Konciza alproksimiĝo al la feminisma teologio
María José Ferrer Echávarri
Prelego prezentita la 28an de junio de 2011 en Gijón (Asturio).
Plejparto el ĉi tiu teksto estas ekstrakto de du verkoj de la filozofistino kaj feminisma teologino Lucía RAMÓN CARBONELL: la ĉapitro “Ĝenerala Enkonduko al la historio de la kristanaj feminismaj teologioj”, en Mercedes ARRIAGA FLÓREZ kaj Mercedes NAVARRO PUERTO, Feminisma Teologio 1. Sevilo: Arcibel, 2007, paĝoj. 101-177; kaj la 4a ĉapitro de ŝia libro Ni volas la panon kaj la rozojn: Emancipiĝo de la virinoj kaj kristanismo. Madrido: HOAC, 2011, paĝoj. 141-178.
Mi sincere dankas pro tio ke vi invitis min temi pri feminisma teologio, ĉar, temas pri profunde nekonata teologio, ĝi estas kritikata, kaj eĉ kondamnata, tre ofte. Vere estas ke ĝi, ofte, vekas maltrankvilon kaj malplaĉon. Unue, ĉar ĝia teologia tereno estas la sperto de la virinoj, kiuj konstituas sin en kritikaj teologiaj subjektoj, reagante kontraŭ ilia jarcent-aĝa foresto el la teologio kaj la blindeco kaj la nesensiveco de la eklezioj antaŭ la reala suferado de la virinoj. Due, ĉar ĝi generas multajn demandojn kiuj malkovras maljustajn realaĵojn malfacile elteneblajn, ĝenajn demandojn kiujn rifuzas multajn virojn kaj ankaŭ multaj virinoj kiuj volas ne scii. Trie, ĉar ĝi aplikas laŭsisteme la hermeneŭtiko de la suspekto, kio postulas senĉesan kritikan revizion de la bibliaj tekstoj kaj de la tradicio, ĝisdatigante ilin sublume de la sperto de la virinoj, rememorante la originan mesaĝon de la Evangelio kaj havante kiel kriterio de vereco la rezulton de ia biblia kaj teologia interpretado pri la vivo de la virinoj kaj la promocio de ilia plena homeco. Temas, do, pri malplaĉa teologio tial ke ĝi denuncas, legas la signojn de la tempoj kaj ne rezignas la utopion, tio estas, por ĝia profeta karaktero, kiun mi esperas povi montri ĉi tie.
Tiucele, mi dividos mian intervenon en du partojn. En la unua, mi provos klarigi pri kio ni temas kiam ni parolas pri feminisma teologio, kaj mi faros mallongan resumon de la historio kaj de la situacio de la diversaj feminismaj teologioj. En la dua, mi provizos iujn notojn pri la kristana ekzisto laŭ feminisma stilo.
1. Pri kio ni temas?
1.1. La tradicia teologio kaj la virinoj
Por scii pri kio ni parolas, estas necese fari iome raporti historie. Mi pensas ke oni povas senerare aserti ke la rilato inter la teologio kaj la virinoj, dum jarcentoj, estis problema. Ĝis antaŭ tre malmulte da tempo, al la virinoj oni estas neita ilia kondiĉo de teologiaj subjektoj. Dum preskaŭ du mil jaroj, do, ili estis pasivaj konsumantinoj de iu teologia interpretado kaj iu proklamado de la fido ellaboritaj nur de viroj kaj, plejparte, klerikoj.
Tamen, la ina kondiĉo, ja, estis objekto de teologia pripenso kaj kutima temo de la predikado, kaj ne por mediti pri la ineco kiel maniero esti homa, sed por klarigi aferojn tiel fundamentaj por la homaro kiel la origino de la malbono, la doloro kaj la morto, asociitaj –kiel ĉiuj scias– al la origina peko kaj, pli konkrete, al Eva. Tiel, la virino estis konsiderita laŭlonge de la jarcentoj kiel agento de Satano –Eva kulpa kiu alportis la malbonon al la mondo–, kaj ŝia korpo, perceptita kiel malpura, estis interpretita kiel okazo de peko, obstaklo inter Dio kaj la viroj, kaj kaŭzo de la malperfekta simileco inter la Dieco kaj la virinoj. Ekzemplo de ĉi tiu konceptado de la virino estas la vortoj de la teologo Tertuliano: “Vi devus porti ĉiam funebr-vestojn, iri kovrita per ĉifonaĵoj kaj abismiĝi en la pentofaro, cele liberiĝi el la peko estinti la perdiĝon de la homa raso… Virino, vi estas la pordo de la diablo. Estis vi kiu tuŝis la arbon de Satano kaj la unua perforti la dian leĝon”. La lingv-stilo estas eksmoda, sed ĝi klare respegulas la latentan patriarkan mizoginecon.
Bedaŭrinde, la patriarka interpretado de la virino igis ke la biblia tradicio alportu pluajn argumentojn al la pravigado de la mizogineco regante en la grekromia kulturo, la kulturo en kiu, ĝuste, ŝprucis la kristana teologio, kiu, iamaniere, naskiĝis jam mizogina.
La teologi-klerika rezonado pri la virino konsideris ŝin, krome, kiel misa viro, ideo kiun la teologio prenis de la greka filozofio. Pro ŝia difekto kaj la lia manko de kompleteco, kiu igis ŝin pli inklina al la malbono kaj al la falo en tenton, oni proponis modelon de virino gardita far la viroj, dependanta de ili kaj nekapabla, finfine, iĝi plenaĝa.
Aliflanke, oni sublimigis la patrinecon kiel celo kaj pleneco de la virinoj kaj kiel pento de ŝia kulpo. Ili estis konsideritaj, do, kiel korpoj destinitaj aŭ al la eklezio –la virgulinoj, kies patrineco estis konsiderita kiel spirita–, aŭ al la familio –la patrinoj–, sed ĉiam pasivaj kaj ricevantaj. En ĉi tiu kunteksto, tiuj kiuj kuraĝis alpreni aktivan rolon –kaj ĉiam estis tiaj– estis kritikitaj, persekutitaj kaj eĉ murditaj por tio ke ili estis virinoj kaj ne restis en la loko asignita al ilia sekso.
Ĉi tiu eklezia rezonado pri la virino fariĝis baza kolono por subteni kaj plifortigi la patriarkan socian ordon en Okcidento, kaj eĉ ankoraŭ nuntempe oni povas spuri en la kolektiva imagaro pri tio ina. Ja, la kristanismo ne inventis la patriarkecon, sed ankaŭ estas vero ke la kristanaj teologioj kontribuis nutri kaj plifirmigi ĝin dum jarcentoj. Kial? Eble pro tio ke la eklezio mem adoptis tian ordon en ĝia interna strukturo, spite al tio ke Jesuo alvokis la virinojn kaj la virojn al disĉipleco de egaluloj. Se oni restudas la historion de la kristanismo, oni vidas ke, ekde tre frue, oni limigis la partoprenon de la virinoj en la apostoleco, en la predikado, en la sakralaj oficoj, en la instruado kaj en la teologio, ĝis tiam kiam fine oni tute ekskludis ilin el tiaj medioj. Tiel, la virinoj kaj la teológica kreado igis sin antagonismaj kaj nekongruaj realaĵoj.
