Page 95 - heleco-93_Neat
P. 95
kontraŭfronti la tutmondiĝon ekde la spirito, la kreivo kaj la genio de Lenino signifas, ĉi- momente, ĉi-tie kaj nuntempe, koni nian malamikon y kiamaniere ni kontraŭbatalu lin. Mi pensas ke iu el la unuaj taskoj kiujun ni devus fari estas en la tereno, senforgese de la ekonomia batalo, paroli kun la sindikatoj kaj eksponi al ili: “Sindicatoj, ju pli multe vi estos en la ekonomia batalo, se vi ne atentas pri la politika kaj socia dimensio, vi ade perdos, ĉar vi daŭre retroiras tial ke vi forgesis ke ekzistas iu ideologia dimensio, de la klaso kaj de la klasoj kiuj estas en alianco kun ĝi”. Rezultas. Do ke la batalo de ideoj estas fundamenta kaj malaranĝi tion estas ega pen- laboro… sed oni povas tion fari. Oni devas disponi je la informo, oni devas havi organizo kiu kapablus esti ĉiuloke provizante serion da informoj, oni devas konscii ke al nia popolo oni devas prezenti la aferojn tre klare, ekde la studo, ekde la analizo, oni devas peli ĝin decidi. Atentu, tiele la aferoj ne progresas. Ĉu vi ne konstatis ke ni ekonomie kreskis kaj tamen nia situacio estas pli kaj pli malbona? Ĉu vi ne vidas ke plejparto el la homoj pli kaj pli malriĉiĝas? Ĉu vi ne vidas ke plejmalmulte el la homoj ekonomie progresas? Ĉu vi ne vidas ke kiam oni nomas vin “entreprenemaj” tio estas ia nova proletigita formo de estreprenisto? Oni nomas lin entreprenema, li sin sentas entreprenisto… tamen li estas proleto, ligita al la ĉeno de la pli grandaj entreprenoj; sed li estas “entreprenisto”, li estas “entreprenema”… vortoj de la tutmondiĝo, vortoj kiuj kovras la ekspluatadon per vortoj kiuj sonas novaj, kiuj sonas kiel ia interesa afero de la moderneco. Ĉiuj ĉi vortoj, ĉiuj ĉi valoroj, tiu tuta falseco ke oni devas ade kreski, kreski kaj kreski, ke la gestudentoj au tiuj kiuj povas foriri estas ke ili faras “studvojaĝojn”… Sed estas pli: oni akceptas ĉi-tion. Kaj kio estas okazante? Ke estas retroiro, la personoj enfermiĝas ĉar estas timigitaj kaj, kiam ili enfermiĝas ĉar estas timigitaj, ili timas kiam iu alvenas por iomete ĝeni al ili tiun torporon; sed ni devas tion fari inteligente, ĉar sen la personoj ni povas fari nenion, kiel ni sukcesos ion fari?: Oni devas signali kiu estas la malamiko, ne estas eraro, ne estas dubo. Se ni pensas nur pri balot-aferoj, ni estus perd- intaj la militon kaj ĉiujn batalojn, dum jardekoj ni ne levus la kapon ĉar ni troviĝus je la komenco de iu malvenko, tial ke ni estus perdantaj la ideologian batalon. Mi ne diras ke estas perdante ni, tiuj kiuj troviĝas ĉi tie aŭ la kamaradoj, estas perdante plejparto el la organizitaj laboristoj kiam oni alprenas tiujn valorojn. Oni devas diri al la homoj, tute trankvile, tute dolĉe, ke oni devas vivi alimaniere por ke ĉiuj povu vivi; sed al la mal- riĉuleto kiu gajnas tiujn malmultajn centojn da eŭroj… ne koncernas al ci! Okazas ke foje ili defendas tion, mi aŭdis diri surstrate: “Ne, ne, ne, okazas ke oni volas demeti de ni…” Al ci, kion oni povas demeti? ĉu la malsato? ili akceptas, ili estas solidaraj, kial? tial ke neniu eksplikis al ili la aferojn. Tiu estas nia batalo. Se ni volas esti fidelaj al tio kio signifis la Revolucio de 1917 kaj al Lenino, oni devas akcepti ĉi tiun batalon. Oni devas kontraŭfronti la tutmondiĝon ekde la tereno de la informado, de la kono, de la didaktiko, de la organizado kaj klare konscii kiu estas la malamiko kiun oni devas kontraŭfronti; sed krome en iu milito kiu havas nek batal-paŭzo nek indulgo; en la ideologia milito ne estas pakto, ne povas esti. Povas esti pakto en la politika milito, en la negocado… en la milito de ideoj, neniam. Aŭ oni estas venkintoj aŭ venkitoj, la Historio montras tion al ni. Tial, mi pensas ke rememori hodiaŭ la Revolucion de 1917 kaj la figuro de Lenino estas akcepti ke ni havas iun potencan mal- amikon kiu superregas kaj kontrolas la inform-mediojn, kiu sin enmetis en parton de niaj kapoj, kiu sin konstituis kosmovizio kun iuj valoroj kaj kiu, kun ĉi tiu realaĵo kiun ni havas, ni kontraŭfrontas ĝin kun klarega ideo ke temas pri la malamiko aŭ ni. Ne estas mez-punkto. 95