Page 97 - heleco-93_Neat
P. 97
RUĜULOJ Reds (en Esperanto: Ruĝuloj) estas filmo de 1981 reĝisorita, pro- duktita kaj ĉefrolita de Warren Beatty. Ĝi estas bazita sur la vivo de la ĵurnalisto kaj verkisto John Reed, kiu per sia libro Dek tagoj kiuj skuis la mondon priskribis la Rusan revolucion de 1917. Parto el la filmo estis farita en kelkaj hispanaj urboj: Seviljo, Granado, Guadix kaj Madrido. John Reed estis iu usona komunisto, aktivulo dum la periodo de la Unua MondMilito. La filmo prezentas lian amrilaton kun la verk- istino Louise Bryant, edziniĝinta virino kiu forlasas sian normalan vivon kaj iĝas grava figuro de la feminista movado. Iliaj ideoj kondukas ilin al Rusujo dum la revolucio de oktobro de 1917, kiam la komunistoj kaptis la povon. Poste ambaŭ aktivuloj revenis al Usono kun ideoj por lideri sian propran ribelon… Rilate al la ideologia enhavo de la filmo, Ruĝuloj reprezentas la pinton de tio kion oni povus permesi en Hollywood en la epoko de Reagan kaj Teacher. Cetere la filmo estas sufiĉe merita kaj sukce- sa de vidpunkto de la kino-arto kaj atingis kelkajn premiojn. Doktoro Zivago Filmo de 1965, reĝisorita de David Lean kaj ĉefrolita de Omar Sha- rif. Estas bazita en la novelo de la rusa verkisto Boris Pasternak, kiu ricevis pro ĝi la NobelPremion pri Literaturo en 1958. La temo de la novelo kaj la filmo estas la vivo de rusa kuracisto kaj poeto, kiu, kvankam edziĝinta kun alia, enamiĝas al la edzino de politika aktivisto kaj spertas malfacilecon dum la Unua Mond- Milito kaj la Oktobro Revolucio. La novelo sur kiu baziĝas la filmo fajne priskribas la vivon de la civitanoj de Sovetio dum la jaroj post la revolucio. Ĝi vekis, je ĝia publikigo en 1957, akran polemi- kon. Estis la epoko de la malvarma milito; la aŭtoro estis aklamita kiel la unua granda disidenta verkisto de Sovetio. En sia lando la aŭtoro ne estis bone konsiderita kaj li sin vidis devigita rifuzi la NobelPremion, sed reale la enhavo de la verko ne estis kontraŭ- sovetia. La kerno de la verko kaj la koncerna filmo estas ĝia argu- mento, sufiĉe drameca, de la homa historio kiun prirakontas, sen politikaj implikoj, kvankam kun la historia intereso de la fono de mondmilito kaj la revolucio. La filmo atingis grandan sukceson kaj ricevis kelkajn premiojn. Nikolao kaj Aleksandra Historia filmo farita en Hispanio kaj Jugoslavio. Reĝisoris ĝin Franklin Schaffner en 1971. Ĝi pritraktas la vivon de Nikolao la 2a (1868-918), la lasta caro de la dinastio Romanov, kaj lia edzino Aleksandra, dum la jaroj de koruptado, subpremado kaj mizero kiuj kulminis per la bolŝevisma revolucio de oktobro de 1917. La filmo montras tiun etapon plenan je salono-dancoj, gravaj festoj kaj lukso. Ĝi prezentas la kialojn de la popola defio al la imperio, kaj ankaŭ ka plej humanan flankon de la reĝa familio de Rusujo kaj ĉion kontemplitan de ilia vidpunkto. Kvankam ĉiuj montradis sim- pation al Nikolao, ne okazis same rilate al Aleksandra kiu estis ger- mandevena. Kiam naskiĝis la carido, la princo Aleksis, la popolo ŝajne akcetis ŝin iome. Pro la malsano de sia hemofilia filo, ŝi metis sian tutan fidon sur Rasputeno. Ĉi tiuj kaj aliaj similaj okazaĵoj es- tas prezentataj en ĉi tiu historia filmo. De historia vidpunkto la filmo estas sufiĉe objektiva kvankam ne tre profundigas en la politikaj aspektoj de la revolucio. La filmo estis premiita per 2 oskaroj kaj aliaj distingoj. 97