Page 8 - bestetoj
P. 8
L L LA A A M M ME E EV V VO O OJ J J
La mevoj, tiuj grandaj marbirdoj kiuj iam, ne antaŭlonge
nestis en lokoj tre proksimaj al la marbordoj, insuletoj aŭ
klifoj, ŝanĝis kun la paso de l´tempo iliajn kutimojn kaj nun
la plej multo el ili preferas nesti sur la tegmentoj de altaj
domoj de la urbo, eĉ de ties domoj situantaj malproksime de
la marbordo, kaj tre ofte, en la centro mem. La kantabra
mevo kiu loĝas en la asturaj marbordoj, apartenas al la
specio “Larus Michahellis”, ankaŭ nomata flavpieda.
Ĝi estas unu el la plej grandaj marbirdoj; ĝia envergaduro
varias de 120 cm. ĝis 144 cm., kaj longeco 53 cm. ĝis 58 cm.
Ĝi havas blankan kapon kaj korpon, malhelgrizajn dorson
kun nigraj flugilpintoj, kaj flavan longan bekon kaj krurojn.
Gijon, grava kantabra fiŝhaveno, havas grandan nombron
de tiuj maraj bestetoj, kio devigas al la koncernaj aŭtoritatoj
serĉi solvojn por eviti la progresan iĝon de ĝia reproduktiĝo
jam ekde la jaro 1990, sed malgraŭ ĉiuj zorgoj, ŝajnas ke la
afero ne estas tiel facila ĉar la nombro da mevoj pliiĝas
senĉese jaron post jaro, kaj kun la paso de l'tempo ili
turniĝis en danĝera plago. Ili kaŭzas tiel granda bruo dum
la tuta tago, ke mi iam eĉ dubas ĉu ili dormas, ĉar je ĉiu ajn
horo en la tago, estas aŭdeblaj iliaj grakadoj ŝajnigante: ĉu
homaj kriegoj, ĉu ridegoj, ĉu susuroj, ĉu miaŭoj... La gijon-a
urbestraro longe ignoris la konsiloj de teknikistoj, kiuj

