Page 13 - bestetoj
P. 13

L L LA A A     A A AN N NA A AS S SI I ID D DO O O     P P PA A AK K KO O O



















                                       (1)
          Mi nomis ĝin Pako , ne sciante ĉu ĝi estis masklo aŭ femalo.

          Temas  pri  simpatia  besteto.  Ĝi  naskiĝis  el  iu  ovo,  kiel  ĉiuj
          anasidoj kaj ceteraj ovuloj.Ĝi ne konis patrinon, ĉar kaj ĝi kaj

          ĝiaj  gefratoj estis  kovitaj  per  kovilo  kaj  venditaj  kiel  eble  plej
          baldaŭ apenaŭ naskiĝitaj. Unu el miaj fratoj ĝin aĉetis por mi

          en foirejo kiam mi estis ankoraŭ dekunu jaroj aĝa infanino, kaj
          dum unu monato de tiu somero, ĝi estis tre fidela kunulo kaj

          amiko mia. Mi ĝuis rigardante ĝiajn graciajn movojn, pepanta
          gaja kiam ĝi estis ĉe mi, kaj trista, kiam mi devis foriri.


          Mi  povis  distingi  kaj  klasifiki  eĉ  kvar  malsamajn  pepadojn:
          ĝiajn:


                 -  KUIK,  KUIK,  KUIK...  kiam  ĝi  sin  sentis  sola,  ĝi  ĉiam
          pepadis tiele,


                 - KUIKUIK, KUIKUIK, KUIKUIK...kiam ĝi sentis teruron,


                 - KUIKUIK, KUIKUIK, KUIKUIKUIK... kiam ĝi kuradis post mi
          aŭ alia persono,


               -  KUIKUIKUIK,  KUIKUIKUIK,  KUIKUIKUIK...  kiam  ĝi  estis
          manĝanta  aŭ  sin  lavanta,  ĝi  uzis  nepre  ĉi  tiun  pepadon,  sed

          prononcante  tre  malaŭte,  kvazaŭ  susurante  aŭ  eble parolante
          kun si mem.


          Ĝia  dormoĉambro  estis  mezgranda  kartona  skatolo kaj tie  mi
          ofte metis ĝin dum miaj eliroj for de la domo. En tiaj okazintaĵoj

          mi povis aŭdi ĝiajn pepajn plendojn.

          La plumoj de mia amiketo estis brunkoloraj kun malhela rekta

          mallarĝa linio laŭlonge de la korpo, inkluzive de la kapo ĝis la
          vosteto. Ĝi posedis fortajn nigrajn piedojn, nigran bekon kaj du

          flugiletojn, kiuj kaŭzis ridon kiam ĝi ilin movis.
   8   9   10   11   12   13   14