Por pravigi ĉi tiujn limigojn truditajn al la virinoj, la Eklezio sin turnis, dum jarcentoj, al teologia antropologio kaj al “teologio de la virino” kiu ankoraŭ nuntempe, divers-maniere, ankoraŭ estas validaj en ĝia oficiala instruado. Ĝenerale oni atribuas la saman spiritan dignon kaj la saman profundan alvokiĝon al la viro kaj al la virino, sed oni atribuas ian malsaman esencon al ambaŭ, vira aŭ ina. Ĉi tiu esenciigo de la diferencoj generas malsamajn karismojn kaj taskojn: al la virino koncernas “igi aperi tiun kaŝitan vivon kun Kristo en Dio, kiu estas tio esenca de nia religio”, en vortoj de la pastro Henry, dum la viro “regas, povas esti sacerdoro, instruas”... La distribuo de karismoj kaj taskoj por seksoj enfermis la virinon en la sferon de tio privata –ĉu la hejmo aŭ la klaŭzuro– kaj apartigis ŝin –pro dia dispono– el la partopreno en la medioj de intelekta produktado, de decido kaj de povo en la Eklezio.
La teologioj de la virino de la jaroj 50, siaflanke, kvankam ili pli valorigis la virinon, daŭre konsideris ŝin objekto de pripensado kaj ili serĉis la eternan inecon, ne permesante esti konsultata pri la demandoj kaj la viva realaĵo de la konkretaj virinoj.
Ili estis “teologioj de la genitivo”, tio estas, teologioj ellaboritaj pri iu temo, en ĉi tiu kazo la Virino, sed ne ekde sperto de vivo.
1.2. La feminisma teologio
1.2.1. Klarigo de la terminologio
La feminisma teologio ne estas teologio de la genitivo, tio estas, ne estas teologio de aŭ pri la virino. Ankaŭ ne estas simpla aserto de tio ina en teologio, nek teologio en perspektivo de genro. Kaj, kompreneble, oni devas ne identigi nek konfuzi la feminisman teologion kaj la inan teologion, tio estas, la ellaborita de virinoj, por diversaj kialoj: unuflanke, estas viraj feministaj teologoj, eĉ se malmultaj; aliflanke, la feminisma kaj la ina teologioj ne nepre devas koincidi en iliaj perspektivoj kaj interesoj; krome, la ina teologio, laŭvorte de la hispana teologino Mercedes Navarro Puerto, “temas, kutime, pri la penso kiu plifortigas ian supozitan ontologian feminecon kaj supozas la ekziston de la virino kaj tio ina, anstataŭ supozi al la virinoj, pluralaj kaj diversaj, samkiel oni kutime perceptas la virojn”.
La feminismaj teologioj aperas, do, kiam la virinoj konstituas sin en teologia subjekto kaj ili komencas fari teologion ekde ilia sperto kaj kun kritika perspektivo duoble-sence: unue, koncerne al la konceptoj, valoroj, normoj kaj stereotipoj de patriarka kaj ekskludanta socio, kaj due, koncerne al la konsekvencoj de la patriarkaj teologioj en la vivo de la virinoj, en la Eklezio kaj en la socio.
Krome, la feminismaj teologioj realpropriigas al si la religian tradicion kaj rekonstruas ĝin kreive ekde kadro de ne-patriarka interpretado. Ili volas kontribui al teologia pripensado vere universala kaj ekumena, kapabla de integri la diversajn spertojn kaj lingvojn pri Dio ne postulante unusolan konceptadon kaj sperton kiel normaj. Laŭ aserto de la historiisto de la teologio Rosino Gibellini, “la feminisma teologio enkondukas en la hermeneŭtikan rondon [...] la ceteran duonon el la homaro kaj de la Eklezio, riĉigante la sperton de fido, ĝian formuladon kaj ĝiajn esprimojn [...]. Ĝi ne pretendas,do, esti unuflanka, sed efike reagi al la regantaj unuflankeco de la teologio kaj la eklezia praktiko, kaj ĝi prezentas sin kiel kontribuo al la ‘nekompleta dimensio de la teologio’ […], celante veran “integran teologion”. La feminismaj teologioj, do, signifas la kreadon de nova teologia paradigmo inkludiga kaj liberiga por la tuta homaro, kaj pro tio ili postulas la sperton kaj la penson de la aliaj malsamaj ol bonhava, blankrasa kaj okcidenta viro, kun la celo generi novajn eblojn por ĉiuj.
1.2.2. Konceptuala kaj socia kadro de la naskiĝo de la kristana feminisma teologio
De historia vidpunkto, la kadro de konceptuala kaj socia referenco de la nuntempa feminisma teologio estas konstituita de kvar tradicioj kaj unu teologi-eklezia okazaĵo: a) La politika vidpunkto kaj la idealoj de la Klerismo; b) La feminisma kritiko kaj la rekonstruado de la paradigmoj de genro; c) La teologio de la liberigo; d) La ekumena movado, kaj e) La 2a Vatikana Koncilio.
a) La politika vidpunkto kaj la idealoj de la Klerismo
En Okcidento, la depostulado pri la egaleco de rajtoj de la virinoj kaj la feminismo naskiĝis de la klerismaj ideoj. Sekve, ĝi povas nur temi pri teorian feminismon artikigita, kohera kaj kritika ekde la 18a jarcento. Tial ke, laŭ vi Kartezo, la cerbo ne havis sekson, la diskriminacio de la virino –kiu, sublume de la racio, estis arbitra antaŭjuĝo– devus esti rifuzata, permesante la egalecan aliro de la virino al ĉiuj medioj de kiuj ŝi estis ekskludita. Sed la klerismaj promesoj pri universaligo kaj pri emancipado ne inkludis la virinon. Kiel sukcesis la klerismaj pensulojn eviti iliajn proprajn postulojn por lasi for la depostulojn de egaleco de la virinoj?
Ili faris tion asignante naturan karakteron al la seksoj. Tiamaniere, oni konsideris sin natura, kaj sekve nepra, la superecon de la viro kiu igis lin kapabla por la plej altaj sciencoj kaj por la politika regado– kaj la malsupereco de la virino, kiu kvalifikis ŝin por pli malgravaj taskoj. La biologio, do, restis plifortigita kiel destino.
Tamen kaj malgraŭ tio, la klerismaj virinoj, ĝenerale, ili defendis la egalecan kaj liberigan racion de la Klerismo.
La klerismaj ideoj fine provizis la fundamentojn de la etika, socia kaj politika modelo de niaj modernaj socioj, sed bedaŭrinde la ankaŭ kontraŭdiroj de la Klerismo estis parto de ĝia heredaĵo por la estonteco kaj ili ankoraŭ povas esti trovataj en nia ĉiutaga kunteksto.
b) La feminisma kritiko kaj la rekonstruado de la paradigmo pri genro
Reprenante la tradicion de la klerismaj antaŭulinoj, la feminisma kritika teorio provas superi la aktualajn kontraŭdirojn de la kulturo kaj la socio, kiuj teorie deklaras la egalan dignon inter la seksoj, sed fakte ili ne pritaksas egalaj la virinojn nek proponas al ili la samajn ŝancojn kiel al la viroj.
