Page 96 - heleco-93_Neat
P. 96
Dum la jarcento pasinta post la evento, oni faris multajn filmojn pri la Rusa Revolucio, kaj en Sovetunio kaj en Okcidento. Iuj el ili havas kiel fono la okazaĵojn de tiu Revolucio de 1917, aliaj pritemas ties kialojn, originon kaj tujajn sekvojn. Kompreneble, ĉar tiu jarcento estis epoko de intensa kaj senĉesa klasbatalo inter la socia alternativo kiun tiu Revolucio proponis al la mondo kaj la superreganta sistemo, neeviteble la kino iĝis ilo, propaganda armilo, de la interbatalantoj. El la abunda materialo pri tiu temo ni elektis por nia konciza recenzado nur kelkajn filmojn inter tiuj kiujn ni taksas pli interesaj de vidpunkto de la ideologia batalo inter du modkonceptadoj respegulantaj kontraŭdirajn klasajn interesojn. OKTOBRO Silenta soveta filmo de la jaro 1928, kies direktoro estis Sergéi Eisenstein. Ĝi priskribas la komenciĝon de la soveta revolucio en Petrogrado. La stilo estas dokumenta; la okazaĵoj de Petro- grado estas prezentataj ekde la fino de la monakio en februaro de 1917 ĝis la fino de la provizora registaro kaj la dekretoj pri la paco kaj la tero en novembro de tiu jaro. Lenino revenas en aprilo. En julio, la kontraŭrevoluciuloj sufokis iun spontanan ri- belon kaj oni ordonas la arestadon de Lenino. Fine de oktobro, la bolŝevistoj estas pretaj por ataki: dek tagoj skuis la mondon. La filmo prezentas la plej ĥaosajn tagojn ĝis la venko de la bolŝev- istoj kontraŭ la menĉevistoj kaj ceteraj partioj partoprenintaj en la defaligo de la Caro. Akorde kun la marksista filozofio, en la filmo ne estas ĉefrol- uloj; la agantoj estas la amasoj, la homaj kolektivoj. Multaj par- toprenintoj de la revolucio kiel ruĝaj gvardianoj, soldatoj, mar- istoj aŭ personoj kiel Trockji kaj Lenino aperas en la filmo, kio konstituas bona pruvo de la realaĵo kiun ĝi pretendas respeguli. LA KIRAS-ŜIPO POTEMKIN La okazaĵoj kiujn la filmo prezentas, strikte, ne apartenas al la etapo de la Revolucio, sed ili havas grandan rilaton kun ĝi tial ke la ribelo de maristoj kiun ĝi pritraktas estis signo de la krizo kiu kondukis al la fino de la carisma reĝimo. La filmo, de la jaro 1925, estas muta. Ĝia direktoro estis Sergéi Eisenstein. Ĝi prezentas la ribelon okazinta en la kiras-ŝipo Po- temkin en 1905, kiam la ŝipanaro rifuzis obei la oficirojn de la carista mararmeo. La 26-a de junio de 1905 la maristoj de tiu kiras-ŝipo, ĉagrenitaj pro mistraktado kaj esti devigitaj manĝi nutraĵojn en malbona stato, decidis ribeli. En la filmo la okazaĵoj estas prezentataj emfazante la rolon de la amasoj kaj la gravecon de la kolektivaj mobilizoj. Ĉi-rilate tre gravas en la filmo la ege perforta sceno de la masakrado de civitanoj en la ŝtuparo de Odeso far la carisma soldataro. Evidentas ke ĉio ĉi konstituas propagandon por la ideologia legitimado de la komunista reĝi- mo, ekzaltante la ordinaran homon, ĉefe la subpremiton kiu de- cidas rompi siajn ĉenojn. 96