Page 2 - bestetoj
P. 2
B BE ES ST TE ET TO OJ J
KIKO LA KOKO
Kiko estis bela besta specimeno. Ĝi posedis arogantan kapon
ornamitan per ruĝa impona karna kresto, ruĝan karunklojn kaj
fortan bekon. Ĝiaj buntaj kaj brilaj plumoj, ankoraŭ plibeliĝis
ricevinte la sunajn radiojn. La fortaj manoj enhavantajn longajn
akutajn argotojn, lasas profundajn videblajn spurojn post ĝia
pasado.
Kiko kunvivis en korto kun aliaj samspecanoj: du kokoj kaj
dekduo da kokinoj, kiujn ĝi, fanfarona, despoto kaj tirano, kiel la
plej multo el la fortuloj, submetas ĉiumomente al ĝia volo.
La kokinoj estas ĝia absoluta propraĵo, neniu el la aliaj du
maskloj povas ilin tuši, eĉ nek alproksimiĝi ĉar male, ili ricevos
fortajn bekofrakojn. Pruvo el tio, estas la vundospuroj kaj
manko da plumoj, kiujn ambaŭ montras en diversaj lokoj el iliaj
korpoj. Nek la kokinoj liberiĝas de la kolero de Kiko. Ĉiuj el ili
timas ĝin.
Venis tago kiam la mastro de tiu farmeto aĉetas paron da
gepavoj, ankoraŭ tre junaj kaj metas ilin en la komuna korto.
Baldaŭ Kiko sciigas la freŝalvenintojn, kiu estas tie la estro
uzante identajn metodojn, kiel tiujn uzitajn por ĝiaj sam-
specanoj, kiuj tiel bona rezulto donis al ĝi.
La tempo lante pasas. Nenian novaĵon menciindan okazas dum
du longaj monatoj, krom tio ke la du gepavoj kreskas kaj
fortiĝas. Tamen, pri tio Kiko ne konscias, ĝi ankoraŭ estras.
Iun tagon, post atako de Kiko, la pavo furioziĝis kaj decidas ne
plu toleri la superpotencon, arogantecon kaj koleron de Kiko kaj
kontraŭatakas. Ekestas baldaŭ inter ambaŭ kortbirdoj sangema
batalo, ĝis kiam finfine Kiko fuĝas ĝis angulo de la korto, al kiu