La feminisma kritika teorio konscias ke la leĝa egaleco –ne-ekzistanta ankoraŭ en plej granda parto en la mondo– estas nepra, sed nesufiĉa por generi realan egalecon, tial ĝi postulas profundan ŝanĝon de valoroj en la patriarkaj socioj. Pro tio, ĝi rifuzas la patriarkan paradigmon kaj la androcentrican penson, kiuj, en ĉiu ajn kulturo kaj socio, identigas tion viran kun tio homa, tio supera, la racio kaj la povo, kaj tion inan kun tio malsupera, tio sekundara, la intuicio kaj la pasiveco.
La feminisma kritika teorio rifuzas ankaŭ la organizajn formojn kaj la sociekonomiajn kaj politikajn praktikojn kiuj subtenas kaj eternigas la seksajn atribuojn de la roloj, ĉar tiuj atribuoj estas kulturaj kaj, ofte, interesataj. Tiel, la feminismaj kritikaj teorioj provas dekonstrui la patriarkajn paradigmon kaj socian ordon kaj anstataŭigi ilin per aliaj vere inkluzivaj, kiu ne establu esenciistajn dualecojn nek hierarkiigu la diferencojn inter la seksoj.
La kristana feminisma teologio uzas la feminisman teorion kiel ilo de analizado de la realaĵo kaj kiel fonto de kritika penso kapabla dignigi ne nur la virinojn, sed la tutan homaron. Ĝi kritike alproprigas al si la konceptualajn ilojn de la feminisma kritiko kaj uzas ilin en la teologia medio, rifuzante la aspektojn de la teologio kiuj pravigas la viran superregadon kaj la inan subordiĝon. Sed kiel ĉiu aŭtenta teologio, ĝi ne limigas sin esti kritika, sed rekonstruas kaj reinterpretas egalec-maniere kaj inkluziv-maniere la nukleajn teologiajn simbolojn: Dio, homaro, viro kaj virino, peko, savo, kreado, ktp.
Aliflanke, la feminismo ne estas faka penso pri la virino, sed kritika penso aplikata al la socia realaĵo ĉiuaspekte. La feminisma teologio akceptas ĉi tiun universalistan alvokiĝon de la feminismo kaj malkovras ke la feministaj idealoj kaj celoj koincidas kun iuj kristanaj fundamentaj aspiroj, ĉar la komunumo de la tuta homaro sen ekskludoj kaj, sekve, la repacigita komunumo de viroj kaj virinoj estas fundamenta dimensio de la Dia regno anoncita de Jesuo.
c) La teologioj de la liberigo
Kiel estas bone konate, la teologio de la liberigo konstituis novan paradigman kaj revolucion en la teologia metodo, novan formon fari teologion kaj interpreti la realaĵon laŭ kritik-liberiga skalo. Ĝi estas teologio kiu, laŭvorte de Gustavo Gutiérrez, “ne limigas sin pensi la mondon, sed ĝi celas enkondukiĝi en la procezo de transformado de la mondo”. La teologioj de la liberigo utiligas la sociajn sciencojn por analizi la mekanismojn de subpremado kaj serĉi alternativojn, sed, ĉefe, ili signifas iun novan hermeneŭtikon kie la praktiko de la liberigo estas interna momento de la teologia kono. Kiel estas bone konate, en la teologio de la liberigo, la malriĉuloj konstituas la ĉefan soci-teologian lokon.
Tamen, en ĝiaj komencoj, la teologio de la liberigo ne sukcesis tute renkontiĝi kun la virinoj. Laŭvorte de Juan José Tamayo: “La kristanaj virinoj, kiuj dekomence havis gravan protagonismon en la liberiga praktiko de la popolaj movadoj kaj en kristanaj grupoj de bazo, forestis en la agordo de la metodo kaj de la teologia epistemologio, kiu portadis la markon de la viro. La spertoj de marĝeniĝo de la virinoj ne eniris en la perspektivon de la nova teologia tasko… Nur kiam la virinoj aliĝis al la teologia zorgado kaj ili partoprenis en la reformulado de la fido en feminisma stilo, komenciĝis korekti la androcentran karakteron de la kristana liberiga teorio kaj veki atenton pri la diskriminacioj de genro kaj pri la feminigo de la malriĉeco”. Kaj la teologino Ivone Gebara tiele eksplikas la foreston de la “loko de la virinoj kiel teologia loko” en la teologia pripensado de la liberigo: “Iliaj personaj kaj kolektivaj demandoj ne ekzistis por la teologio. Liaj korpoj estis manipulitaj kaj kontrolitaj kvazaŭ ili estus fremda proprieto. Ilia serĉado de la liberigo devis esti submetita al serĉadoj pli ampleksaj, pli ĝeneralaj, tio estas, al la proponoj de tiuj kiu postulis la leĝojn por la socia ŝanĝo”.
La unuaj kiuj reformulis la teologion pri liberigo en feminisma karaktero estis la usonaj kaj eŭropaj teologinoj, kiuj enkondukis en ilian teologian laboron la ilojn de analizado kaj la antropologiajn kaj politikajn kategoriojn de la feminismo kaj artikigis ĉi tiujn kun la malfermitaj perspektivoj de la teologio de la liberigo, starigante tiele la bazojn de la nuntempa feminista teologio.
Nuntempe la kristanaj feministaj teologioj, pleparte el ili, prezentiĝas kiel kritikaj teologioj de la liberigo. Temas pri teologioj de kunteksto kiuj startas de la reala suferado de la virinoj kaj de iliaj historiaj spertoj en ilia batalado por la vivo, ili analizas la kialojn de ilia diskriminacio kaj establas agojn por ties forigo, proponante alternativan kaj profetan vidon de la estonteco. Ilia morala kaj politika idealo estas la justeco por la virinoj kaj ili volas kontribui, per la teologia lingvstilo, al forigo de la laŭsistema kaj pekeca diskriminacio de la virinoj en la soci-ekonomia, politika, eklezia kaj teologia medioj. Ili postulas plenan rekonon de la digno de la virinoj kaj de ilia plena homeco laŭ la bildo de Dio, kaj ili postulas ilian partoprenon en ĉiuj medioj de la socio kaj de la eklezioj. Ilia epistemologia loko estas la konkreta kaj historia kompromiso favore al la liberigo de la virinoj. Ili konsideras ke la politiko kaj la spiriteco estas nedisigeblaj. Ili celas reformon de la teologio, de la Eklezio kaj de la socio, ian transformo-konvertiĝon de la personoj, de la institucioj kaj de la socio ĝenerale.
La kritikaj teologioj de la liberigo estas ankaŭ memkritikaj teologioj kiuj taksas kaj prijuĝas la diversajn feministajn teoriojn kaj la diversajn konceptojn pri la liberigo de la virino en la feminista movado.
d) La ekumena movado
La ekumena movado estis iu privilegiita medio por plivigligi la eklezian kaj teologian liderecon de la virinoj. La starigo de internaciaj kaj lokaj retoj decide kontribuis al la antaŭeniro kaj la riĉeco de la diversaj feministaj teologioj, al la dialogo kaj al la komuna kreado.
