Page 218 - heleco-96
P. 218
kaj multiplikante kvar kaj la proporcion de punktoj en la cirklo. Ripetante tiun pro-
ceson du fojojn oni ekzemple akiras la proksimaĵojn 3,141548 kaj 3,140144.
Knut' uzis literaturan programadon por siaj plej grandaj kumputverkoj: TeX kaj Meta-
font. Li publikigis tiujn programojn je formo de libro: "The TeXbook" (la teĥ-libro,
en 1984) kaj "The MetafontBook" (la metafontlibro, en 1986).
TEĤO. La plej konata programverko de Knut' estas TeX. Donald insistas pri ke ties
nomo devenas el la greka "teĥne", kaj ke la X estas majuskla greka litero ĥi. Tial la
esperantigo Teĥo.
Kiam la teĥnologio fotokompostado enmodiĝis, Knut' plendis ke multe malpliboniĝis
la kvalito de la nove presitaj libroj kun multaj matematikaj formuloj. Do li decidis
komenci komputilprogramon por komposti tre fajnajn librojn, kun tipografitrajtoj je
nivelo de la plej bonaj profesiuloj. Fakte, li laboradis kun spertaj tipografoj, plej
rimarkinde kun Hermann Zapf, aŭtoro de famegaj tiparoj Palatino kaj Optima kaj
elstara kaligrafo.
La kvalito de Teĥo estas tiel alta ke, 40 jarojn post ties publikigo,
- Ĝi plu estas la plej kompleta maniero tajpi matematikajn formulojn. Kvankam Teĥo
ne estus implikita, la Teĥa sintakso por matematikaĵoj estas uzata en multaj gravaj
platformoj, ekzemple en Vikipedio oni skribu \sqrt{\pi^3} por atingi √π³.
- Ĝiaj malsimplaj reguloj pri kiel kalkuli spacojn en matematikaj formuloj por
maksimumigita beleco, ne estas ankoraŭ realigitaj en aliaj programoj. Fakte, ili
estas optimume agorditaj nur kiam uzatas tiparo Computer Modern, dizajnita de
Knut' mem.
- Ĝia maniero dividi vortojn por alkadrigo (tio estas, ke ĉiu tekstlinio estu
ĝisrandigita al ambaŭ marĝenoj) estas malsimpla, kaj ĝi konsideras ne nur la
vortojn en la aktuala linio, sed ĉiun vorton de la tuta alineo. Tian algoritmon
adoptis poste multekostaj kompostadprogramoj kiel Adobe InDesign.
- Por la tiparoj uzotaj en Teĥo, Knut' inventis Metafont, ĉiel novan manieron
dizajni tiparojn, per matematikaj formuloj priskribantaj vojojn de skribiloj kiel
krajonoj aŭ plumoj. Tio permesas ke, ŝanĝante malmultajn parametrojn
(nombrojn), oni povas obteni malsaman tiparon ol la originala (ekzemple, pli aŭ
malpli grasa, oblikva, kaj tiel plu).
- Teĥo estas, krom "markolingvo" kiu priskribas la strukturon de dokumento (kiel
HTML por la interretaj paĝoj, sed por presotaj paĝoj), ankaŭ kompleta pro-
gramlingvo, kio permesas ekzemple:
▪ ripeti signon aŭ figuron multajn fojojn, kun malsamaj klinoj aŭ
grandoj…
▪ kalkuli pri parametroj de la dokumento: aktuala paĝo, nombro da
literoj en peco da teksto…
▪ programi utilaĵojn kiel indeksojn, grafikilojn, adaptilojn por aliaj
lingvoj…
Fakte, Teĥo estas plej ofte uzata kiel LaTeX, kio estas grandega tavolo programita sur
Teĥo mem.
218