kiel eble plej baldaŭ. Odiseo obeas kaj foriras denove,
renkontante la naŭan ŝtormon, kiu igas lin ŝiprompiĝi sur
la Insulo Feacia.
Je ĉi tiu punkto, reen al la realo kaj kun sia memoro tute
reakirita, Odiseo malkaŝas sian identecon al Alcinoo, kiu
provizas lin per ŝipo, per kiu la heroo revenas en Itakon.
Odiseo venas al sia palaco alivestita kiel almozulo kaj tuj
atingas intervjuon kun Penelopa, al kiu li deklaras sin
amiko de ŝia edzo, tiel malkovrante ke la virino ankoraŭ
amas lin kaj ke ŝi restis fidela al li. Rimarkinte, ke Pene-
lopa ne povos kontraŭstari sian geedziĝon al unu el la
svatantoj multe pli longe, Uliso sugestas, ke ŝi proponu al
la princoj teston de lerteco: tiu, kiu sukcesos tiri per la
pafarko, kiu apartenis al Uliso, povos akiri la manon de la
reĝino. Sur la sojlo de la palaco, tuj poste, la heroo estas
rekonita unue de sia maljuna hundo Arguso kaj poste de
sia filo Telemako, kun kiu li konsentas ekagi.
La sekvan matenon, okaze de la Ludoj de la Dio Apolo,
ĉiuj svatantoj kolektiĝas en la halo de la palaco. Post kiam
Uliso, ĉiam en la aspekto de almozulo, estis malkuraĝe
insultita kaj elpelita, Penelopa komencas la proceson, de-
klarante sian intencon geedziĝi kun tiu, kiu povos tiri per
la pafarko de Odiseo. Malgraŭ iom da diskreteco, ĉiuj
svatantoj entreprenas la teston: neniu el ili sukcesas venki
ĝin (nur Antinoo tre proksimas sukcesi la provon). Tiu-
tempe, meze de la ĝenerala gajeco, tiu, kiun oni kredas
maljuna almozulo, petas partopreni sian vicon: Uliso kom
-
preneble sukcesas streĉi la armilon kaj venki en la vet-
ludo, lasante ĉiujn mirigitaj. Antaŭ ol ili reagas post la
surprizo li tiam turnas sian pafarkon kontraŭ la svatantoj
kaj kun la helpo de Telemako, li mortigas ilin ĉiujn laŭ-
longe de tre perforta batalado, finfine donante ordonojn pur
-
igi la ĉambron per fajro. Lavita de la sango, li reiris al
Penelopa, kiu ĉirkaŭprenas lin dumplore.
Kiel dirite, ne estis inkluditaj en la filmo kelkaj epizodoj
de la verko «Odiseo» de Homero. Ekzemple, mankas en la
filmo la restado de Uliso en la insulo de Kalipso, la epi-
zodo de la lotus-manĝuloj kaj tiu de Lestrigonoj. Krom
notindaj diferencoj, inter la verko de Homero kaj la fil-
mo, en la epizodo de la insulo de Polifemo, tiu de la sire-
noj kaj tiu de Circa, mankas en la filmo ankaŭ la epizodo
de la buĉado de sanktaj bestoj en la insulo Helios kaj tiu
de Scilo kaj Karibdo. En la filmo oni resumas aŭ simpl-
igas kelkajn eventojn kaj renkontiĝojn de Uliso kun konat
-
uloj post lia alveno al Itako.