Page 215 - heleco-96
P. 215
von Neumann (1995), premion Kyoto (1996), premion Katayanagi (2010), premion
BBVA Limoj de Sciado (2010)…
Li estas akceptita kiel distingita membro de gravaj societoj: brita Komputilsocieto,
usona Scienca Societo, franca Scienca Akademio, brita Reĝa Societo, usona SIAM
(societo por industria kaj aplikata matematiko), norvega Scienca Akademio, usona
Matematika Societo. En 2001 oni donis lian nomon al asteroido 21656 Knuth.
HUMURO. Donald' montras spritan stilon en siaj verkoj. Li iam avertis pri programo
sia: Atentu pro eblaj eraroj; mi pruvis ke la programo estas sen-erara, sed mi ne provis ĝin.
En la indekso de volumo unua de «La arto programi komputilojn», la esprimoj "cirkla
difino" kaj "difino cirkla" celas unu la alian. Tion Knut' aranĝis kiel praktikan
ekzemplon de rekursio, "tia maniero difini funkcion aŭ komputan proceduron, ke la
difinato eventuale povas referenci sin mem" (http://reta-vortaro.de).
Al ĉiu malkovrinto de tajp- aŭ tipografieraroj en liaj verkoj, Donald donis po 2,56
dolarojn je eraro, ĉar tio estas "deksesuma dolaro". Jen klarigo: normala dolaro egalas
100 cendojn, tio estas 10² cendoj; anstataŭigante 10 per 16, bazo oftege uzata en
komputiko, 16²=256.
ESPLOROJ. Li grave kontribuis al matematika komplikteorio (analizado de kompliko
de algoritmoj kaj programoj) kaj popularigis la matematikan notacion tie uzata.
Li inventis la koncepton de atributa gramatiko, difinita en la Komputada Leksikono
de Sergio Pokrovskij kiel "Senkunteksta gramatiko kies ĉiu nocio posedas aron da
atributoj, kaj ĉe ĉiu derivregulo estas indikita maniero komputi la atributojn de la
difinata nocio (tiu de la maldekstra parto de la regulo) el atributoj de la komponantoj
de la dekstra parto de la regulo. La atributoj estas uzataj por formuli kuntekstajn
limigojn aŭ difini la semantikon de la formala lingvo".
LIBROJ. En 1970 Knut' diris pri komputiko ke «temas pli ĉiel nova kampo kaj
publikigaĵoj ne estas alte kvalitaj; unu motivo mia estis skribi rekte historion ĝis tiam
malbone rakontitan». Antaŭe, en 1962, li komencis verki «La arto programi komput-
ilojn», planita unue kiel dekdu-ĉapitra libro sola kaj replanita poste kiel sep-voluma.
En novembro 2019 estis publikigitaj jam tri tutajn volumojn kaj parton de la kvara.
Pro ĉi tiu nefinita verko Knut' ricevis en 1974 la premion Turing (konsiderata la
Nobel-premio de komputoscienco) kaj la revuo Usona Sciencisto metis la verkon en
la liston «100 libroj formintaj Sciencan Jarcenton», tio estas, la 20a jarcento. Bill
Gates, de Mikrosofta famo, iam diris: Se vi opinias ke vi estas vere bona program-
isto… vi nepre sendu al mi vian vivprotokolon se vi kapablis legi ĝin tuta [«La arto
programi komputilojn» de Knut].
Knut' aŭtoris multajn aliajn verkojn. Li skribis en 1974 matematikecan romanon titol-
itan «Superreelaj nombroj: kiel du eksstudentoj turniĝis al pura matematiko kaj trovis
tutan feliĉon». Li kontribuadas lingvajn puzlojn (anagramoj, pangramoj/ĉiuliteraĵoj,
lipogramoj, taŭtonimoj/duobligoj, unuvokalismoj, vortoŝtuparoj, palindromoj, long-
egaj vortoj) al revuo «Vortaj vojoj: la ĵurnalo pri distra lingvistiko».
Kiel profunda luteristo, Donald' aŭtoris libron «3:16 : bibliaj tekstoj iluminitaj» en kiu
li ekzamenas biblion per ia sistema specimenado, tio estas, li analizas la 16an versi-
klon de la 3a ĉapitro de ĉiu libro biblia. Li tradukis ilin sen scii hebrean nek grekan
lingvojn. La verko enhavas belajn kaligrafiaĵojn far skipo liderata de famega kaligrafo
kaj tipografo Hermann Zapf. Poste Knut' prelegadis pri la temoj traktitaj en «3:16»
215