Page 3 - bestetoj
P. 3
alkuras la furioza pavo, deziranta fini la komencitan taskon.
Kiko kvazaŭ frenezulo, preskaŭ blinda, nur deziras kuri, fuĝi,
sed ĉie li troviĝas iun malamikon deziranta venĝi pasintajn
agredojn.
La konfuzo en la korto fariĝas ĥaosa, kaj la blekado atingas
altajn nivelojn.
Aŭdinte la blekadon la mastro eniras en la korton kaj tuje
konscias pri la tie okazinta. Sur la grundo kuŝas Kiko senpluma,
abunde sanganta, duonmorta. Kelkaj plumoj ankoraŭ flugas en
tiu cirkonstanca batal-kampo.
La mastro reagas prenante la malvenkinton kaj finas la tasko
komencitan de la malamikoj de Kiko. En tiu tago, en tiu
momento, finis por Kiko ĉiujn ĝojojn kaj malĝojojn. Tiu orgojla
estaĵo sin kredanta la umbiliko de la mondo, tiu estaĵo kiu longe
super-regis en malgrandeta regno, ne plu povos altrudi sian
volon, siajn dezirojn al siaj malamikoj ĉar, finfine, ili venkis ĝin.
La aroganteco de Kiko, ĝia malbona uzado de forto okazigis
ĝian malfeliĉon kaj senpripensan kaj subitan morton. En tiu
tago, ĝi lasas esti bela besto, por transformiĝi en bongusta y
abunda manĝaĵo por la mastro kaj ilia familieto.
Tiajn kondutojn, kiel la altrudita de Kiko, adoptas ĉiutage centoj,
miloj el niaj samtempuloj, kiuj per mono, forto, povo, submetas
al iliaj kapricoj aŭ tiraneco al miloj, milionoj da homoj dum
tempo. Laŭlonge de la homa historio estas atestoj pri tio. Kaj
jen demando: Ĉu indas esti tiel aroganta, tirano, kruela,
despoto, egoisto kun la aliuloj kiam la vivo sur la tera surfaco
estas tiel efemera? Kiu semas venton rikoltos fulmotondron.
Kelkfoje, tiuj “elstaruloj” ricevas parto el la puno, kiu ili trudis al
iliaj subuloj aŭ ceteraj homoj, kiel okazis al Kiko kaj tiam, ili
estas pli malkuraĝaj ol la plej malfortulo al kiu ili centoble punis
aŭ humiligis.
Ĉu ne estus pli bone semi amon, felicon, karitaton, kio sam-
tempe rezultas pli fruktodona kaj kontentiga por la semanto?
Ni devas serioze mediti pri la afero.

