Page 9 - heleco-93_Neat
P. 9
La fruktoj de la nova religio en la plibonigo de la homaj interrilatoj estis magraj, aŭ eble ni esperis el ĝi pli efikan kaj rapidan influon ol tio kio eblas en la evoluo de la homaj aferoj. Kun elreviĝo ni konstatas ke la religia ŝanĝo kiu inaŭguris la novan eraon kaj iĝis distinga signo de la Okcidenta socio restis kiel reli- gio de sanktejo kaj pilgrimado, de kulto kaj dogmaro, de krucmilitoj kaj inkvizicio… anstataŭ la laborado por la starigo, laŭ la plano de Kristo, de la Dia Regno, kiu, interalie, estus senklasa socio. Tamen, la mili- toj de la post-Krista erao estis tiel ofte kaj kruelaj kiel antaŭe, kaj la klasbatalo ne alvenis, eĉ post du mil jaroj, al feliĉa kulmino. Tial nia raportado de la jarcentoj de Mezepoko kaj Moderna Erao estas teda kaj laciga, atentante pri etaj kaj maloftaj signoj de progreso en la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj. La sklavismo kaj la feŭdismo, ankoraŭ ne tute elradikigitaj en la tuta mondo, estis anstataŭitaj de la burĝa kapitalismo en la Okcidenta socio nur ekde antaŭ pluraj jarcentoj. Post la angla revolucio de la 17-a jar- cento kaj la Usona Sendependiga Milito de la 18-a jarcento, la plej emblema signo de la socia ŝanĝo, de politika vidpunkto, estis la granda Franca Revolucio. En nia raporto ne estas detala priskribo de tiu grava kaj interesa evento tial ke ni dediĉis al tiu temo iun antaŭan numeron de nia revuo. Nian studon de tiu epoko ni centris en la ŝanĝojn tiam okazantajn en la tereno de la produktado, t. e. la industria revolucio. Vekis nian intereson pri tiu temo la fakto ke la granda kaj konstanta ŝanĝado de la produktad-maniero, kiu karakterigas tiun procezon, alportis egan impulson al la disvolviĝo de la klasbatalo. Ja, tiu procezo kreis novan –subprematan– klason, al kiu la historio, laŭ ies opinio, asignis la taskon roli sekvajn revoluciojn destine al la justa kulmino de la klasbatalo. Ja, la sekvintaj revolucioj, inter ili la Pariza Komunumo, estis proletaj revolucioj. Nia eseo dediĉas al tiu procezo la atenton kiun ĝi meritas. Kaj konekse kun tio, ni devis atenti ankaŭ pri la ideo(logio)j naskiĝintaj aŭ generitaj en la kurso de tiu ŝanĝo-procezo: la anarki- ismo kaj la marksismo. Ĝuste la teorioj de Karlo Markso inspiris la bolŝevistojn, la politika kolektivo kiu gvidis la revolucian procezon en Rusujo. Ne malpli grava ol la revolucia venko mem estis la espero kiun tiu evento vekis en la ampleksaj proletaraj amasoj en multaj industriaj landoj kaj en la popoloj subpremataj de la imperiismo. Multaj postaj okazintaĵoj en la mondo estis rekta rezulto de tiu socipolitika ŝanĝo; oni povas diri ke de tiam la klasbatalo estis la centra afero de la internaciaj rilatoj kaj de la interna politiko de la ĉefaj indus- triaj landoj. Se tio estis perceptebla jam en la periodo inter la du mondmilitoj, ĝi fariĝis pli evidenta post la dua mondmilito, en la etapo konata kiel “malvarma milito”. Eĉ post la disfalo de la komunistaj reĝimoj de Orienta Eŭropo en 1989, la fantomo de la Komunismo daŭre hantas en la mondo kaj konstituas inku- bo-sonĝon por la sociaj strategiistoj de la kapitalismo. Per nia eseo ni priskribas la aranĝojn de la imperi- ismo por eviti pluajn revoluciajn movadojn. La Rusan Revolucion ni taksas kiel mejloŝtono en la procezo de la klasbatalo. De nia vidpunkto, la plur- jarmila klasbatalo dividiĝas en du etapoj, tre malegalaj rilate al ĝia daŭro: antaŭ kaj post la Rusa Revolu- cio. Jes; se la daŭro de la postrevolucia etapo estas multe pli malgranda ol la antaŭrevolucia, la instruo kiun alportas al la studo de la klasbatalo la historio de la lasta jarcento estas senkompare pli riĉa ol tiu de la multaj antaŭaj jarcentoj. Per la tri lastaj ĉapitroj de nia eseo, kaj post la raportado pri la Revolucio de 1917 mem, ni intencis esplori la kialojn de la stagniĝo de la socialista revolucio unue kaj de ties fiasko fine. Ni pensas esti alveninte al iuj konkludoj, sed, ĉu pravaj? La kialoj de la ne-ebleco de socialisma ven- ko antaŭ la industria revolucio ŝajnas sufiĉe klaraj, kaj tiele ni eksponis ilin per la ĉapitroj pritemantaj tiujn antikvajn epokojn. Sed por la studado de la nuntempo mankas al ni la necesa perspektivo. Krome la esploro de la kaŭzoj de la fiasko kiun ni bedaŭras postulas formuli alternativon, eblan solvon. Malfacila tasko, sed la centjara jubileo de la Revolucio ŝajnas konvena okazo por ion intenci tiucele. Kompreneble, la personoj komforte instalitaj en la kapitalista sistemo emas nenian ŝanĝon; neniel ili po- vus akcepti ke la Komunismo estas la ideala destino de la homaro. Por tiutipaj homoj gravas neniom la malsato de miliardoj da personoj en la mondo, la infanoj sklavigitaj en la malriĉaj terzonoj de la planedo, la dispredado de la riĉfontoj de la malevoluintaj landoj, la porĉiama persisto de sistemo bazita sur la klasa malegaleco… Sed tia ne estas nia kazo; ni konsideras ke la fiasko de la Komunismo estus la fiasko de la homaro, kaj volas pensi ke alia mondo eblas. Tamen ni estus lerninta nenion el nia studo de la historio se ni daŭre konceptus la klasbatalon kiel kon- traŭfrontiĝo, eĉ perforta, de personoj. La socia maljusteco kiun oni pretendas venki kaj malaperigi estas, plimalpligrade, en la interno de ĉiu homo. La ŝanĝo kaj plibonigo de la socio komencendas per la ŝanĝo kaj plibonigo de la konscienco de ĉiu persono. Tial ni konkludas ke la tereno de la klasbatalo estas ne la batalkampoj, nek la urbaj stratoj, nek la fabrikoj, sed la homa menso, la eduksistemo. Espereble, kiam oni festus la duan centjaron de la Revolucio de 1917, la mondo estu pli paca loko ol ĝi estas nuntempe, patrujo de la tuta homaro, kaj la dua jarcento estus pli progresa kaj harmonia ol la unua. Tiel estu! 9