Ne eblas detale ekspliki ĉi tie la kontribuojn de la diversaj ekumenaj grupoj por la disvolvigo de la kristana feminisma teologio, tial mi limigos min elstarigi la laboron de tri entoj:
– la Ekumena Konsilio de la Eklezioj, kies kompromiso en la teologia edukado de la kristanaj virinoj kaj en la kreado de retoj de virinoj en la tuta mondo estis fundamenta por la ekapero de la feministaj teologioj en Azio, Latin-Ameriko, Afriko kaj Oceanio;
– la Ekumena Asocio de Teologoj de la Tria Mondo, kiu en 1983 kreis la Komisionon de Virinoj, destinita disvolvi teologion pri liberigo ekde la perspektivo de la virinoj de la Tria Mondo;
– kaj la Ekumena Forumo de Kristanaj Virinoj de Eŭropo, kies celo estis disvolvigi eŭropan feminisman teologion por transformi la ekleziojn kaj la socion.
e) La 2a Vatikana koncilio
En la katolika medio, fine, estis decidaj por la naskiĝo de la feminista teologio la teologiaj novigoj kaj praktikoj enkondukitaj de la 2a Vatikana Koncilio kaj ĝia ricevo fare de la katolikaj virinoj. Samtempe, la nova ekumenismo promociita de la Koncilio permesis al la katolikinoj koni la eblojn kiujn la virinoj de aliaj kristanaj familioj havis por labori en la teologio kaj en aliaj medioj kaj funkcioj de la eklezioj.
En ĝiaj oficialaj dokumentoj, la 2a Vatikana Koncilio malakceptas ĉiun formon de diskriminacio pro la sekso (Pridogma Konstitucio Gaudium et Spes, n. 29), proklamas la egalecon de rajtoj en la mondo de la laboro (n. 34), de la kulturo (n. 60) kaj de la familio (n. 49), kaj substrekas la gravecon de la virinoj en la diversaj kampoj de la apostoleco de la Eklezio (Dekreto Apostolicam Actuositatem, n. 9). Sed ne estis tiutipaj asertoj kiujn promociis laŭ plej rekta maniero la disvolviĝon de la katolika feminisma teologio, sed la distanco inter la teorio kaj la praktiko, la manko de reala antaŭeniro kaj, eĉ, la postaj regresoj en la partopreno de la virinoj en la vivo de la Eklezio.
Ekde la 2a Vatikana Koncilio, multaj katolikinoj ekkonsciis ke, se ili mem ne alirus al la teologia pripensado, ili ĉiam dependus de doktrino ellaborita nur de viroj kiu, ĝis la momento, ignoris kaj ekskludis ilin.
1.2.3. Malongega historio de la feministaj teologioj
En kio rilatas al la historio de la feminisma teologio, estis multaj virinoj kiuj, tra la jarcentoj, plendis pro ilia situacio de malsupereco kaj faris gravajn kontribuojn al la diversaj medioj de la scio, la kulturo aŭ la politiko; virinojn kiujn la feminisma historiografío rekuperas kaj eltiras el la forgesejo. Malgraŭ la suprereganta mizogino, la virinoj serĉis kaj trovis formojn esprimi ilian kreivecon, ili elpensis formojn de vivo, ofte kaŝe, kaj penis konkeri spacojn kiuj permesus al ili disvolvi iliajn talentojn preter ilia biologia destino. Iuj pagis eĉ per sia vivo la okupadon de la medioj al ili malpermesitaj. Do, eblas traesplori spurojn de tio kion oni povus nomi pra-feminismoj, tiel teoriaj kiel oportunaj. Tamen, oni ne povas temi pri vera feminismo kaj de komenciĝanta feminista teologio ĝis la 18a kaj 19a jarcentoj, respektive.
Meze de la 19a jarcento, Usono iĝis la centro de la feminismo, pro la naskiĝo de la movado por la ina balot-rajto. La rajto je voĉdonado estis grava depostulo, sed formis parton de pli ampleksa batalo tra kiu la virinoj serĉis socion pli justa, kiu inkludus sian propran liberiĝon. Prefere ol iliaj rajtoj, la virinoj komencis defendante la aboliciismon kaj, farante tion, ili fine ekkonsciis pri ilia propra subpremiĝo. La konvencio de Seneca Falls, organizita de Elizabeth Cady Stanton kaj Lucretia Mott en 1848 estis la komenco de tuta socia movado favore de la emancipiĝo de la virinoj. Ĉi tiuj virinoj kombinis la politikan agadon kun la teologia pripensado, kiu prenis formon en la eldono de La Biblio de la Virinoj, de Elisabeth Cady Stanton, eldonita en 1895 kaj 1898. Ĉi tiu verko estis unua paŝo en la alpropriiĝo far la virinoj de ilia rajto al kritika penso kaj al la kreiva kaj liberiga vorto. Ili postulis ke la egaleco de la seksoj laŭ la bildo de Dio, tradukita en socia egaleco, estis la origina volo de Dio. La seksismon do, oni interpretis kiel peko kontraŭ la virinoj kaj kontraŭ Dio, ĉar ĝi distordas la dian volon por lia kreo.
Ĉi tiu naskiĝis en la jaroj 60 en Usono kaj en Eŭropo laŭ formo de diversaj teologioj kiu ĉirkaŭprenas plurajn teologiajn disciplinojn kaj uzas diversajn metodojn aŭ teologiajn enfokigojn, laŭ la diversaj biografiaj kaj intelektaj travivaĵoj de la aŭtorinoj. Tiel do, la feminista teologio, ekde ĝiaj komencoj, portas la markon de la pluraleco. Tamen, estas komunaj elementoj en ĉi tiuj teologinoj: ilia inkluziga, kritika kaj kreiva alproksimigo, ilia perspektivo de genro, kaj tio ke ĉiuj ili estis blank-rasaj virinoj mezklasaj. Krome, ili ekstartas de du gravaj malkovroj por la teologio: unue, tio kio ĝis nun estis konsiderita kiel “la universala homa sperto” reale estis la sperto kaj la kompreno de la viroj pri si mem, la mondo kaj Dio; due, tio ke estas necese pridubi la ekskluzivan kaj ekskludantan identigon de Dio kun la viro, ĉar, kiel asertis Mary Daly, “se Dio estas vira, do la viro estas Dio”.
Koncerne al la nordamerika kunteksto konkrete, la feminisma teologio ŝprucis el la kunfluo de du fenomenoj: la civilaj movadoj de la jaroj 60 kaj la reapero de la movado de virinoj konita kiel la Tria Ondo de la Feminismo, faktoroj al kiuj aldoniĝis la laŭgrada aliro de la protestantaj virinoj, ekde meze de la 19a jarcento, al la teologia edukado kaj al la ministerio.
