Page 8 - heleco-93_Neat
P. 8
2017 estas la Centjaro de la Rusa Revolucio. Nia revuo, kiu kutime pritraktas memorindajn historiajn eventojn, ne povus ignori tiun gravan okazintaĵon des pli ke ĉi tiu, krome, havis gravan influon en la mondo dum la jarcento pasinta de tiam. Pri tiu evento oni publikigis/as ĉi jare multajn librojn, artikolojn, revuojn… kaj estis/as ankaŭ konferencoj kaj interreta materalo. Kaj ĉar tiu revolucio estis komenco de kelkdekjara etapo dum kiu oni penis praktikadi la socialistan idealon por atingi la komunistan idealon, kaj la projekto fiaskis, la libroj kaj konferencoj kiuj okupiĝas pri la afero priatentas ankaŭ tiun etapon. Ankaŭ nia revua raporto pritemas la okazintaĵojn de 1917 en Rusujo kaj la sperton de la socialista bloko, sed ne nur tion. La Rusa Revolucio kaj la komunistaj reĝimoj kiuj estiĝis rezulte de ĝi okazis ene de tre am- pleksa historia periodo, kiu ankoraŭ ne finiĝis. Ni temas pri la klasbatalo. Estis klasbatalo antaŭ la jaro 1917 kaj persistis post la jaro 1989, kiam kolapsis la komunista bloko. Do ni okupiĝas pri la klasbatalo ĝenerale ekde ĝia apero ĝis la nuntempo, kvankam sufiĉe skeme, kompreneble. La klasbatalo ekzistas ekde la apero de la sociaj klasoj, kaj ĉi tiuj ne povis ekzisti antaŭ la apero de la privata proprieteco ĉar la esenco de la sociaj klasoj estas la diferencoj en la havaĵo kaj ĉi ties ĝuado. Sed la interhomaj konfliktoj ekzistis jam antaŭ tiu etapo ĉar la homaj kolektivoj, eĉ sen privata proprieto, vivadis el la resursoj de la teritorio (en formoj de ĉasado, fiŝkaptado kaj/aŭ rikoltado) kaj en la circons- tancoj de malabundo de tiuj resursoj la homaj triboj devis militi unuj kontraŭ aliaj por la kontrolo de la teritorio. Konsideri aŭ ne tiujn militojn kiel klasbatalo estas konvencia, libervola decido. En nia raporto, ni decidis ne konsideri kiel klasbatalo la interetnajn konfliktojn kaj militojn, kaj ni sekvis tiun kriterion dum la priskribado de la sociaj luktoj de la epokoj de la sklavismo, la feŭdismo kaj la komenca etapo de la kapitalismo. Sed ne plu; alvenis momento en kiu, pro la tutmondiĝo de la kapitalista sistemo, ĉiuj kon- fliktoj en ĝi generataj havas karakteron de klasbatalo; eĉ militoj inter nacioj kaj mondmilitoj havas nun ian rilaton kun la klasbatalo mondskale. Kiel dirite, nia raporto estas sufiĉe skema La priskribo de trijarmila periodo per kelkdeko da paĝoj ne povas esti detala. Sed ni pensas ke la afero estas sufiĉe klare prezentata por ke oni komprenu la kaŭzojn kaj funkciad-formojn de la diversaj tipoj je klas-socioj kaj ĉi ties evoluado, samkiel la malfacilaĵojn preter-superi tiun malfeliĉan etapon de la homa historio. La antikvaj epokoj ne estas bone dokumentataj, tial oni ne multe povas koni pri la disvolviĝo de la klas- batalo en ili. En nia eseo ni dediĉas ian atenton al la egipta epoko kaj iome pli al profetismo de la Regno de Judujo pri kiu ni disponas, almenaŭ, je la biblia materialo. En tiu historia kunteksto kaj ankaŭ en la historio de Romo kaj ĉi ties imperio ni vidas aperi kaj disvolviĝi kulturajn elementojn destinitaj ludi gravan rolon en la Okcidenta socio de ili generitaj kaj pri kiu ni faras pli detalan priskribon. Restis for de nia atento aliaj civilizacioj kiel la antikva de Ĉinio, kaj aliaj, pro ne sufiĉa kono pri ili sed ĉefe pro tio ke ili nenion aŭ preskaŭ nenion influis en la genezon de nia socio. El la historio de la Romia Imperio ni dediĉis specialan atenton al la apero kaj disvolviĝo de la kristana re- ligio, kiu fine anstataŭis la antikvajn kultojn de la imperio. La intereso de tiu temo por nia pritrakto de la klasbatalo tra la historio konsistas el tio ke en la doktrino de tiu nova religio estis iu elemento, la hom- amo aŭ altruismo, kiu evidentiĝas nepre necesa por la bona disvolviĝo de ĉiu socia programo de kunviv- ado. Se konsideri trafa la marksisman teorion ke por la antaŭeniro al pli justa socio estas necesa la kun- fluo de objektivaj kaj subjektivaj faktoroj, la altruismo aŭ filantropio kiun ni menciis estas nepra kondiĉo kaj la plej efika subjektiva faktoro por la konstruo de ĉiu ajn stabila sistemo. Ĝia manko estas la venko de la egoismo: milito, perforto, subpremado, rabado, klasbatalo. Tial estas interese vidi en kioma grado tiu elemento intervenis en la procezo de la klasbatalo kaj esplori la kialojn de ĝia ĝisnuna malofta aplikado. 8
   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13