Page 3 - heleco-96
P. 3

Subite ni, la tuta mondo, troviĝas en nova kaj neatendita situacio. Neniel oni
            supozis ke tiu viruso kiu, fakte, estas nura gripo-varianto, povus okazigi tiom

            enorman perturbon en la homaj aferoj. La fakto ke ĝi, la kron-viruso, estas pli
            kontaĝo-kapabla ol tiutipaj infektaj malsanoj, pretersuperis la kapablon de la
            sanitaraj servoj en ĉiuj landoj priflegi la malsanulojn. Tial ke mankis vakcino

            kaj aliaj kuraciloj kontraŭ ĝi, la epidemio de tiu viruso okazigis la morton de
            multaj miloj da personoj en la mondo kaj devigis la aŭtoritatojn de ĉiuj ŝtatoj
            dekreti drastajn normojn de izoliĝo de la loĝantaro, kio signifis la interrompon
            de multaj produktigaj laboroj, same kiel turismo k. s.

            Nu, estas ĝuste tiu  efiko de la epidemio sur la ekonomia tereno kio plej  in-
            fluis/as/os en la kvalita ŝanĝo de la monda situacio. Ja, la produktad-sistemo
            estas la bazo de la socia viv-maniero, do ĉiu damaĝo en la tereno de la produkt-

            ado, ĉefe tiu de nutraĵoj, nepre endanĝerigas la konsiston de la homaj socioj, la
            ekvilibron –ĉiam malstabilan– inter la sociaj klasoj. Estas jam videblaj, en la
            alte evoluintaj landoj, la signoj de la konfliktoj rezultantaj el tiu perturbo. Ŝaj-

            nas evidenta ke ne eblos la restariĝo de la antaŭa situacio, kaj la monda situacio
            neniam plu similos al tiu antaŭa al la frapo de la de la kron-viruso. Resume, en
            la mondo estos ia “antaŭ” kaj “post” la kron-virusa epidemio.

            Do, ŝajnas ke kromanfoje en la homa historio okazas iu el tiaj fenomenoj kiuj,
            en  la  slango  de  la  sociologoj  kaj  la  historiistoj  ricevas  la  nomon  je  «nigraj
            cignoj» jam antikve nomita «rara avis» en la latina lingvo. Temas pri neatenditaj
            eventoj (aŭ personoj)  kiuj okazigas grandajn ŝanĝojn, ankaŭ neantaŭviditajn.

            Verdire, virusa epidemio ne estas, strikte, neatendita evento, sed jes ja ties aper-
            momento, graveco kaj efiko. Sen tiuj nigraj cignoj la disvolviĝo de la homaj so-
            cioj estus sufiĉe antaŭvideblaj, almenaŭ kurta-tempe, sed la apero aŭ okazado de

            tiaj  eksterordinaraj  cirkonstancoj:  subitaj  katastrofoj,  decidaj  inventoj,  geniaj
            homoj… okazigas sociajn ŝanĝojn neelpensitajn kaj novajn historiajn kadrojn.
            Nu, unuavide iu sekvo, eble ne la sola, de la kronviruso estas/os la disfalo de la
            novliberalismo en la ekonomia tereno. Ni scias tiu ekonomika doktrino, super-

            reganta dum la lastaj jardekoj, ekde la krizo de la soveta sistemo (alia nigra
            cigno), karakteriziĝis per la malfortiĝo de la povo de la ŝtato, en la ekonomia
            tereno, favore al la privata kapitalo, privata propraĵo  kaj industria iniciato…

            privatigo de publikaj, ŝtataj entreprenoj kaj sociaj servoj: saneco, instruado…

                                                               3
   1   2   3   4   5   6   7   8