Sesdek jarojn post la Dua Vatikana Koncilio, estas nepre necesa revizii kun kritika spirito la internajn strukturojn de la Romkatolika Eklezio, ne nur el eklezia aŭ teologia vidpunkto, sed ankaŭ el fundamenta demando tro ofte silentigita: kial la povo kaj aŭtoritato en la Eklezio restas koncentritaj en klerikala elito, sen efika partopreno de la kristana popolo, kiu estas, teorie, ĝia konstitua subjekto?

Malgraŭ la gravaj ŝanĝoj proponitaj de la Koncilio, la hierarkia strukturo de la Eklezio restas preskaŭ netuŝita. Por kompreni la kialojn de tiu rezisto al ŝanĝo, oni devas profundigi la diferencon inter “strukturo” kaj “organizado”. La strukturo indikas la esencajn elementojn kiuj certigas la koherecon kaj kontinuecon de la Eklezio tra la historio. En la dominanta eklezia diskurso, tiu strukturo identiĝas kun la hierarkio: nome, la episkopa korpo komprenata kiel la posteulo de la apostola kolegio. Tiu hierarkio —laŭ siaj propraj defendantoj— garantias la doktrinan, pastran kaj institucian aŭtoritaton. Tamen, ĉu tia “kontinueco” vere signifas fidelecon al la Evangelio, aŭ simple konservadon de privilegioj?

Siaflanke, la “organizado” rilatas al kiel tiu strukturo estas aplikata en malsamaj historiaj kuntekstoj. La Eklezio montris grandan organizan flekseblecon tra la jarcentoj, tamen ĝi konservis sian hierarkian kernon senŝanĝe. Tio, kio neniam estis metita en demandon de tiuj kiuj tenas la eklezian povon, estas ĝuste tiu strukturo kiu ebligas la kontrolon sen respondeco al la kredanta popolo. ĉu oni povas vere paroli pri komunumo gvidata de la Spirito, kiam decidoj estas prenataj de supre, sen la partopreno de tiuj kiuj estas la ricevantoj kaj portantoj de la kredo?

Dum la unua jarmilo, episkopoj estis elektitaj de siaj komunumoj kaj plenumis sian ministerion en lokaj eklezioj, pli proksime al komunumaj dinamikoj. Tamen, ekde la 11-a jarcento, la povo de la Papo komencis koncentriĝi, profunde transformante la organizadon de la Eklezio. Kvankam la formala hierarkia strukturo restis, la centro de povo ŝoviĝis al ekstreme vertikala modelo kun Romo kiel hegemonia centro. Kial oni akceptis sen pridubo ke tiu centralizado devenas de dia volo, kaj ne de homaj strategioj por akiri povon?

La ĉefa demando ne temas nur pri kiel funkcias tiu organizado, sed pri kiel oni konceptas la eklezian strukturon. Kiam ĝi adaptiĝas al la interesoj de la centro —la Papo kaj la Romkatolika Kurio—, ĝi montras ke tiu centro posedas la povon ne nur por difini la organizadon, sed ankaŭ por legitimi ĝin per teologiaj rakontoj. Tial leviĝas maltrankviliga demando: ĉu la eklezia strukturo havas sakramentan aŭ juran bazon?

Laŭ la dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio, la episkoparo havas sakramentan bazon. Tamen, en la praktiko, multaj el la funkcioj de episkopo ŝajnas esti regataj pli de juraj ol de spiritaj kriterioj. Kion signifas ke la Eklezio proklamas sakramentan teologion pri la episkoparo, se poste ĉia ekzerco de la ministerio dependas de la aprobo de la Papo? La kristana popolo, supozeble partoprenanto de la sakramenta komunio, estas sisteme ekskludita de tiu debato. Tiel, la sakramento reduktiĝas al simbola pravigo de potenca strukturo kiu ne permesas alternativojn nek malsamopiniajn voĉojn.

En la fruaj kristanaj komunumoj ekzistis respondeculoj kiuj povus esti konsiderataj kiel komenca formo de episkoparo. Tamen, en la Nova Testamento ne ekzistas klara distingo inter episkopoj kaj presbiteroj. Nur ĝis la fino de la dua jarcento, episkopoj ekricevis rekonon kiel posteuloj de la apostoloj. Dum pluraj jarcentoj, tiu episkopa funkcio kunekzistis kun teologio ankoraŭ nedifinita. Fakte, ĝis hodiaŭ, la teologio de la episkoparo restas ambigua tereno, sen sistemaj evoluoj kiuj justigus la aktualan modelon de papa supereco kaj episkopa submetiĝo.

