Page 214 - heleco-96
P. 214
Carlos E. Carleos Artime (ASTURA ESPERANTA ASOCIO)
VIVO. Donaldo Knuto estas usona programisto kaj matematikisto. Li naskiĝis en
1938. Lia patro, Ervin Henry Knuth, laboradis en malgranda presejo en Milwaukee
(Wisconsin, Usono); tio eble influis la estontan intereson de Donald pri alte kvalita
kompostado de libroj.
En lernejo, Donald' ofte montriĝis kapabla solvi problemojn per neantaŭviditaj ideoj.
Ekzemplo de tio okazis kiam li gajnis konkurson por trovi vortojn kiujn oni povas
formi per literoj de frazo «Ziegler's Giant Bar»; kvankam la konkursaj juĝistoj tenis
liston de 2.500 vortoj, Donald trovis 4.500 kaj, kompreneble, klare venkis.
Studante fizikon en universitato, en 1956 li komencis uzi komputilon IBM 650. Post
legi ĝian instrukcilibron, li ekpensis ke li povas reskribi la programojn uzatajn en ĝi
pli bone ol la originalaj programistoj, kaj tion li faris en «assembler». (Ĝi estas
programlingvo je plej malalta nivelo, tio estas, proksima al kiel la maŝino funkcias kaj
malfacile komprenebla por homo). En 1958 li verkis programon por plialtigi la proba-
blon ke la korbopilkteamo de lia universitato venku matĉojn. Al ĉiu korbo-pilkisto li
asignis plurajn nombrojn, kaj li elpensis algoritmon por kombini ilin plej taŭge.
En 1959 li ŝanĝis sian studadon de fiziko al matematiko. En 1963 li doktoriĝis en
matematiko kaj komencis lecioni en universitato. Oni komisiis lin skribi libron pri
kompilado, tio estas, pri programoj kiuj tradukas aliajn programojn skribitajn en
programlingvo komprenebla de homo, al komputila maŝinlingvo, tio estas, al instruk-
cioj rekte ekzekuteblaj de komputilo. Li decidis ke antaŭe li devis establi la necesan
teorion subtenantan, kaj fine lia libro fariĝis planata sep-voluma verko (temas pri «La
arto programi komputilojn»), kvankam nun jen la kvara estas publikigata.
Li edziĝis en 1961. En 1965 naskiĝis John Martin kaj en 1966 Jennifer Sierra, liaj du
infanoj. En 1969 li komencis labori en Universitato Princeton, ĝis nun, kie li plu deĵo-
ras kiel emerita profesoro. En 2006 oni diagnozis al li prostatan kanceron. Li submet-
iĝis al ĥirurgia operacio kiu sukcesis.
Donald' ludas orgenon kaj komponas. En 2018 debutis en Svedujo lia orgena muzik-
aĵo Fantasia Apocalyptica, kiun li priskribas kiel "muzikigado de la Revelacio de
Sankta Johano".
Donald' ricevis multajn gravajn aliajn: ACM Grace Murray Hopper (1971), premion
Turing (1974), Usona Sciencmedalon (1979), medalon Franklin (1988), medalon John
214