Page 12 - bestetoj
P. 12
Je la horo de la adiaŭo, kia dramo! La kato ne scias kio
okazas. Ĉiuj premas ĝin kontraŭ iliaj korpoj kaj prononcas
la samajn kutimajn stultaĵojn, dum iliaj okuloj plenumas da
larmoj.
Kaj jen nun kiel ankaŭ venas novaj kvankam malbonaj
tagoj por “Mis-mis” Tiuj du novaj kunuloj ne bone akceptas
ĝin. Eble ili konsideras ĝin kiel entrudiĝanto, eble pensu
ke ĝi venis por manĝi ĝiajn ne sufiĉajn manĝaĵojn. do ĝi
devas resti apartigita de ili, ĉar krome ambaŭ siblas kiam
ĝi alproksimiĝas. Apenaŭ restaĵoj de la manĝo de ĝiaj
samspecanoj ĝi povas manĝi, kiuj kompreneble, ne sufiĉas
por ĝin adekvate nutri.
Tia radikala ŝanĝo en la vivo de “Mis-mis” estis tre traŭmata
por ĝi, pro pluraj motivoj: unue, tiuj novaj mastroj ne
karesas ĝin nek diras belajn vortojn kiel tiuj al kiu ĝi estis
alkutimiĝita, due, ĝiaj samspecanoj ne bone akceptas ĝin,
kaj cetere, ĝi malsatas. Kompreneble ĝi maldikiĝas, sed tio
ŝajne interesas al neniu.
Oni povas diri ke “Mis-mis” havis okazintaĵon koni du
vizaĝojn de sama monero.
La tempo pasas kaj “Mis-mis” eble konvinkiĝis ke ĝia kata
vivo ne plu pliboniĝos. Malfeliĉulo! Eble ĝia menso longe
pensu pri la karesoj, kisoj kaj amvortoj kiujn iam ĝi
ricevadis kaj tutcerte ĝi ne plu ricevos, eble ĝi pensu pri la
diferenco ekzistanta inter tiuj feliĉaj kaj jam malproksimaj
tagoj, kiujn ĝi travivis, kaj tiuj malgajaj, enuaj, malvarmaj,
malsataj, nunaj, vivantaj inter malamikoj…
Bedaŭrinde, la vivo estas tre hardita skolo kaj la feliĉo
efemera…
La besta vivo, samkiel la homa, similas lotoludon: foje
estas fruktodona, sukcesa, foje dolora, peniga…