Kurioze, la usonaj katolikinoj, kiu havis multe pli da malfacilaĵoj por disvolvi karieron en sia Eklezio, estis pli fekundaj ol la protestantaj en siaj teologiaj disvolviĝoj, eble por du kialoj: 1) Plejparto el la protestantaj virinoj kiuj ricevis teologian edukon en la lasta triono de la 20a jarcento, dediĉis sajn penadojn al la pastra ministerio, kaj 2) la neado de la kapablo de la virinoj por esti ordigitaj laŭleĝe kiel pastroj stimulis la teologian esploron de la katolikinoj kaj nutris ilian neceson analizi la koherecon kaj la validecon de la teologiaj argumentoj de tiu neado.
Malgraŭ la malfacilaĵoj en la respektivaj eklezioj, la feminista teologio estas establita hodiaŭ en la usona akademia medio. Interalie, estas granda kvanto da fakultatoj de Teologio de diversaj nomoj, kiuj estis fundamentaj por la teologia edukado de la virinoj kaj por la disvolvigo de iliaj profesiaj karieroj en la teologio.
Koncerne al Eŭropo, ankaŭ la feminista teologia konscienco komencis disvolviĝi ekde 1960, per la laboroj de pluraj pioniraj teologinoj kiuj alfrontis demandojn kiel la neceso ŝanĝi la klerikaj leĝojn, la seksan moralon kaj la homajn valorojn. Ili kritike analizis la sperton de la virinoj, postulis la neceson je nova terminologio, kritikis la patriarkan ideologion kaj la patriarkigon de Dio kaj esploris pri la loko de la virino en la kristana tradicio.
Ekde la jaro 1975, Internacia Jaro de la Virino, la intereso centriĝis en la teologia antropologio, la eko-feminismo, la politika teologio, la sistema teologio, la teologia metodo kaj la feminista espiriteco.
En ĉi tiu periodo oni fondis fundamentajn asociojn por la disvolvigo de la feminisma teologio en Eŭropo kiel Virinoj kaj Viroj en la Eklezio, la Eŭropa Socio de priTeologiaj Reserĉistaj Virinoj kaj la Ekumena Forumo de Kristanaj Virinoj de Eŭropo. Ĉiuj ili periode organizas renkontojn kaj havas eldonaĵojn kun iliaj esploroj. Same, okazis du Eŭropaj Sinodoj de Virinoj, en 1996 kaj 2003, gravegaj por la renkontiĝo, la dialogo kaj la disvastigo de la feminista teologio.
En la sudo de Eŭropo oni devas substreki la kreadon en Hispanio de la movado Virinoj kaj Teologio, de la Collectiu de Dones en l’Esglesia, kaj de la Asocio de Hispanaj Teologinoj (ATE) , kiuj promocias labortagojn de studo, ĉiujarajn renkontiĝojn, kursojn kaj eldonaĵojn kiuj ludis fundamentan rolon por diskonigi la feminisman teologion en Hispanio. La Feminista Lernejo de Teologio de Andaluzio (EFETA) , fondita en 2006, markas limŝtonon en la historio de la feminisma teologio, ene kaj ekstere de Hispanio, estinte la unua lernejo on line de feminista teologio en la mondo kaj, ĝis nun, la sola.
En la nuna fazo de disvolviĝo de la eŭropaj feminismaj teologioj, ĝi tre gravas en la dialogo kun la studoj de genro kiuj floras en multaj disciplinoj en la universitata medio. Oni perceptas la neceson je nova pluralismo, kion implicus malpliigi la dominadon de la kristana teologio kaj emfazi la dialogon kun la reserĉistinoj judaj, islamaj kaj de aliaj religioj. Samtempe, la eŭropaj teologinoj konscias pri de la rasismo en Eŭropo kaj pri la heredaĵo de la eŭropa imperiismo. Tiele, la agendo de la eŭropa feminista teologio celas fortigi tutmondan solidarecon inter virinoj kiu respektu la diferencojn.
En la 80aj jaroj, la apero de la teologiaj voĉoj de la virinoj de la marĝenoj montras alian danĝeron: identigi la apartan sperton de grupo da virinoj kun tiu de “la virino” ĝenerale. Afrikaninoj kaj afroamerikaninoj, latinaj kaj latin-amerikaj, aziaj, amerikaj indiĝeninoj kaj indiĝenaj virinoj de aliaj kontinentoj pridubis ke la blankrasaj euroamerikaj virinoj estus sufiĉe reprezentaj de la sperto de ĉiuj virinoj. Ili konsideras ke la dominado de la blankrasaj virinoj estas spegulbildo de la dominado de la okcidenta blankrasa kulturo sur la aliaj, kaj ili disvolvis siajn proprajn teologiajn pripensojn, malfermante novan etapon en la feminisma teologio, kiu riĉiĝas kun la perspektivoj de aliaj kulturaj kuntekstoj kaj konfrontiĝas kun la komplekseco de la rilatoj de subpremado, okazigante diversaj feministajn teologiojn.
La “womanista” teologio estas la kristana feminisma teologio ellaborita ekde la perspektivo de la afroamerikanaj virinoj. La “womanistaj” teologinoj konsideras la familion kaj la komunumon kiel centraj valoroj kaj identigas sin kun la bataloj de la tuto de la nigr-rasa komunumo kontraŭ la subpremado. Ili sentas sin daŭrigantaj de longa tradicio de religia penso de la amerikaj nigr-rasaj virinoj, kies voĉojn ili klopodas rekuperi kaj kiu venas jam ekde la aboliciistinoj de la 19a jarcento. Ili volas reformi la teologion, la bibliajn studojn, la etikon, la sociologion de la religio kaj la religiajn oficojn ekde la perspektivo kaj la sperto de la nigr-rasaj virinoj. Ili kritikas tiel la seksismon de la nigraj teologioj de la liberigo ellaboritaj de viroj, kiel la rasismo de la feministaj teologioj de la blank-rasaj virinoj, kvankam rekonante sian ŝuldon kun ili. Ilia konkreta sperto de subpremado iĝas ilia hermeneutika kriterio por prijuĝi ajnan teologion kaj etikan teorion. Kaj kvankam ĝi estas ankoraŭ iu teologio en embrio, ĝiaj pionirinoj estas sin enkondukante en teologiajn aferojn pli kompleksaj kaj ili alportas novajn perspektivojn al centraj temoj kiel la kristologio aŭ la malbono, la suferado aŭ la redempto.
La “mujerista” teologio ekas el la propra sperto de fido de la latin-gentaj virinoj. Por la hispangentaj virinoj de Usono, la etna antaŭjuĝo kaj la ekonomia subpremo aldoniĝas al la subpremiga sperto de la seksismo. Ekde ĉi tiu perspektivo, la “mujeristaj” teologinoj estas tiuj inoj hispan-etnaj kiuj, ekde sia teologia pripensado, batalas tiun trioblan subpremadon kaj kiuj faris preferan elekton favore al la latin-etnaj virinoj kaj ĉi ties liberigado. La “mujerista” teologio konsideras sin mem iu liberiga praktikado.
Ĝia celo estas la trejnado de la latin-gentaj virinoj, ĉi ties morala disvolviĝo kaj konsciiĝo pri la valoro kaj la graveco de tio kion ili estas, ili pensas kaj ili faras. La “mujeristaj” teologinoj pritaksas la komunumon ĝis tia grado ke, ofte, ilia teologio estas elaborata komunume, en grupaj laborkunsidoj.
