![]() | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Ni pensas ke Donald Trump estas kompleta sensencaĵo, detruanto de la sistemo, kiu provizis ian sekurecon pri respekto al la homaj rajtoj por konkreta loĝantaro, kiu nun vidas sin subdanĝere. Aroganta viro protektita ne nur de multmilionuloj sed ankaŭ de la armea potenco kaj aliaj fortoj en rilato kun Usono. Demokratia sistemo, kiu estas pli formala ol reala, metis lin sur tiun prezidentan piedestalon, de kiu li marŝas detruante multon sur sia vojo, ŝajne arbitre, sed eble laŭ antaŭfiksita dezajno, kie la plej malfortaj falas kaj tiuj jam bone poziciigitaj pliboniĝas. Trump estas moderna barbara gvidanto, kiu konstante kaŭzas suferon kaj sensencan doloron al tiuj kiuj neniel povas defendi sin. Li faris sian prioritaton forigi kontraŭleĝajn migrintojn en sia lando, kien kelkaj iris kiel lasta rimedo por supervivo.
Antaŭ tia superforto, estas atendeblaj taŭgaj respondoj de la socio, kaj ni esperas, ke ili estos pli fortaj en Usono mem, sekvante la ekzemplon de Mariann Edgar Budde, episkopino episkopaliana, kiu brave antaŭ Trump mem en la religia servo okazinta la 21-an de januaro 2025 en la Nacia Katedralo de Vaŝingtono, havis la kuraĝon proponi al la ĉeestantoj predikon en kiu ŝi petis al prezidanto Donald Trump kompaton al la vundeblaj grupoj, inkluzive de la LGBTQ+ komunumo, la nedokumentitaj migrantoj kaj la rifuĝintoj, kaj urĝis lin montri mizerikordon al tiuj, kiuj vivas kun timo pro liaj lastatempaj politikoj. Ŝiaj vortoj ĝenis la ĉiopovan prezidanton, sed la respondo de la episkopino ne estis alia ol postuli ŝian rajton povi paroli el sia religia kaj morala perspektivo.
La lastatempa Letero de la Sankta Patro Francisko al la Episkopoj de Usono (10-2-2025) ankaŭ estis ekzempla, kie li konfesas, ke li atente sekvas "la gravan krizon, kiu okazas en Usono pro la komenco de programo de amasaj deportadoj" kaj "montras sian malaprobon kun iu ajn dispozicio, kiu identigas, tacite aŭ eksplicite la ne-leĝa situacio de iuj inmigrintoj kun la krimeco". La kialoj, kial la plimulto el ili forlasis siajn landojn por serĉi dignan estontecon en Usono, devas esti konsiderataj, diras la Papo. La elpeloj metas ilin en staton de specialan vundeblecon kaj sendefendon.
La Papo aplaŭdas la episkopojn de Usono, "kiam ili laboras proksime kun migrintoj kaj rifuĝintoj, anoncante Jesuo-Kriston kaj stimulante la fundamentajn homajn rajtojn". Li instigas ilin "protekti kaj defendi tiujn, kiuj estas konsiderataj malpli valoraj, malpli gravaj aŭ malpli homaj". Alparolante ĉiujn fidelulojn de la Katolika Eklezio, kaj ĉiujn virojn kaj virinojn de bona volo, li admonas ilin "ne cedi al apinioj kiuj diskriminacias kaj kaŭzas nenecesajn suferojn al niaj migrintaj kaj rifuĝintaj fratoj". Li invitas ĉiujn "konstrui pontojn kiuj pli kaj pli proksimigu nin ĉiam pli kaj eviti murojn de malnobleco".
Samtempe ke ni aliĝas al Papo Francisko kaj al ĉiuj kiuj malakceptas la menciitajn "Trumpistajn" politikojn de , ni volas emfazi, ke similaj malhomaj proklamoj aŭdiĝas de kelkaj politikistoj ĉi tie en Hispanio: ni rifuzas ankaŭ ilin kun same forte.
Ni estas devigataj memori Gazaon, kie oni taksas ke estis 64.260 rektaj mortoj antaŭ junio 2024, kaj 335.500 nerektaj mortoj antaŭ la fino de tiu jaro, kiel la respondo de Israelo al la Hamas-atako, kiun ni evidente kondamnas, sed la respondo de la israela registaro devas esti pritaksata kiel misproporcia kaj malmorala. Ĉiuj scias, ke ĉi tio ne estus ebla sen la subteno de Usono, tiam sub la administrado de Biden. Ankaŭ la rolo de Eŭropa Unio, kiu estas ĉefe konservativa, meritas nian kritikon.
Ĉio, kion ni analizis, pensigas pri la novliberala ideologio kiu subtenas la priskribitajn eventojn, pri la sovaĝa kapitalismo, kiu ŝajne revenas, pri certa rasa aŭ ia supremaciismo, kiu nature ne povas havi lokon en libera, egala kaj subtena socio.