Page 100 - heleco-93_Neat
P. 100
La Internacio Leviĝu, proletar’ de l’ tero, leviĝu, sklavoj de malsat’! La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat’. La paseon plene ni forviŝos, amasoj, marŝu, kresku ni! La mond’ en fundament’ sanĝiĝos, ne nul’, sed ĉio estu ni! Por batal’, por la lasta unuiĝu nia front’, internacia estos la tuta homa mond’! Ne estas super ni defenso, nek reĝ’, nek Dio, nek patron’. Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon’! La rabaĵon preni de l’ rabisto, spiriton savi de l’ karcer’, ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer’! Por batal’, por la lasta… Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l’ labor’! Al ni la ter’ laŭ justreguloj, parazit’ sin portu for! Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ĉe l’ aŭror’ la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor’! Por batal’, por la lasta…
   95   96   97   98   99   100