Page 4 - bestetoj
P. 4
SABRINA
Mi ne scias kiu estas ĝia nomo. La geknaboj nomas ĝin
"Sabrina" rememorante al tiu kantantino-dancistino (?) kiu
havas protuberancajn mamojn, samkiel ankaŭ ili povus ĝin
nomi "Danuta", ekzemple, pro samaj kaŭzoj, se ili estus
aŭdinte pri tiu pola virino, ankaŭ kantistino-dancistino ( ¿).
Temas pri juna hundineto, kiu mamnutras tri gefiletojn,
freŝdate naskiĝintaj. Pro tiu kaŭzo ĝiaj mamoj pligrandiĝis
kaj ankaŭ pro tio la geknaboj rilatis la nomon "Sabrina", kun
tiu senmastra hundineto.
Ĝi aperis iam, somere, en la urbeto, antaŭ ol mi alvenu tien.
Neniu antaŭe estis ĝin koninta. Eble ĝi estis forlasita de ĝiaj
gemastroj. Eble, eĉ forĵetita de aŭtomobilo kiel tiom da fojoj
okazis kun aliaj el ĉiuj samspecaj bestetoj. Homoj sin mem
nomataj amantoj de la bestoj, kapablaj ilin subteni dum
tempo, sed kiam alvenas la ferioj anstataŭ gardi tiujn bestojn
en specialaj lokoj, preferas ilin forlasi, ofte forĵetante ilin de
aŭtomobiloj kiel eble plej malproksime el siaj loĝlokoj, por
ke la malfeliĉuloj ne sukcesu trovi la adekvatan vojon por
reveni al tiuj antaŭe akceptemaj hejmoj.
Ĉe la domo kie mi eventuale loĝas, kaj de kie "Sabrina"
ricevas nutraĵojn, ekzistas hunda kliniko. Ĉiutage mi vidas

