spartacus-on, Varinian kaj kelkajn aliajn
el liaj oficiroj sur sia persona boato, sed Spartacus rifuzas
kaj igas lin foriri el la tendaro. Spartacus do prepariĝas
alfronti la romiajn armeojn. En Romo, Crassus, atinginte
la absolutan povon de la ŝtato, ĵuras disbati la ribelon. La
sklavoj baldaŭ vidis la minacon formiĝi. En paralelaj sce-
noj, Spartacus prononcas longan paroladon al la sklavoj,
dum Crassus alparolas al siaj trupoj kaj al romiaj civit-
anoj emfazante la ordon kiu limigus la civitanecajn rajtojn.
Poste Crassus dungas Batiatus por helpi lin identigi Spar-
tacus post lia atendata malvenko. La armeo de Crassus
alvenas de Romo kaj ĝin subtenas tiu de Pompejo, kiu
alvenas de Hispanio tra Kalabrio, kaj tiu de Lucullus, kiu
ĵus alvenis de Oriento tra Brundisium.
La batalo finiĝas per la kompleta malvenko de la ribela
armeo kaj la kapto de multaj batalintoj, inkluzive de
Spar-tacus kaj Antonino.
Spartacus kaj Antoninus. Crassus promesas al la kaptitoj
ke ili ne estos punitaj nur se ili identigas Spartacus-on aŭ
lian korpon. En impesa sceno, ili stariĝas unu post la alia
kaj deklaras "Mi estas Spartacus", do Crassus kondam-
nas ilin ĉiujn esti krucumitaj, unu post la alia laŭlonge de
la tuta vojo ekde la batalkampo ĝis la pordegoj de Romo.
Crassus disponas ke Antoninus kaj Spartacus estu la laste
krucumitaj, suspektante ke ĉi-lasta estas la viro li staras
malantaŭ li.
Dume, Batiatus ekkomprenas ke la venĝo de Crassus mal-
ebligas la long
-
atenditan aŭkcion liafavore de la superviv-
antaj sklavoj. Verinia estas kaptita kaj sendita al la domo
de Crassus, kie li vane provas delogi ŝin. En sia lasta
decido antaŭ sinmortigo, Gracchus, pere de multaj dona-
coj, persvadas Batiatus-on kidnapi Verinian de Crassus,
tiam donas al ŝi kaj al ŝia filo liberecon, skribas per siaj
propraj manoj liberigan dokumenton por ili. Seniluziigita
pro la malakcepto far Verinia, Crassus ordonas al Spar-
tacus kaj Antoninus batali unu kontraŭ la alia ĝis morto.
Li anoncas, ke la venkinto estos krucumita. Ĉiu el ambaŭ
viroj provas mortigi la alian por savi la alian de mal-
rapida kaj dolorega morto sur la kruco. Spartacus ven-
kas kaj estas krucumita antaŭ la muroj de Romo. Crassus
konfesas al Cezaro, ke li nun timas Spartacus-on, ĉar li
havos la potencon de martiro.
Batiatus kaj Verinia ekiras destine al Gaŭlujo sur la Apia
vojo kaj trovas Spartacus-on mortantan sur la lasta kru-
co apud la vojo. Verinia montras al Spartacus sian nov-
naskitan filon kaj ĵuras ke li kreskos libera viro. La kapo
de Spartacus falas antaŭen, kaj Verinia revenas al la ka-
leŝo por daŭrigi la iradon.
Kiel dirite, la intrigo de la filmo baziĝas sur novelo de
Howard Fast. La alĝustiĝo de la filmo al la novelo, kiel
kutime en similaj kazoj, ne estis kompleta. Sed pli not-
inda estas la distordo kaj de la novelo kaj de la filmo
rilate al la veraj historiaj okazaĵoj. Spartacus kaj ties
ribelo de sklavoj vere ekzistis kaj la afero finiĝis laŭ la
maniero prezentita de la filmo, sed la politika fono de la
romia socio ne estis tia kia aperas en la filmo. Crassus
neniam postulis nek atingis diktatorecan politikan pozi-
cion en Romo pro lia venko sur la sklavoj. La filmo estas
bona, kvalita filmo, sed por koni la realan staton de la
romia socio en la epoko, prefere legi historiajn librojn
pri la afero. En Esperanto oni povas vidi iom da infor-
mo pri tiu epoko en la ret-adreso:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/93/16-26.html