Page 6 - heleco-93_Neat
P. 6
ligvanojn, ili efikas ankaŭ por semi la malamon kaj disigon inter la malsamreligianoj kaj la malsam- ligvanoj. Tiorilate, la Islamo estas nek pli bona nek pli malbona ol la kristanismo aŭ aliaj religioj. Kiel sciate, iam la kristanoj, konkrete la anoj de la RomKatolika Eklezio, organizis krucmilitojn por kontraŭ- batali religiajn malamikojn kaj organizis la Inkvizicion por persekuti la disidentojn. Temis pri faloj pri kiuj poste hontas la membroj de la koncerna institucio, kiuj penas prezenti pli allogan bildon pri la religio kiun ili praktikadas. Ĝenerale tiaj evoluo-procezoj estas longdaŭraj kaj estas konstituitaj de la persista teniĝo de kelkaj generacioj. Por la t. n. “Okcidenta Civilizacio” la rompo kun la tradicio de religia maltoleremo, kiu havis altsignifajn eventojn kiaj la “Bartolomea nokto”, la kamparanaj militoj kaj la tridekjara milito, interalie, povas esti simboligita per la Franca Revolucio. La ĉiutipaj ŝanĝoj alportitaj de tiu revolucio ne tiel efikis sur la socioj de la islama kulturo, sed eĉ se malfrue ankaŭ ĉi tiuj entreprenis ia evoluado al pli tolerema kunvivado inter la anoj de malsamaj religiaj tendencoj. Ĉi-rilate la nuntema islama integrismo estas alia el la refaloj kiuj distingas nian epokon. La t. n. ISIS (Islama Ŝtato) rekuperis la dekomencan mahometan maltoleremon ne nur kontraŭ la kristanoj sed ankaŭ kontraŭ la anoj de aliaj islamaj formoj. La faŝismo. Ankaŭ rilate al la faŝimoj oni povas temi pri faloj kaj refaloj de nia socio. La fenomeno estas eĉ pli ĵusa ol tiu de la kapitalismo, kiun ni jam menciis, kaj havas grandan rilaton kun ĝi. La unuaj kaj klasikaj elprovoj de tiu reakciaj movadoj estis la itala faŝismo liderita de Mussolino kaj la germana nazi- ismo gviditaj de Hitlero, ambaŭ inter la du grandaj mondmilitoj. Poste estis aliaj pli malgravaj imitantoj. Ĉiuj ili estis reagoj okaze de danĝero de venko de revoluciaj movadoj de komunista inspiro. La fakto ke la ĉefaj kapitalistaj potencoj, eĉ se ili planis manieron eviti la evoluadon al la socialismon, rifuzis alpreni la faŝistan alternativon, indikas ke ili konsciis pri la graveco de la granda falo aŭ stumblo de la civilizacio kiun signifus tiutipaj reĝimoj en kiuj ne mankis enormaĵoj kiel la rasismo. Se nia socio penis kaj sukcesis skui la faŝistan soci-modelon, kiel eksplikeblas nun la fakton de la reapero de tiutipaj movadoj kun ioma pribalota venko en iuj lokoj, krome konsiderante ke jam ne ekzistas la komunista danĝero kiu iam vekis la faŝistan senton? Nuntempe, kiam la kapitalismo laŭŝajne estas senbare superreganta sistemo kaj metis for ĉiun eblon je socia transformiĝo celanta la socialismon kaj la komunismon, estas kontraŭdiro la renaskiĝo de tiuj faŝistaj movadoj kies alvokiĝo kaj ekzisto-kialo estis, ĝuste, la sindefenda mobilizado kontraŭ tiu ebla evoluo. Tamen, nur ŝajna estas la kontraŭdiro; ja, inter la klasikaj faŝismoj de la epoko inter la du mond-militoj kaj tiuj faŝismaj movadoj nun elŝprucantaj estas iuj komunaj ecoj kiuj karakterigas ĉiujn ilin. Temas pri la rasismo kaj la imperiismo; ni memoru ke ambaŭ elementoj troviĝis en la antikvaj faŝismoj kiujn ni menciis. Estas konate kiom multe gravis la rasismo en la germana naziismo, Nuntempe, pro malsamaj kialoj kaj en malsimilaj cirkonstancoj, en la riĉegaj landoj de la kapitalista mondo reaperas tia kontraŭhoma sento rezulte de la amasa kaj senĉesa enmigrado kiun tiu socio estas ricevante el la mondpartoj kie oni spertas la plej damaĝan efikon de la kapitalista ekspluatado en formoj de forrabado de re-sursoj kaj interimperiismaj ─kvankam lokaj─ militoj (ekzemple tiuj de Sirio, CentrAfiko, Meza Oriento k. a.). Ja, la imperiismo de la nuntempaj kapitalistaj potencoj nur en la formo estas malsimila el tiu de la iamaj faŝistaj potencoj. Esence, rasismo kaj imperiismo estas formoj per kiuj manifestiĝas elit- ismo. La elitisma sento, la sento sin konsideri super aliaj, la emo posedi aĵojn kaj ĝui rajtojn kiujn oni ri- fuzas al la ceteraj. Ĉiuj ĝis nun menciitaj homaj devioj: kapitalismo, religia maltoleremo, rasismo, faŝ- ismo havas kiel radiko aŭ bazo tiun elitisman senton de la kolektivoj kiuj sin taksas pli kapablaj kaj meritaj ol la ceteraj kaj celas eltiri profiton el la pretendita supereco kun alies domaĝo. Restas al ni mencii alian el tiuj homaj devioj aŭ faloj kiu nuntempe speciale perceptiĝas en nia medio, en Eŭropa Unio kaj en nia propra lando, kaj en kiu ĉeestas la elitisma sento: la naciismo. La naciismo estas difinita kiel politika doktrino, kun mistika bazo, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam pre- ferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio. Alia difino estas: doktrina poli- tiko kaj movado kiu depostulas la rajton de iu nacieco je refirmigo de la propra karaktero pere de politika memdetermino. Fine, alia pli ampleksa kaj kompleta difino povas esti: politika ideologio bazita sur la principo ke ĉiu nacio rajtas krei sian propran ŝtaton por realigi la celojn aŭ sociajn aspirojn de iu popolo, ĉefe la atingon de sendependa ŝtato. Ĉi tiu ideologio karakteriĝas ĉefe pro komunec-sento de iu nacio, rezulte de komuna origino, religio, lingvo kaj aŭ interesoj. Temas pri iu pensmaniero kiu defendas iun nacion super ĉio, eĉ la personoj. Tiuj, kiuj celas argumenti favore al la naciisma sento asertas ke ĝi naskiĝis kiel reago kontraŭ la absolutismaj monarkioj de la 19-a jarcento. Serve de la vero kaj la klareco ni devas diri ke la naciismo, esence, estas la neado kaj la rifuzado de la universalismo, de la koncepto de tuthomara frateco aŭ tuthomara familio. Ĉi tiu afero de la naciismoj speciale interesas nun al ni tial ke, kiel dirite, en Eŭropa Unio kaj en Hispanio okazis lastatempe bedaŭrindaj refaloj en tiu homa tendenco 6
   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11