La latin-amerikaj feminismaj teologioj ekaperas el virinoj kiuj kuniĝis al la komunumoj de bazo kaj al la teologio pri liberigo, sed kiuj, ekde la 80aj jaroj, perceptas la foreston de specifa kontribuo de la virino en la liberiga teologia produktado kaj ili komencas ellabori kritikajn feministajn teologiojn pri liberigo de la latin-amerika perspektivo. La celo de la latin-amerika feminisma teologio estas, laŭ vortoj de María Pilar Aquino, “animi kaj akompani la iniciatojn kaj disvolvitajn procezojn far la virinoj kun la celo transformi la strukturojn kaj la teoriojn kiuj neas, limigas aŭ neebligas la plenan disvolviĝon kaj la integrecon kaj dignon de la virinoj en antropologiaj, politikaj, sociaj kaj religiaj terminoj”.
La latin-amerika feminista teologio sin dediĉis ĉefe al la bibliaj studoj, substrekante la aspektojn kiuj eskapas el androcentra legado. Ilia teologia kaj hermeneŭtika loko estas la malriĉa virino. La teologio, tiel, restas ligita al la praktikado de la liberigo kaj al la kompromiso videbligi la specifecon de la situacio kaj de la spertoj de la malriĉaj virinoj. Kiel diras María Pilar Aquino mem, la historia realo “estas la startpunkto kaj la celo de la teologio, kaj ambaŭ estas konektitaj de la principo de la transformado”.
La aziaj feminismaj teologioj, ankaŭ ili naskitaj en la 80aj jaroj, pripensadis pri ĉiuj medioj de la kristana teologio: bibliaj studoj, Dio, la Kristologio, la Eklezio… En la Tria Mondo, kaj ĝis nun, la aziaj teologinoj estas kiuj plej verkis, kvankam ilia laboro estas la malplej konata el ĉiuj. Surbaze de la religia pluralismo de Azio kaj la antikveco de ĝiaj spiritaj tradicioj, la aziaj feminismaj teologinoj laboras intense en la tereno de la interreligia kaj interkultura dialogado.
Ili estas tre konsciaj pri tio ke la kristanismo estas io ĵus alveninta al la multracia, multkultura kaj multireligia mozaiko kiu estas la aziaj landoj, multaj el kiuj ankaŭ suferas la heredaĵon de la eŭropa, usona kaj japana koloniismo, forta militarismo, la ekspluatado de la multnaciaj entreprenoj, la ekspansio de la aidoso kaj la seksa ekspluatado, aspektoj ĉiuj kiuj profunde markas la aziajn feminismajn teologiojn.
En Sud-Koreujo, ekzemple, inter la temoj specife traktitaj de la feministaj teologinoj estas: la unuiĝo de la du Koreujoj, la trafikado de virinoj, la seksa turismo kaj la depostulo de justeco por la koreaj virinoj kiuj estis pelitaj prostitui sin kiel seksaj sklavinoj por la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
En ajna kazo, la negativa konceptado de la virino kaj de sia sekseco ĉeestas en ĉiuj kulturoj kaj religioj de Azio kaj estas komuna zorgo de ĉiuj aziaj teologioj.
La afrikaj feminismaj teologioj naskiĝis fine de la 80aj jaroj, kiam formiĝis grupo nomita Rondo de Kompromititaj Afrikaj Teologinoj. Dekomence, ili emfazis la specifecon de la socia, ekonomia kaj kultura kunteksto ekde kiu ili parolas, markita nerevokeble de la koloniismo, la malriĉeco, la neokoloniismo kaj la jarcenta manko de voĉo de la afrikaj virinoj en preskaŭ ĉiuj medioj, inkludita la teologio. La afrikaj virinoj alvenis al la konkludo ke iliaj spertoj estas signife malsamaj ol ties de la aliaj virinoj, kaj pro tio ili devas rompi tion kio ĝis nun estis deviga silento kaj paroli per si mem. Kaj ili insistas ke ĉi tiu rajto paroli por si mem estas necesa kondiĉo por ilia propra emancipiĝo.
La fontoj de ilia teologio, komprenita kiel liberiga praktikado, kiel kompromiso kun la justeco, la vivo kaj la libereco fronte al la subpremo, estas la tradicioj de la kristana teologio, sed ili aldonas al ĉi tiuj la sperton de la afrikaj virinoj, la afrikan kulturan historion, kaj religiojn kaj proprajn fontojn de spiritualeco. La enkulturigado de la kristanismo en la multreligian kaj multkulturan kuntekston de Afriko estas unu el la ĉefaj zorgoj de la afrikaj teologinoj, kune kun la kultura kaj la biblia hermeneutiko. Ili konsideras la komunumon kiel Dia donaco, sed ili estas kritikaj kun la latenta seksismo en siaj kulturoj kaj kun la rolo kiun ludis la Biblio kaj iaj bibliaj interpretaĵoj kiel fonto de teologioj premigaj por la virinoj.
Ĉi tiu profeta legado de la Biblio metas ilin en konflikto, samtempe, kun siaj kulturaj komunumoj kaj kun la religiaj. Aliaj temoj de intereso por la afrikaj teologinoj estas la kristología, la teologia antropologio kaj la ekleziologio. Kaj ili atentigas pri la religio kaj la kulturo kiel la facetoj kiuj pli efikas sur la vivo de la afrikaj virinoj kaj en aliaj medioj de la vivo de siaj sociaj komunumoj.
En la lastaj jaroj, aperis ankaŭ ia nigra kaj indiĝena latin-amerika feminista teologio.
2. La kristana ekzisto laŭ feminisma karaktero
Sublume de ĉio ĉi, ĉu oni povas paroli pri kristana ekzistado laŭ feminisma karaktero? Ĉu oni perceptas ian rilaton inter kristanismo kaj feminismo? Ĉu eblas esti kristana, aŭ kristano, kaj feminista? Kaj eĉ, ĉu oni devas?
Ĉiu ajn rigardus la mondon ekde la perspektivo de la justeco, malkovrus ian skandalan realaĵon rilate al la virinoj. La datumoj estas ŝokigaj: ekde 1990 malaperis pli ol cent milionoj da virinoj kiuj devus esti naskiĝintaj, kaj ne okazis tio pro la prefero de la vira filo kaj la sekva selekta abortigado; la 67% el la malriĉuloj estas virinoj; ili estas la 80% el la subnutrita loĝantaro, la 70% el la plenkreskaj analfabetoj kaj la 67% el la infanoj sen instruiĝo; ilia laboro kvantas la 52% el la tuta, sed ili posedas nur la 1% el la tero kaj la 10% el la mono en proprieto, kaj ili apenaŭ okupas la 10% de la postenoj de respondeco aŭ politikaj reprezento. Unu el ĉiu tri virinoj suferas mistraktadon aŭ seksan perforton; mil milionoj da virinoj estis batitaj, pelitaj al seksa rilato ne dezirita, aŭ submetitaj al subpremado dum sia tuta vivo.
