Page 7 - bestetoj
P. 7
ke ĝi finfine malaperu de la tera surfaco, en ne tre mal-
(*)
proksima estonto
Post publikigado pere de la loka ĵurnalo pri la neceso trovi
homon dezirantan posedi kaj gardi dece la azeneton, en iu
ajn bieno aŭ farmo, finfine prezentiĝis du, montrantajn
sufiĉajn garantiojn por havi ĝin sub sia responso.
Oni elektis kiel pli konvena por zorgi la azeneton, tiun kiu
posedas malgrandetan farmon enhavanta diversajn best-
etojn, inter kiuj troviĝas, hazarde, du junaj azenidoj.
Kaj jen, kiel eĉ la plej humilaj bestetoj povas iam esti tuŝitaj
de la fortuna diino, kaj tiu, fakte, trafis nian amiketon, al kiu
ĝia nova mastro baptis kun la nomo Tito.
Ekde tiam, Tito jam ne plu malsatis, ĝi ne plu devis pensi pri
estontaj alimentaj problemoj nek pli neniuj aliaj aĵoj. Ĝi
havis ĉion dezirindan
Tiel, Tito troviĝis subite, senpripense en paradiza loko por
kiu ajn kvarpieda herba besto, kapabla kontentigi eĉ la plej
postulemajn.
Tiu historio ĝis nun havas feliĉan finon. Tito, nun, ŝajne
ĝuas plene la azenan vivon, ĉar ĉiutage oni ĝin povas vidi
senĉese kuranta tra la kampo, ruliĝanta sur la grundo,
faranta diverspecajn simpatiajn saltojn, kapriolojn, aŭ bruajn
azenajn blekojn. Eble tiuj du samspecaninoj povus havi
almenaŭ parton de la kulpo de ĝia nuna animstato.
Kiel sciate, “ne estas malbono kiu daŭru cent jaroj”. Kaj tio
feliĉe okazis al Tito.
Bone estas tio, kio bone finas.
(*) En Hispanio ekzistas diversaj ne-registaraj organizaĵoj
dediĉitaj al zorgo kaj reproduktado de la azenoj. Inter ili, jen
kelkaj:
- “Los amigos del burro” (La amikoj de la azeno), en la
Madrid-a Komunumo.
- Fondaĵo “Casa del burro” (Domo de la azeno), en Rute
(Córdoba).
- Asocio por la konservado de la azenoj, en Mérida
(Extremadura).

