Page 5 - bestetoj
P. 5
kaj eniri kaj eliri la plej diversajn hundajn specimenojn; inter
ili, kelkajn miaopinie, ridindajn. Sed mi komprenas ke pri ĉio
devas ekzisti en la mondo. Kion fari? Ne estas facile ŝanĝi la
pensomaniero de tiuj, kiuj opinias malsame ol ni.
Je la eliro de tiu hunda kliniko, oni povas rigardi iujn el tiuj
bestoj kun frizitaj aŭ tonditaj haroj, aliaj kun diverskoloraj
bantoj sur la kapo aŭ vestitaj per strangaj vestaĵoj, ktp.
"Sabrina" ilin rigardas per tristaj, kaj eble, enviemaj okuloj,
sed la plej multo el ili malatentas ĝin. Ŝtultaĵoj ni kaj ĝi estas
devigataj aŭdi, kiel ekzemple: "Venu kun panjo karulo" aŭ
"Eniru karulin´ne timu, ĉar panjo estas kun vi" aŭ "Kara mia,
donu al mi kiseton", kaj similaj..
Diversaj najbaroj avertis al mi ke post fino de miaj ferioj,
neniu povos okupiĝi pri “Sabrina” kaj ĝiaj gefiletoj kaj tiam,
ili estos nur vagabondoj kaj konsekvence de tio, ilin prenos
hundo-kaptisto, gardos en urba hundejo dumtempo kaj post
kelkaj tagoj se ne estas personoj interesataj pri ili, mortigitaj.
Kiujn kontrŭdirojn havas la vivo!. Dum kelkaj samrasanoj
marŝas orgojle akompanataj de ĝiaj mastroj aŭskultante
absurdajn dorlotaĵojn, aliaj kiel tiu malfeliĉa "Sabrina kaj ĝiaj
gefiletoj devos atendi la homan karitaton, bonkorecon, de
karesemaj homoj. Dum kelkaj en la hejmoj de ĝiaj gemastroj
manĝas bongustaĝojn aĉetitaj en specialaj vendejoj, aliaj
devos atendi ke iuj karesemaj homoj ĵetu sur la trotuaro aŭ
en oftaj okazintaĵoj sur teleroj aŭ kaseroloj, restaĵojn de iuj
de la homaj ĉiutagaj manĝadoj.
Kia honto esti homa! Kia misproporcio en la distribuado de
la riĉeco kaj justeco, Eĉ por naskiĝi besto bezonas havi
bonŝancon.

