![]() | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
La tiel nomata "sinoda procezo", iniciatita de la Katolika Eklezio kaj prokrastita ĝis la jaro 2028, vekis ĉe kelkaj homoj la esperon pri profunda renovigo. Tamen, se oni realisme analizas la internan strukturon de la Eklezio —tio estas, ĝian hierarkion— oni vidas, ke ekzistas profundaj obstakloj, kiuj faras preskaŭ neebla aŭtentan reformon.
La institucia Eklezio ne funkcias kiel simpla komunumo de kredantoj. Ĝi estas organizita kiel hierarkia kaj centralizita strukturo, kie la povo loĝas ĉe la pastraro. Tiu pastraro, jam dum multaj jarcentoj, alprenis al si la rajton decidi kion oni devas kredi, kiel oni devas organizi la kredvivan agadon, kaj kiu povas paroli nome de Dio.
Tiu maniero funkcii malfaciligas ajnan veran ŝanĝon. Kiel transformi strukturon, kiu ne volas pridubi sian propran aŭtoritaton kaj agad-manieron?
En la Evangelioj, Jesuo el Nazareto kunvenigas ordinarajn homojn por inviti ilin vivi projekton de vivo bazitan sur justeco, solidareco, servo al la malriĉuloj kaj transformo de la mondo: tion Li nomas la “Regno de Dio”. Sed en la nuna Eklezio, tiu mesaĝo restas tre for de la ĉiutaga praktiko.
Anstataŭ labori por tiu Regno surtere, la institucio koncentriĝis je la dogmo (kion oni devas kredi), la hierarkio (kiu regas), kaj la kulto (ritoj kaj liturgioj ofte sen signifo).
Ĉi-jare, en 2025, oni memoras la 1700-jariĝon de la Koncilio de Niceo, ŝlosila momento en la historio de la Eklezio. Tie, en alianco kun la politika povo de la Romia Imperio, la hierarkio komencis aŭtoritate difini kion la homoj devas kredi. Tiel naskiĝis la dogmatismo, unu el la plej problemigaj trajtoj de la Eklezio: la trudado de fermitaj kaj absolutaj veroj, sen spaco por dialogo aŭ komuna serĉado de la vero.
Laŭ la pasado de la tempo, la kulto —tio estas, la mesoj, la ritoj, la formalaj preĝoj— fariĝis la centro de eklezia vivo. La problemo ne estas, ke ekzistas kulto, sed ke ĝi finfine anstataŭigis la veran vokon de Jesuo: aktive engaĝiĝi por pli justa mondo. Hodiaŭ, multaj kredantoj pensas, ke sufiĉas “plenumo” per ĉeesto ĉe meso, sen zorgo pri la suferado de la proksimulo aŭ la socia transformado.
Malantaŭ ĉio ĉi troviĝas tio, kio nomiĝas klerikalismo: la ideo, ke nur la pastroj havas privilegian aliron al Dio, al la vero, kaj al la gvidado de la Eklezio. Tiu pensmaniero estas fortigita dum jarcentoj, tenante la laikojn —tio estas, la plimulton de la kredanta popolo— en stato de dependeco kaj manko de formiĝo.
Fakte, la Eklezio konservis dum jarcentoj politikon, kiu limigas la aliron de la fideluloj al scio: malpermesoj legi la Biblion, persekutoj kontraŭ malsamaj ideoj (kiel en la Inkvizicio), kaj malmulta antaŭenigo de teologia studado inter laikoj. Ju pli ignoranta estas popolo, des pli facile ĝi akceptas sen pridubi tion, kion oni diras de la predikejo.
Klara montrilo de tiu deformo aperas en fenomenoj kiel la kulto al certaj religiaj bildoj. Lastatempe, en regiono de Hispanio, okazis intensa debato pro restaŭro de la bildo de la Virgulino de la Macarena. Pasie homoj diskutas pri la koloro de ŝiaj okuloj aŭ la grandeco de ŝiaj okulharoj, kvazaŭ tio havus ian spiritan aŭ doktrinan gravecon.
La kurioza — kaj maltrankviliga — afero estas, ke tiuj samaj homoj ofte tute ne konas tion, kion Jesuo vere instruis. En la Evangelioj (Mateo 12, 46-50; Luko 8, 19-21; Marko 3, 31-35), Jesuo ne donas specialan signifon al sia biologia patrino, sed deklaras, ke lia vera familio estas tiuj, kiuj plenumas la volon de Dio. Tamen, la institucio antaŭenigis tiun tipon de surfacaj sindonoj, ĉar ili deturnas la atenton for de la radikala mesaĝo de Jesuo.
Jen kuŝas la granda kontraŭdiro de la sinoda procezo: tiuj, kiuj devas gvidi la ŝanĝon (la eklezia hierarkio), estas ĝuste tiuj, kiuj plej profitas el la nuna sistemo. Estas kvazaŭ oni taskus al lupo gardi la ŝafojn.
Tiel, kvankam oni kunvenas, faras sinodojn kaj debatojn, estas tre malverŝajne, ke io ŝanĝiĝos esence. Kosmetikaj reformoj eble utilas por doni bildon de malfermiĝo, sed se oni ne tuŝas la radikojn de la problemo — la absoluta povo de la pastraro, la malplena kulto, la teologia nescio — nenio vere ŝanĝiĝos.
Se ekzistas espero, ĝi ne troviĝas ĉe la klerika supro, sed en la bazo: komunumoj de kredantoj, kiuj serioze prenas la Evangelion, kiuj legas, pridubas, studas kaj engaĝiĝas kun la reala mondo, ne kun religieco por ekspozicio.
Reformi la Eklezion ne signifas ŝanĝi ĝiajn internajn leĝojn aŭ ĝian lingvaĵon. Ĝi signifas repreni la esencon de la mesaĝo de Jesuo: amo, justeco, egaleco kaj transformanta ago. Sed tio eblos nur, se la kredantoj ĉesos atendi, ke la ŝanĝo venu de supre, kaj decidos marŝi de malsupre.