Page 14 - bestetoj
P. 14
La domo kie ni somerumis tiun jaron lokiĝas en urbeto tre
malproksima de mia hejma loĝloko kaj de tien mi trans-lokiĝis
aŭtomobile.
Tiu estis la unua vojaĝo de Pako kaj ankaŭ la lasta, ĉar je la
reveno en mian urbon, pro la komenco de la lernojaro, ĝi restis
tie, ĉe la korto de geamikoj, “ĝis la venonta somero”, oni diris
al mi.
Je la adiaŭo, ŝajnis al mi ke la okuletoj de Pako ŝprucis
larmetojn, eble ĉar tio okazis al mi sed certe ne povis okazi tiel,
ĉar ŝajne la birdoj ne havas larmoduktojn
Tiu monato tre rapide pasis al mi, kiel rapide pasas la tempo
kiam ni ferias aŭ estas feliĉaj.
Fine de Decembro de tiu sama jaro mi telefone vokis al niaj
geamikoj por scii kiamaniere disvolviĝis la vivo de mia amiketo
ĝis tiu dato, kaj tiam mi havis sciigon pri la terura vero: ĝi ne
antaŭlonge forpasis!! Kiel povis okazi –mi min demandis– se ĝi
estis tute sana kaj forta kiam mi lasis ĝin?
Mia ĉagreno tiam ne havis limon. Mi longe pensadis pri la
kaŭzoj de tiu forpaso kaj ree neis akcepton de la kruda vero,
ĝis kiam mi finfine venis al la konkludo ke ĝia forpaso estis tre
oportuna, kaj en mia infana menso ĝermis la ideon ke ĝi
tutcerte taŭgis kiel Kristnaska manĝaĵo por niaj amikoj, eble
kun la kulpuleco de miaj gepatroj.
Mia ĉagreno daŭris kelkajn tagojn kaj dum tiu tempo mi eĉ ne
volis manĝi. Miaj gepatroj konstatante la malbonajn tagojn de
mi travivitaj, promesis aĉeti por la venonta somero alian
anasidon por ke mi ludu kun ĝi sed mi ne akceptis ilian
proponon. Ŝajnis al mi kvazaŭ mi perfidu la memoron de tiu
kara amiketo, kia estis Pako, majstro mia en kelkaj aspektoj,
ĉar ĝi konigis al mi la veran valoron de la amikeco.
Hodiaŭ, mi, jam plenkreskita viro, ankoraŭ rememoras tiun
malproksiman travivaĵon okazintan dum mia infaneco kaj
pensas pri la granda homa ambicio atingi feliĉon per kiu ajn
rimedo, sen konscii ke la vera feliĉo ekzistas en la malgrandaj
detaloj de la ĉiutaga vivo.
Almenaŭ mi, tiu somero, estis senmezure feliĉa
(1) Pako: mallongigo de hispana vira nomo Francisco
(esperante, Francisko)