Internacia Amnestio, en ĝia informo La homaj rajtoj, rajto de la virino, prezentas alarmantajn datumojn kaj asertas: “La diskriminacio estas mortiga malsano. Ĉiutage mortas pli da virinoj kaj knabinoj rezulte de diversaj formoj de perforto kaj diskriminacio bazitaj en la sekso ol pro iu alia tipo de perforto kontraŭ la homaj rajtoj”.
Antaŭ ĉi tiu realaĵo, ĉu ni la kristanojn povas resti pasivaj, marĝene aŭ, eĉ, esti komplicoj? Pli ĝuste, nepras alproksimigi al la virinoj kaj kompromisi kun la emancipado kaj la liberigo de tiuj kiuj suferas malriĉecon, maljustecon, ekspluatadon kaj diskriminacion, kiuj estas multaj pli ol supozite, ene kaj for de la limoj de la civilizitaj landoj. Sed por ke ĉi tiu kompromiso estu iu pli ol gesto de bona volo kaj efiku sur la kerno de la problemo, nepras kritike analizi kiel oni fabrikas la diskriminacion de la virinoj kaj la influo de la religia penso en ĉio tio. Kaj ankaŭ estas necese esplori la eblojn kiujn la kristana tradicio proponas por la liberigo kaj la emancipado de la virinoj.
2.1. Kiel oni fabrikas la diskriminacion de la virinoj
Estas fakto ke la virinoj, plejparto el ili, suferas la altrudon de esenca projekto de subordigado kiu neebligas ilin plene disvolviĝi, ĉar kontraste kun la projektoj de vivo de la viroj –kiun inkludas sendependecon, suverenecon kaj memregadon de la vivo–, la inoj implicas submetiĝon, dependecon, malfacilaĵon aŭ neeblon por aliri al la kono, pli grandan malfirman labor-dungadon kaj, ĝenerale, malriĉecon. Ĉi tiu diferenco de asignitaj destinoj estas rezulto, interaliae, el la dualista antropologio, kiu subtenas ke la viraj kaj inaj roloj estas biologie fiksitaj, kiuj igas la viron paradigmo de tio homa kaj kiuj enfermas la virinojn en la hejman sferon, kio senigis ilin je multaj ŝancoj disvolviĝi kiel personoj.
Fronte al la naturalista konceptado pri la virino, kiu kondukis al ia esenciista, ne-historia kaj ne-krítica interpretado de la ina identeco kaj de la socia rolo de la virino, la kategorio de genro reliefigas la kulturan konstruon de la ina kondiĉo kaj atentas pri ĝia plurala kaj muldebla historia karaktero, redonante la virinon al la tereno de la libereco kaj ne adaptante ties identecon, simplist-maniere, al ties fizilogiaj ecoj.
2.2. La influo de la religia penso: la dualista teologia antropologio
Kiel situiĝas nuntempe la Pridoktrinaj aŭtoritatoj de la Eklezio rilate al ĉi tiu demando? Mi invitas ke ĉiu eltiru siajn konkludojn, sed, ekzemple, atentigas la fakto ke en la “Carta Apostólica Mulieris dignitatem” de la papo Johano Paŭlo la 2a ne inkludas, inter la formoj de amo de la virino, la politikan amon, tio estas, la prizorgado pri tio publika; aŭ ke la referaĵo de homeco por la virinoj estu Maria de Nazareto, destinita esti la patrino de Dio, kaj ne Jesuo, homa enkarniĝo de Dio kiu estas nek viro nek virino kaj laŭ kies bildo estis kreitaj ĉiuj, la virinoj kaj la viroj. Tekstoj kiel ĉi tiu manifestas ke, en la instruado de la Eklezio, daŭre validas ia esenciista antropologia konceptado de la seksoj, kio havas, kiel la historio pruvis, seriozajn konsekvencojn por la virinoj kaj, sekve, por la tuta homaro. Tial estas tiel grave enprofundiĝi en la manieron laŭ kiu la teologio kontribuis al la eklezia konstruado de la virino kaj enprofundiĝi en la novajn formuladojn ekzistantaj en ĉi tiu tereno.
En la radiko de la diskriminacio de la virino estas la timo al la diferenco kaj la kutimo de dualista penso, en kiu la centraj kategorioj estas la dikotomioj de terminoj kiuj kontraŭstaras sin ekskluziva, ekskludanta kaj hierarkigita. Dum jarcentoj, la jud-kristiana tradicio konceptis sin mem kun la dualistaj kategorioj de la greka filozofio, kun la samaj diskriminigaj konsekvencoj por la virinoj kaj por aliaj homaj grupoj. Kaj, bedaŭrinde, ĉi tiu dualista logiko fine akiris pli da pezo en la kristanismo, ol la inkluziva logiko de Jesuo kaj de la Evangelioj.
2.3. Rimedoj por la transformado kaj la sanigado
Sed la kristana tradicio ankaŭ proponas rimedojn por sanigi kaj transformi ĉion ĉi. En ĝi ni trovas la sperton de multaj personoj kiuj kontribuis plibonigi la viv-kondiĉojn de la virinoj, komencante per la historia persono de Jesuo de Nazareto, kies rilato kun la virinoj estis kaj daŭre estas hodiaŭ perturba. Kune kun la ekzemplo de la historia Jesuo, estas la sperto de la Revivigito kiel Tiu kiu proponas novan vivon por la virinoj kaj ĝi kapabligas ilin per la povo de la Spirito por certigi ilian dignon kaj ties de ĉiuj kreaĵoj.
Aliflanke, estas multaj la kristaninoj kiuj, ekde la komenco, vivadis sian ekzistadon kun libereco kaj kreiveco kaj kies kontribuoj, atingoj kaj bataloj estas necese rememori. Apud la martirinoj, la sanktulinoj kaj la fondintinoj, estas ankaŭ la mistikulinoj forgesitaj kaj la konsideritaj herezaj ne estante tiaj, virinoj kiuj trovis en la Biblio kaj en la tradicio la forton por ŝanĝi ordon kiu diskriminaciis ilin malpligante ilia homeco, kaj kies historiojn estas necese rekuperi.
Ankaŭ estas necese esplori la inan sperton de la malbono kiel teologia loko. Ivone Gebara, en ŝia libro La kaŝita vizaĝo de la malbono: teologio ekde la sperto de la virinoj, kolektas la inajn spertojn de la malbono en kvin medioj: kiel ne havi, kiel ne povi, kiel ne scii, kiel ne valori kaj la diskriminacio suferita pro la koloro de la haŭto.
Sed, krome, estas necese enkonduki en la teologion kaj en la kristanan praktikadon la spertojn de liberigo de la virinoj, videbligi iliajn kontribuojn kaj iliajn atingojn, kaj koni la fontojn de kiuj ili trinkas kaj en kiuj fortigas sin, kun la celo malfermi spacojn de espero por tiuj kiuj batalas celante liberiĝi kaj emancipigi el ajna subpremo.
