Page 5 - heleco-93_Neat
P. 5
Oni supozas, kaj eble estas prava supozo, ke la homaro, la popoloj, la socioj, antaŭenmarŝas al alta desti- no de superado de ĉiuj limoj kaj malfacilaĵoj kiuj baras aŭ malhelpas sian materian kaj spiritan progreson. Vidate delongperspektive oni povas percepti la faritan progreson. Sed la marŝado ne estas rapida kaj kro- me ĝi ankaŭ ne estas regula, konstanta, senŝanĝa, harmonia… foje okazas haltoj, retroiroj, stumbloj, faloj kaj refaloj. Kiuj estas la faktoroj kiuj malhelpas la homan progresadon direkte al la idealoj kiujn la homaro celas? Unue estas tiuj malfacilaĵoj kiuj troviĝas en la limoj mem kiujn oni pretendas pretersuperi. Tiajn objektivajn obstaklojn la homo venkas per laboro, persisto, inventemo… Sed la plej obstinaj baroj troviĝas ene de la homo mem, kaj ĉi tiujn oni povas venki nur per bonvolo. Al tiu rango je negativaj ho- maj ecoj kaj tendencoj apartenas la egoismo, la mem-adoro, la elitismo, la aroganteco, la fanatismo, la rasismo, la ksenofobio… Foje kaj refoje la homaj kolektivoj, la nacioj, falas en tiujn abomenindajn de- viojn kaj sentojn kiuj baras sian progresan iradon. Nu, ĝuste nuntempe la homaro troviĝas en etapo de malprogreso kaj involucio. Multaj homaj socioj kaj kolektivoj estas refalante en antikvajn marĉojn el kiuj ili dumlonge penadis eliri kaj malproksimiĝi. Indas ke ni atentu pri kelkaj el ili. La kapitalismo. Ĝi estas relative nova en la amplekso de la homa historio, proksimume du jarcentojn aĝa. Sed ĝi sekvis kaj anstataŭis aliajn antaŭajn formojn je ekspluatado de homo fare de homo: la sklavismo, la feŭdismo… Ĉiuj-ĉi formoj de socia organizo karakteriĝas pro malegaleco en la interhomaj rilatoj, la posedado kaj ĝuado de la teraj resursoj, la submetado de iuj klasoj al aliaj… kaj la homa instinkto kiu ge- neras tian maljustecon estas la egoismo, la mem-amo. Ĝuste ĉi-jare oni festas aŭ solenas la Centjaron de iu serioza provo pretersuperi la peston de la kapitalismo por mondskale starigi senklasan socion. La Rusa Revolucio de la jaro 1917 vekis la esperon de ampleksaj ekspluatataj amasoj kaj popoloj en la mondo. La sukceso estis relativa, la progreso peniga kaj malrapida. Kaj fine, post iomete pli ol sep-dek jaroj, venis la fiasko. La homaro refalis en la kapitalismon. La maljusteco, malegaleco kaj ekspluatado regas senbare en la tuta mondo. La progreso de la komunista ideo, celita de la menciita revolucio kaj aliaj similaj, enportis ankaŭ la defion konstrui universalan, sennaciecan, socion. Kaj ankaŭ la alvokiĝon meti finon al la ras- ismo, la masklismo, la religia maltoleremo kaj aliaj negativaj aspektoj de la homa konduto. Gravas indiki ĉi tion ĉar la menciita fiasko de la komunisma progreso signifis ankaŭ la pliintensiĝon kaj ampleksiĝon de tiuj formoj de interhoma misagado. Ni dediĉu ioman atenton al la plej gravaj el ili komencante per la religia maltoleremo aŭ integrismo. La islama integrismo ne estas la sola el la formoj de religia maltoleremo nuntempe ekzistantaj en la mon- do, sed sendube ĝi estas la plej grava kaj plejofte aganta. Antaŭ pluraj monatoj okazis en nia lando, en Barcelono kaj alia kataluna urbo, gravaj teroristaj atencoj far fanatikuloj de tiu movado. Antaŭe jam estis similaj kaj plej gravaj sangaj atencoj en aliaj landoj: Francio, Britio, Belgujo… krom en multaj lokoj de la araba mondo kaj kelkaj afrikaj landoj. La sekvantoj aŭ simpatiantoj de ĉiu religio penas konvinki ke ĉiu tiu celas plibonigi la homon, la homan konduton, kaj pere de ĉi tio la socion. Sed la akra realaĵo montras ke ofte la religioj, same kiel la lingvoj, samtempe ke ili utilas por unuigi la samreligianojn kaj la sam- 5