Page 216 - heleco-96
P. 216
kaj oni transkribis la prelegojn kaj postajn diskutojn en alian libron, «Aferoj pri kiuj
komputikisto malofte parolas», kiu enhavas tekstojn «Hazardigo kaj religio», «Ek-
briloj de Dio», «Dio kaj Komputiko», kaj kie li klarigis kiel angligis la versiklojn
studitajn en la libro «3:16».
PROGRAMADO. En la 1970-aj jaroj, libropresistoj ŝanĝadis presadan teĥnologion,
de metala/meĥanika tipografio al foto/lum-kompostado. Knut' frustriĝis pro ke tiu
teĥnologiŝanĝo kaŭzis ke malboniĝis la aspekto de novaj eldonoj de lia «La arto
programi komputilojn». Tiam li decidis lernadi pri cifereca kompostado, kaj komencis
disvolvi la programegojn TeX kaj Metafont.
Dum disvolvado de TeX, Donald' kreis novan manieron programi: literatura program-
ado. Li opinias ke progamistoj devus konsideri programojn kiel verkojn de literaturo:
«Anstataŭ imagi ke nia ĉefa tasko estas instrui komputilon kiel fari ion, ni imagu kiel
ni klarigus al homo kion ni volas ke komputilo faru».
Literatura programado konsistas el skribi homlegeblan tekston en kiu oni intermiksas
pecojn da fontokodo en iu programlingvo. El tiu dokumento oni povas eltiri du
dosierojn: unu kompostita por ke ĝin legu homoj, kaj alia estas programo rulebla de
komputilo.
Literatura programado ne sukcesis populariĝi kiel ĝenerala programmaniero, sed en
kampoj kiel matematiko, fiziko, inĝenierado ĝi estas ofte uzata ĉar ĝi permesas ke
rezultoj montrataj en la dokumento estu aŭtomate kalkulitaj. Jen simplega fikcia
ekzemplo bazita sur programlingvo R:
216