Ekde la 12-a jarcento oni komencis teologie pripensi la sakramenton de ordo, tamen centrigite en la pastraro kaj ne en la episkoparo. Tio nutris vizion de episkopo kiel pastro kun jurisdikcio super aliaj, submetita al jura sistemo pli ol enskribita en sakramenta komunio. Tiel firmiĝis piramida modelo: la Papo kiel supera episkopo kun jura aŭtoritato super la tuta episkoparo, la klerikaro kaj, kompreneble, la fideluloj. Tiu interpreto estis teologie subtenata de figuroj kiel Tomaso de Akvino kaj Alberto la Granda, sed ĝia ideologia radiko kuŝas en la reformoj de Papo Gregorio la 7-a kaj liaj kunlaborantoj, kiuj uzis falsigitajn dokumentojn atribuitajn al la Edikto de Milano por legitimigi la papon superecon.

La centralisma strukturo de la nuna Eklezio estas parte bazita sur tiuj manipulemaj fundamentoj. Malgraŭ ke oni senmaskigis ilin kiel falsadojn, tiuj fontoj daŭre estis uzataj por aserti ke “ĉia povo en la Eklezio devenas de la Papo”. Kiel oni povas subteni spiritan aŭtoritaton sur historie fraŭda kaj politike interesita bazo? Kaj kial la kristana popolo ne havas la rajton pridubi tiujn kontraŭdirojn?

La Dua Vatikana Koncilio ne solvis tiun ambiguecon, sed pli videbligis ĝin. En Lumen Gentium 21.3 oni asertas ke la episkoparo donas la plenon de la sacerdota ordo, sed aldoniĝas ke ĝi nur povas esti praktikata en komunio kun la Papo. La artikolo 22.3 eĉ pli emfazas ke la agado de la episkopoj postulas papan konsenton. Se la episkoparo havas sendependan sakramentan bazon, kial ĝia ekzerco estas submetita al papa aŭtoritato? En la praktiko, la eklezia strukturo ne reflektas komunion, sed hierarkian obeemon kaj juran kontrolon.

La kontraŭdiro inter sakramenta diskurso kaj jura realo klarigas multajn internajn tensiojn en la Eklezio. Kvankam la Koncilio difinis la Eklezion kiel sakramenton de komunio, fakte ĝi funkcias kiel jura strukturo subtenata de dekretoj, reguloj kaj kodoj. Tiu vertikala logiko reproduktiĝas en ĉiu diocezo, kie la episkopo agas kvazaŭ vicreĝo de la Papo, kaj kie la laikoj estas relegitaj al obeemo sen reala partopovo.

Ne estas hazardo ke la tria ĉapitro de la Dogma Konstitucio Lumen Gentium parolas pri la Eklezio ne kiel la Popolo de Dio, sed kiel “hierarkie organizita socio”. Kial tiu duoblaĵo? ĉu eble ĝi estis redaktita de kontraŭaj tendencoj ene de la sama Koncilio? La realo estas ke multaj konciliaj dokumentoj estis rezulto de tensioj kaj kompromisoj inter kontraŭaj pozicioj ene de la episkoparo, kio klarigas kial en ili kunekzistas kontraŭdiraj asertoj. Tial ilia legado ne devus esti idealigita kiel harmonia sintezo, sed kiel foto de ankoraŭ nesolvita batalo por povo en la Eklezio.

La fundamentaj demandoj restas sen respondo: kiu tenas la superan povon en la Eklezio? De kie ĝi devenas? Kio estas la vera rolo de la episkoparo? Kial la kristana popolo estas sisteme ekskludita el tiuj debatoj? La historio de la koncilioj montras ke, male al klarigo de tiuj demandoj, ili ofte pli komplikis ilin.

La Koncilioj de Konstanco kaj Bazelo, ekzemple, asertis ke ĝenerala koncilio havas aŭtoritaton super la Papo. Tamen, tiu pozicio estis nuligita de la Koncilio de Florenco, kiu refoje proklamis la papon superecon. Ekde tiam, la postaj koncilioj —Laterano V, Trento, Vatikano I— ne celis respondi al la defioj de la moderna mondo, sed protekti potencan modelon jam montrantan signojn de elĉerpiĝo. Paradokse, tiu defensiva sinteno estis reago kontraŭ kristana socio kiun la Eklezio mem helpis formi, sed kiu nun evoluis preter ĝia kontrolo.

La Dua Vatikana Koncilio provis turni la direkton, serĉante dialogon kun moderneco. Sed ĝia renoviga spirito ne speguliĝis en la institucia strukturo. La papa kaj kuria aŭtoritato restis netuŝitaj, dum la kristana popolo daŭre estis ekskludita. En epoko kie la mondo postulas partoprenon, travideblecon kaj horizontalecon, la Eklezio restas ankrita en rigida, vertikala kaj ekskluda hierarkia modelo.

Tiu malkongruo inter diskurso kaj praktiko, inter sakramentaj proklamoj kaj aŭtoritataj praktikoj, estas neeltenebla. Urĝas profunda revizio de la eklezia modelo, ne por detrui ĝin, sed por igi ĝin kohera kun la Evangelio kiun ĝi proklamas kaj kun la komunumo kiun ĝi diras servi.