![]() | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
La frazo, kiu donas titolon al ĉi tiu teksto, devenas el la libro Genezo, ĉapitro 4, versiklo 10. Ĝi estas la demando, kiun Dio direktas al Kaino post la murdo de lia frato Abel: prafrata murdo, kiu enkondukas la dramon de homa perforto en la biblian rakonton. La verŝita sango ne malaperas en silento, sed fariĝas krio, vokego leviĝanta el la tero mem, postulante justecon.
Tiu demando — “Kion vi faris?” — povus hodiaŭ esti direktita al multaj registaroj, armeoj kaj gvidantoj de la mondo. La versiklo, origine verkita en la malnova hebrea, povus same aperi en la araba, rusa, ukraina, amhara, paŝtoa aŭ tigrinja. En ĉiuj lingvoj de la popoloj, kiuj hodiaŭ suferas la hororojn de milito, la sango plu parolas. Ĉar en la plimulto de nuntempaj konfliktoj, estas fratoj, kiuj kontraŭstaras, kiuj sin mortigas, kiuj senhomeciĝas.
La konflikto en Ukrainio, ekigita de la rusa invado en februaro 2022, ĵetis la eŭropan kontinenton en ĝian plej gravan armitan konfrontiĝon post la Dua Mondmilito. Milionoj da homoj estis delokitaj, dekoj da miloj mortis, kaj la detruado atingis kaj la urbojn kaj la animojn. En ĉi tiu milito, kiel en tiom da aliaj, la ĉefaj viktimoj estas la civiluloj: infanoj, maljunuloj, virinoj, homoj kiuj ne prenis armilojn sed suferas la pezon de decidoj prenitaj tre fore de iliaj hejmoj.
En Mezoriento, la cikla perforto inter Israelo kaj Palestino atingis novan tragikan kulminon post la atako fare de HAMAS la 7-an de oktobro 2023. Pli ol 1.200 homoj mortis tiutage en Israelo, multaj el ili civiluloj, en ago de barbarismo kondamnita internacie. La israela respondo, tamen, kaŭzis humanecan katastrofon en Gaza, kun dekoj da miloj da mortintoj, plejparte ankaŭ civiluloj, laŭ raportoj de UN, Kuracistoj Sen Limoj kaj aliaj sendependaj organizaĵoj. La amplekso de la detruado levas urĝajn demandojn pri proporcio, internacia leĝeco kaj la etiko de milito, kiu ŝajnas konduki al fakta anekso kaj deviga delokado de tuta loĝantaro.
Malantaŭ ĉi tiu konflikto kaŝiĝas amara paradokso: la juda popolo, kiu dum jarcentoj nutris la mesian esperon pri la reveno de la “perditaj triboj de Israelo”, ne kapablis rekoni en la palestina popolo eblan fraton. Eĉ se la genealogia konekto ne estus vera —temo diskutata kaj tute sengrava— ja estas vera la partopreno en la sama tero, en komuna historio kaj en komuna destino. Trans religio, lingvo aŭ etneco, tio, kio devus unuigi, estas la komuna homeco. La sufero ne distingas devenliniojn nek kredojn.
La juda tradicio instruas, ke esti la “elektita popolo” implicas moralan elekton: ne por regi, sed por servi; ne por superregi, sed por esti ekzemplo de justeco, de kompato, de aktiva memoro fronte al sufero. Tiu elekto, se ĝi volas havi sencon hodiaŭ, ne povas esti ligita nur al militforto nek al ekonomia aŭ teknologia sukceso. Ĝi devas esti mezurata laŭ la kapablo eviti la suferon de la alia, laŭ la kapablo malfermi vojojn al kunvivado, laŭ la kapablo konsideri la memoron pri la Holokaŭsto kiel universalan etikan respondecon, ne kiel pravigon de novaj formoj de subpremo.
Ne celas ĉi tie proponi fermitan solvon al la konflikto — ĉu devus esti duŝtata kunekzisto aŭ unu dulingva, multkultura ŝtato —, sed ja aserti, ke kaj israelanoj kaj palestinanoj havas saman rajton vivi kun digno, sekureco kaj justeco. La tero ne povas plu esti tombejo kaj tranĉeo: ĝi devas ankaŭ povi esti hejmo.
Same oni povas diri pri Ukrainio, kiel ankaŭ pri Sudano, Jemeno, Etiopio, Afganio aŭ Mjanmaro. En ĉiu el tiuj scenaroj de milito, la rimedoj investitaj en armiloj povus esti uzitaj por hospitaloj, lernejoj, vojoj, kulturo, repaciĝo. La prezo pro ne fari tion mezuriĝas en tomboj, en infanoj sen gepatroj, en generacioj kreskantaj sen koni pacon.
Ĉi tiu teksto ne celas pravigi ian ajn formon de antisemitismo, kontraŭjuda sento, rusofobio aŭ islamofobio. Oni devas kondamni kun sama klareco kaj la atencojn faritajn de HAMAS — precipe tiujn de la 7-a de oktobro 2023 — kaj la troigitajn represaliojn de la Israela Ŝtato, kiuj neniigas tutajn kvartalojn kaj punas kolektive loĝantaron jam de jardekoj sieĝatan kaj malriĉigitan.
La mondo ne povas alkutimiĝi rigardi militon kiel neeviteblan fatalon. Paco ne estas utopio, se ĝi fariĝas volo. Sed por tio oni devas komenci per rekono de la alia kiel frato. Nur el reciproka respekto, ekvilibra justeco kaj viva memoro povas esti konstruita daŭra kunvivado.
Dum la senkulpa sango plu kriegas el la tero, ne estos silento, kiu ĝin silentigos. La tuta homaro estas vokata respondi al la demando, kiu resonas de Kaino ĝis hodiaŭ: Kion vi faris?