La feminista teologia etiko enkadrigas sin en la movadon de la virinoj kiel kritika kristana penso kiu provas krei novan pensmanieron kaj ŝanĝi la inan kondiĉon en la eklezioj kaj en la socio. Sublume de la sperto de la virinoj, la feminismaj teologioj rememoras la originan mesaĝon de la Evangelio kaj la historion de niaj tradicioj kaj religiaj “perfidoj” kaj ili invitas al ŝanĝo de vidpunkto, sin farante profeta kaj utopia vorto havinte la sperton de la virinoj kaj de ĉiuj kiu laŭlonge de la jarcentoj estis ekskluditaj de la teologia pripensado. Ili provas finigi, tiel, la pluekzistadon de la vira monopolo de tio homa en la kristana tradicio konsiderinte la sperton de la virinoj kiel hermeneŭtika principo.
Aliflanke, la kristana teologio, kaptita de la dualista vidpunkto de platona kaj karteza inspiro, malofte esprimas la ĝojegon de la korpo kiu implicas la enkarnigo de Dio. Fronte al ĉi tiu filozofia kaj teologia penso okcidenta, en kiu superregis la praktika dualismo kiu metas la menson super la korpo, la viron super la virino, kaj la racion super la emocio, la feministaj teologinoj proponas liberigi la korpon, la senton, la fantazion kaj la pasiojn ekde ia teologio de la enkarniĝo kaj ia antropologio kiu alprenu la fakton ke ni ne nur havas korpon, sed krome estas korpo tiel kiel spirito, kaj ili certigas la seksecon kiel dono de Dio. Kaj repensi la teolgian signifon de la korpo kaj la sekseco implicas akcepti kun ĉiuj konsekvencoj ke la virinoj estas faritaj laŭ bildo de Dio.
La feminista teologio, same, evidentigis ke ne ekzistas objektiva kono, tute objektiva kaj “ne interesita”, ĉar la racio ĉiam estas historia, lokita, sekshava kaj, sekve, limigita. Tiel, la korinklinoj kaj la emocioj devas ne esti interpretataj kiel la senluma flanko de la racio, sed kiel fonto de kono. Oni depostulas la teologion kiel iu scio kiu sin adresas al la racio kaj al la koro, kaj kiu ne disdividu la personon. Enradikitaj en la plej bona biblia tradicio, la feministaj teologinoj elektas la saĝon –kio konektas ilin kun la saĝeca jud-kristana kunteksto kaj kun la figuro de Jesuo– kaj ili serĉas saĝecan scion kiu helpu malkovri la arton de gustumi la vivon, kiu ekde la Evangelio estas ligita al la ĝuo kaj al la pleneco de ĉiuj kreaĵoj.
Apud la pozitiva konsidero de la tradicie inaj valoroj, kiel la la priokupiĝo pri la zorgado, la empatío kaj la memofero, la feminismaj teologioj insistas en la neceso ke la virinoj reakiru sian aŭtonomecon, ĉar sen tio ne povas esti kompetentaj moralaj agentoj, ĉar la libera kaj respondeca elekto estas necesa kondiĉo por la morala agado.
Krome, ili atribuas egan gravecon al la bildoj kaj simboloj de Dio, pro tio ke ni projecias nin sur ili, kaj ili, siavice, utilas por konstri la rilatojn, por legitimi aŭ renversi la socian ordon kaj por subpremi aŭ liberigi. En la okcidenta tradicio superregis la andromorfaj konceptoj de Dio: Reĝo, Suvereno, Juĝisto, Sinjoro, Paŝtisto kaj Patro. Marĝene de la konsekvencoj de ĉi tiuj simboloj kiel instrumentoj de povo kaj ekskludo, iu lingvo de tio dia ekskluzive vira detruas la spiritan bildon kiun la virinoj havas de si mem kaj koruptas la rilatojn de ĉi tiuj kun la viroj kaj kun Dio. La feministaj teologinoj, do, intencas rekrei kaj ampleksigi la lingvon pri Dio, atribuante egan gravecon al la praktikoj de soci-politika kompromiso kaj al la espiriteco de la virinoj. Tiele, ĉiu generacio de kristanoj kaj kristaninoj alfrontas la defion traduki en vortoj tion nedireblan kaj ĝi devas denove diri Dio kun novaj rakontoj, bildoj kaj metaforoj kiuj estu signifaj por iliaj samtempuloj.
Sublume de la reala situacio de la virinoj en la mondo, ŝajnas ke la pasiveco, la submetiĝo kaj la memoferado ne estas la plej rekomendindaj kristanaj virtoj por plenumi la ordonon de Jesuo ami la proksimulon kiel al si mem. Ni hodiaŭ bezonas ŝanĝi la perspektivon kaj demandi al ni kion signifas por la virinoj ami al si mem kiel al la proksimulo kaj kiujn virtojn ili devas disvolvi por sin konstrui kiel homaj estaĵoj: memestimo kaj memcertigo por sukcesi esti subjektoj stabilaj, kreivaj kaj liberaj por ami la Dion de la liberigo.
Temas. Do, pri konstrui inter ĉiuj Eklezion kie povus realiĝi la pentekosta miraklo de la unueco en la diverseco, komunumo kiu rekonu la virinojn kiel plenrajtaj membroj, kapabla ricevi, akcepti, pritaksi kaj beni iliajn realajn talentojn, por tio, sendube, estas necese kuraĝo. La feminismaj teologioj invitas la tutan Eklezion rompi kun la mizogineco kaj aliaj ekskludoj, kaj rekuperi kaj aktualigi la egalecan Tradicion de la Evangelio, samtempe ke ili proponas, kiel grava parto de la evangeliga misio en la nuna mondo, la anoncon de la Dio, rivelita en Jesuo, kiu plifortigas la dignon kaj la emancipadon de la virinoj, kiu ne postulas al ili obeeman kondiĉon, kiu oferas al ili abundan kaj plenan vivon, kaj kiu volas ilin liberigitaj kaj kreantinoj de paco kaj de justeco.
Laŭ vortoj de la hispana teologino Mercedes Navarro Puerto, “La Feminisia Teologio (TF) ne estas hipotezo. Ĝi ekzistas kaj havas mallongan historion. Ĝi estas internacia, interkontinenta, interkonfesia kaj inter-religia fenomeno, kiu pli kaj pli akiras gravecon… Ĝi estas teologio de liberiga kaj universala karaktero, kontraŭa al la forigoj kaj okupita ne nur en la dekonstruado de la seksismaj teologioj, sed, pli kaj pli, en la konstruado de alternativoj. Ĝi estas esprimo de la aŭtoritato de la virinoj en la tereno de la religioj, de iu tipo je aŭtoritato kiu sukcesis malfermi vojon malrapide, meze de multaj malfacilaĵoj, pelita, tamen, far iu forto naskita de interne, forto kies fina origino aludas al la dia Ruah (Spirito), kreiva kaj rompanta ekde la interno mem de la vivo kaj de la historio”. Kaj kiel ĝi diras Elisabeth Schüssler-Fiorenza, “ĝi provas senmaskigi la pekecajn strukturojn de malhumanigado kaj reliefigi la elementojn kaj perspektivojn de liberigo enhavataj en la fido, la tradicio kaj la kristana komunumo. Tial, […] ĝi koncernas ne nur al la virinoj, sed al ĉiu ajn interesitaj pri la bonstato kaj la postvivado de nia mondo kaj de la homa raso”. Mi esperas ke ĉiuj ni estas inkluditaj en tiu grupo.
Mi ege dankas al vi.