Page 213 - heleco-96
P. 213
ties titolo estis reliefigi la kontraston inter la la-
boremo, plendediĉo kaj aliaj homaj kvalitoj de
la scienculo, kaj la lando kie li naskiĝis kaj ne
sufiĉe taksis lian meriton. La sama autoro dedi-
ĉis al Severo Oĉoo kromajn kvin verkojn: «Se-
vero Oĉoo: la emocio malkovri», «Severo Oĉoo
(La enamiĝinta soleco)», «Severo Oĉoo kaj His-
panio», «Severo Oĉoo. Esenca biografio» kaj
«Letero al Severo Oĉoo».
Alia ĵurnalisto, Joaquín Soler Serrano, publik-
igis intervujon kiun li faris al Oĉoo; ĝia teksto
estas alirebla en Interreto.
Alia biografio de Severo Oĉoo estis verkita de
María Jesús Santesmases, Profesorino de Esplor-
ado de la Instituto de Filozofio, Fako de Scien-
co, Teknologio kaj Socio; ŝia verko titoliĝas:
«Severo Oĉoo: de muskoloj al proteinoj».
Kaj Victoria Toro, Direktorino de Komunikado
en Asocio de Virinaj Esploristoj kaj Teknolo-
gioj, verkis libron titolitan: «Severo Oĉoo. De
la Biokemio al la Molekula Biologio».
Estas ankaŭ alia eta biografio titolita: «Severo
Oĉoo. La biokemio kiel ŝatokupo», verkita de
Margarita Salas, Hispana biokemiistino. Di-
plomita en kemiaj sciencoj, kiu estis disĉiplino
de Severo Ochoa kaj laboris kun li en Usono.
Krom la eldonitaj libroj, en Hispanio, oni oma-
ĝis la personon de Severo Oĉoo per aliaj sig-
noj: litografaĵoj, medaloj… kaj du poŝtmarkoj
en diversaj epokoj. Poŝtmarkon dediĉe al Oĉoo
oni faris unu ankaŭ en Usono. Okazas ke tiu
lando konsideras lin usonano ĉar li, kaj lia edz-
ino, rezigninte la hispanan civitanecon, mendis
kaj akiris la usonan, kaj post ilia reveno al His-
panio ili ne reakiris ĉi ties civitanecon. Spit’ al
ĉi tio, en tiu ĉi lando oni konsideris lin honor-
inda hispano; ja, ne abundas Nobel-premiitoj
ĉi tie. Alia distingo farita al li estis unu filmo,
aŭ pli ĝuste, filmo-serio pri lia vivo. Reĝisoris
ĝin Sergio Cabrera, kaj priludis la rolojn de Se-
vero kaj ĉi ties edzino la geaktoroj Inmanol
Arias kaj Ana Duato.
213