Page 7 - heleco-93_Neat
P. 7
kiu marŝas kontraŭdirekte al la progreso de la homa familio. Ni, la esperantistoj, estas tre sensivaj pri tiu ĉi problemo. Ja, la revo de Doktoro Zamenhof pri komuna lingvo, Esperanto, kaj sendogma religio, Hilelismo, kiu formiĝis en la sama epoko kaj kulturo kie naskiĝis la naciismoj, estas idealo kiu celas, ĝuste, meti solvon al la problemoj propraj de la naciismo. Se la naciismoj estas la plej fatalaj fruktoj de la romantikismo, Esperanto kaj la religia spirito de la Hilelismo estas la plej belaj fruktoj de tiu epoko. Kiu sento venkos fine? Ĉu la idealo de Zamenhof aŭ la naciismaj kaj integrismaj sentoj? Kun bedaŭro ni konstatas la refalojn okzantajn nuntempe. Post mencii la integrismon, la faŝimon kaj la kapitalismon ĝe- nerale, nun ni atentu pri la naciismoj, ĉefe tiuj de Eŭropo, kaj ni komencu per la BREXIT, t. e. la eliro de Britio el Eŭropa Unio. Rimarkindas ke Britio mem antaŭe devis alfronti iun naciismon ene de sia propra teritorio. En Skotlando estis referendumo por elekti inter la disiĝo en la brita ŝtato kaj la plurestado en ĝi. Estis laŭdinda rezulto la fakto ke oni decidis konservi la union kaj krome influis en tiu decido la deziro pluresti en Eŭropa Unio. Sed poste, paradokse, estis Britio mem kiu forlasis Eŭropan Union kaj trejnis Skotlandon foren. Estas ne- nia sekreto la kialoj de tiuj kiuj voĉdonis favore al la eliro; en la balotkampanjo oni emfazis pri la “avan- taĝoj” de la BREXIT prezentante la forlason kiel granda ŝanco de elitisma, preskaŭ rasisma vidpunkto. Iu argumento de la poziciantoj favore al la eliro el Eŭropa Unio estis ke kiel ŝtato membro Britujo estus mal- pli suverena, tial la BREXIT permesus pli grandan kontrolon de la enmigrado, pli bonan britan pozicion por negoci komercajn interakordojn kaj liberiĝon el la burokratara regulado de la Eŭropa komunumo. Estis evidenta la malsolidara kaj reakcia karaktero de la emo rompi la unuiĝon de la eŭropanoj. Fakte, oni perceptis en la kunteksto de la referendumo kaj ties balotkampanjo ian ksenofoban agresemon. Tre multe pliiĝis tiam la rasismaj incidentoj; la atakoj estis faritaj ĉefe kontraŭ muzulmanoj kaj polaj inmigrintoj, kvankam ankaŭ estis iuj el tiaj faroj kontraŭ la hispana plimulto. La agresemo kontraŭ la fremduloj daŭris ankaŭ post la referendumo. Simila elitisma kaj malsolidara karaktero havas la secesi-cela movado nuntempe aganta en Hispanio. Ne estas hazardo ke la hispanaj regionoj kie furoras la separatismo estas, ĝuste, la plej riĉaj. Nuntempe estas la Kataluna regiono tiu kiu deziras sendependiĝi. La procezo de konflikto kun la centra hispana ŝtato disvolviĝas kiam oni verkas ĉi artikolon kaj eble multe daŭros ankoraŭ, tial malfacilas nun antaŭpensi la kulminon de la afero. La separatisma aŭ secesia sento en tiu regiono havas profundajn radikojn; ĝi estas jam plurajn jarcentojn longdaŭra. Okazis en la historio gravaj interfrontiĝoj, foje eĉ militaj, inter tiu regiono kaj la hispana ŝtato. La situacio de Katalunio ne estas, kaj neniam estis, tiu de submetiĝo simile al de kolonioj rilate al la metropolo, sed ofte la dispozicioj kiujn la centra ŝtato de la lando devis alpreni por sufoki la separatismajn epizodojn generis perforton kaj aliajn turpajn farojn kiel la malpermesigo de la publika uzado de la regiona lingvo. Tiutipa politiko estis speciale grava dum la faŝista diktaturo de F. Franko (1939-1975), sed ĝenerale, kaj ĉefe dum la lastaj kvar-dek jaroj, la sinsekvaj registaroj de Madri- do, ĝuste por ne reveki la separatisman senton, tre komplezeme traktis la katalunan regionon kaj konsentis pri ĉiuj politikaj kaj ekonomiaj postuloj de la aŭtoritatoj de tiu aŭtonoma komunumo, Fakte, la kataluna aŭtonomio estis, inter tiuj de ĉiuj hispanaj regionoj, krom la plej riĉa, ankaŭ tiu kiu havis pli da politikaj funkcioj. Post la finiĝo de la frankisma diktaturo oni permesis la liberan publikan uzadon de la kataluna lingvo, sed de tiam la katalun-lingvaj aŭtoritatoj altrudas tiun lingvon al la hispan-parolantoj kiuj loĝas en tiu regiono, kiuj estas preskaŭ duono el la tiea loĝantaro. Resume, ĉiu perforto kaj subpremo far la hisp- ana ŝtato ne sukcesis submeti la sendependisman emon de la katalunoj, sed tute male. Kaj ĉiuj ĝentilaĵoj kaj donoj de la sama ŝtato plenumante la postulojn de la kataluna aŭtoritatoj ne sukcesis kvietigi ĉi ties separatismon sed instigis ilin fari kromajn postulojn. Tial la solvo de la problemo estas malfacila. Alia fakto kiu kontribuas plimalfaciligi la katalunan aferon estas tio ke la secesia sento en tiu regiono ĉeestas en ĉiuj sociaj klasoj kaj en ĉiuj politikaj tendencoj. Ja, la kataluna sendependismo estas tiel elitisma kaj duonrasisma kiel ĉiuj ceteraj naciismoj sed, strange kaj paradokse, tiu reakcia sento enestas ankaŭ en la maldekstrularo de tiu regiono. Alia bedaŭrinda rezulto de tiu konflikto estas ke ĝenerale en la tuta lando, kiel reago kontraŭ la katalunaj troaj depostuloj, revekiĝas ia kontraŭkataluna sento ĉefe inter la faŝistaro, kiu tre potenciiĝas lasttempe. Temas pri refaloj en kronikajn sociajn malsanojn de nia lando. Estas facile konkludi ke ĉiuj menciitaj sociaj putraĵoj: kapitalismo, religia integrismo, rasismo, elitismo, naciismoj, faŝismo… estas kondamnindaj al la rubujo de la Historio. Sed konsternite ni devas konstati ke tiuj sociaj devioj plenigas la ĝisnunan homan historion, do la tuta historio estas rubejo. Ni komencis ĉi artikolon per la supozo ke, spit’ al ĉio, la homaro antaŭenmarŝas al superado de ĝiaj malbonaj emoj kaj tendencoj, sed ni devis agnoski ankaŭ ke nun ni travivas periodon de retroiro, de refalo en la rubujon. Ĉu ni sukcesos iam definive forlasi tiun kotejon? Se jes, nur tiam vere komenciĝos la homa Historio. 7